Por studentoj kaj doktoriĝantoj: Internacia studprogramo pri Esperanto, subvenciata de Erasmus+

0 views
Skip to first unread message

Louis von Wunsch-Rolshoven

unread,
Nov 6, 2025, 1:11:35 PM (yesterday) Nov 6
to IKEF Komerco Ekonomio

(Bv. plusendi al taŭgaj pliaj retlistoj kaj al eble interesitaj studentoj)

Internacia studprogramo pri Esperanto por studentoj, 
subvenciata de Erasmus+

- Organizata de profesoroj el deko da eŭropaj universitatoj -

Limdato por peti partoprenon: 15a de novembro 2025

Jen oferto al studentoj el Eŭropo por partopreno en internacia studprogramo kun pluraj partoj,
Esperanto kiel interdisciplina kampo de transnacia novigo
("Esperanto as an interdisciplinary field of transnational innovation").

Programo

  • Reta instruado de Esperanto dum 18 horoj (12 x 90 minutoj; por la studentoj, kiuj ne jam scias ĝin)
  • Kvin retaj lekcioj pri Esperanto (el la vidpunktoj de lingvistiko, historio, socilingvistiko, geografio kaj filozofio; 5 x 90 minutoj)
  • Du retaj seminarioj en grupetoj por antaŭprepari projektlaboraĵon (2 x 90 minutoj)
    (La retaj programeroj okazos inter januaro kaj majo 2026.)
  • Kvintaga seminario en la universitato de Tours, Francio, 1a ĝis 5a de junio 2026, kun lekcioj, seminarioj, grupa laboro kaj lingvokurso (sume ~32 horoj); kulturaj aktivaĵoj kaj urbumado
  • Verkado de projektverkaĵo

Lingvoj kaj niveloj

La baza lingvo de la programo estas la angla (nivelo B1 bezonata). 

La lernado de Esperanto servas por ebligi la aliron al originalaj dokumentoj. Antaŭscio de Esperanto ne necesas. Jamaj Esperanto-parolantoj estas same bonvenaj kaj ne devas partopreni en la lingvo-instruado.

Celgrupo

La programo estas malfermita por studentoj el tuta Eŭropo, el ajna studfako kaj por diversaj niveloj de studado (bakalaŭra, magistra kaj doktora). 

La hejma universitato devas esti en la Erasmus-sistemo (kio validas por preskaŭ ĉiu eŭropa universitato). 

Oni antaŭvidas la partoprenon de internacia grupo el 15-25 studentoj.

Retaj lekcioj

  • Enkonduko al la kurso
  • Esperanto en la mondo de lingvistiko (Philippe Planchon)
  • Esperanto kiel konstruita historia objekto (Pascal Dubourg-Glatigny)
  • Socilingvistiko de Esperanto (Federico Gobbo)
  • La geografio de Esperanto (Denis Eckert)
  • La filozofia fono de konstruitaj lingvoj (Başak Aray)

La sukcesa partopreno en la entuta programo donos 6 studopoentojn laŭ ECTS.

Tiu ĉi speco de programo nomiĝas ĉe Erasmus+ 
"Blended Intensive Programme
(BIP; eble: Bunta Intensa Programo de studoj).

Teamo de la studprogramo

Kiel peti partoprenon en la studoprogramo

Por peti partoprenon en la studoprogramo necesas sendi leteron de 10 ĝis 20 linioj al unu el la docentoj en la partneraj universitatoj aŭ al la kunordiganto Philippe Planchon (vidu supre).

Detaloj pri la programo kaj la organizado troviĝas en la aldonita dokumento kaj sur
https://www.univ-tours.fr/formations/master-arts-lettres-langues-mention-sciences-du-langage-parcours-linguistique-avancee-et-description-des-langues
(serĉu laŭ "Esperanto").

-- 
Lu Wunsch-Rolshoven
UEA, komunikado
Tel. 0173 162 90 63 kaj 0151 2891 3686
Aus dem Ausland / El eksterlando +49 - 173 162 90 63, +49 - 151 2891 3686
2026_jan-jun_Tours__Esperanto BIP Information.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages