Karaj gesamideanoj,
Antaŭ kelkaj tagoj la anglalingva novaĵretejo Dagens.com, apartenanta al la dana amaskomunikila grupo Media Group Denmark, publikigis interesan kaj ĝenerale ekvilibran artikolon pri Esperanto:
La artikolo prezentas la historion de Esperanto, ĝian nuntempan komunumon, la rolon de UEA, Akademio de Esperanto kaj Pasporta Servo, kaj montras, ke Esperanto daŭre vivas danke al siaj parolantoj, organizoj kaj internaciaj renkontiĝoj.
Dagens.com prezentas sin kiel sendependan anglalingvan novaĵretejon kun profesiaj ĵurnalistoj el diversaj partoj de Eŭropo kaj ĉiutaga atingo de milionoj da legantoj en pluraj landoj.
Kompreneble, kiel ĉe preskaŭ ĉiu gazetara artikolo, eblas trovi detalojn diskuteblajn aŭ plibonigeblajn. Tamen estas ĝojige vidi seriozan kaj ĝenerale favoran prezenton de Esperanto en internacia novaĵmedio, kiu celas la ĝeneralan publikon.
Se vi opinias, ke la artikolo estas utila kaj justa, eble indus lasi pozitivan komenton aŭ mallongan dankmesaĝon al la redakcio aŭ sub la artikolo. Tiaj reagoj povas instigi ĵurnalistojn kaj redakciojn estonte denove atenti Esperanton kaj ĝian internacian komunumon.
Jen la artikolo:
https://www.dagens.com/culture/the-universal-language-that-never-became-universal-still-survives
Amike,
Ahmad Mamdoohi
--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/1298108298.3121032.1785751778409%40mail.yahoo.com.