Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 1288 2026-03-04
TOGOLANDA MINISTRO FARIĜAS LA ALTA PROTEKTANTO DE LA 9-A AFRIKA KONGRESO DE ESPERANTO
La Organiza Komitato de la 9-a Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) kun granda entuziasmo kaj fiero anoncas gravan sukceson por la ĉi-jara tutkontinenta renkontiĝo. Per oficiala letero datita la 18-an de februaro 2026, la Ministro pri Turismo, Kulturo kaj Artoj de Togolando, S-ro Isaac Tchiakpe, akceptis fariĝi la Alta Protektanto de la kongreso. La oficiala patroneco de Ia Ministro Tchiakpe ne nur donas al la kongreso altan diplomatian nivelon, sed ankaŭ konfirmas la malfermitecon de la togolanda registaro al nuntempaj iloj por kultura kaj turisma integriĝo.
La 9-a AKE disvolviĝos de la 26-a ĝis la 31-a de decembro 2026 en la pitoreska urbo Kpalime. Konata pro siaj verdaj montoj, vigla arta sceno kaj gastama loĝantaro, la kongresurbo estas konvena loko por gastigi la partoprenantojn el la tuta afrika kontinento kaj de aliaj partoj de la mondo. Sub la temo "Esperanto, lingva ponto por senlima Afriko", la 9-a AKE celas esplori kiel la internacia lingvo povas: a) faciligi la komunikadon inter afrikanoj de diversaj lingvaj fonoj; b) konigi kaj valorigi la togolandan kulturon kaj turismon al internacia publiko kaj c) subteni la vizion de unuigita, senlima kaj kunlaboranta Afriko.
En mondo, kie lingvaj baroj ofte malhelpas ekonomian kaj kulturan interŝanĝon, la elekto de Togolando kiel gastiganto de la tutkontinenta evento poziciigas la landon kiel unu el la avangardaj centroj en Afriko por neŭtrala kaj egalececa komunikado, kaj celas honori enlandajn aktivulojn, reliefigi la turisman potencialon de la lando kaj la gastamon de la popolo.
La akiro de tiu ĉi subteno cetere kontribuas al la strategia plano de UEA, AKIRI, aparte al la celo Konsciigo de la kampo Informado kaj al la celo Politika Agnosko de la kampo Rilatoj. UEA kaj la Afrika Komisiono danke salutas la Altan Protektanton de la 9-a AKE kaj afable invitas la afrikajn esperantistojn, same kiel la alikontinentajn esperantistojn, konsideri vojaĝon al Kpalime, la scenejo de "Senlima Afriko", por la jarfino 2026.
Okazanta regule por plifortigi la ligojn inter la diversaj landaj asocianoj, klubanoj, unuopuloj kaj prezenti la progreson de la lingvo en Afriko, la Afrika Kongreso estas la plej grava renkontiĝo de la afrika movado. Ĝi tradicie kunvenigas partoprenantojn el dudeko da landoj de pli ol unu kontinento.
UEA dankante afable spronas ĉiujn plusendi tiun ĉi komunikon al siaj lokaj komunik-listoj aŭ publikigi ĝin en diversaj revuoj. Bonvenaj estas ankaŭ donacoj (
uea.org/alighoj/donacoj/afriko) por ebligi la partoprenon de junaj lernemaj afrikaj esperantistoj en la Afrika Kongreso. Ĉiu eta subteno havas grandan valoron en la konstruo de pli kaj pli forta afrika E-komunumo. Kaj same grave – se vi ankoraŭ ne registriĝis por la 9-a AKE ne prokrastu tion – bonvolu aliĝi nun, simple kaj rapide, per tiu ĉi reta aliĝformularo.
https://mallonge.net/9akeretalighilo