Ĉu ne eblas apliki Esperanton en komerco kaj ekonomio?

6 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Sep 10, 2022, 2:24:07 AM9/10/22
to Komerco, Bert Boon
Karaj,

La aldonitan artikolon mi trovis en Esperanto-arĥivo; estas fotokopioj sen indiko de la titolo de la revuo. Mi supozas ke ĝi aperis ĉirkaŭ la jara 2000. Ĉu iu konas la revuon?

La demando restas aktuala, sed enhave (esperantistaj respondkuponoj el 1927) la teksto nur havas historian valoron.

Roland Rotsaert
_Apliki Esperanton en komerco kaj ekonomio.pdf

Dennis Keefe

unread,
Sep 10, 2022, 7:46:57 AM9/10/22
to kom...@googlegroups.com, Bert Boon
Roland,

Ĉu eble tiu teksto devenas de la libro LA ASOCIO de Ziko van Dijk?

Amike, Dennis

--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/97efd3b8-0514-e897-943c-28ad8cf21042%40gmail.com.

John Huang

unread,
Sep 10, 2022, 3:47:42 PM9/10/22
to kom...@googlegroups.com, Bert Boon
Mi ne scias pri la autoro, sed mi konsentas ke la enhavo estas ankoraŭ sufiĉe praktika...mi volas daŭri diskuti pri tio, kaj mi havas ideon: kial ne ni rekomencu la revuon "la Merkato"? Almenaŭ rete unue...kaj mi povus partopreni la laboron

Amike,

John Huang
             
Prezidando de IKEF Nordameriko
 
Adreso: FLR 2, 102 Albro Lake Rd, Dartmouth, NS. Canada B3A 3Y6 
Retejo: www.ikef.net  
Tel./WhatsApp: +1-902-488-2588 



Roland Rotsaert

unread,
Sep 11, 2022, 1:12:08 AM9/11/22
to kom...@googlegroups.com
Op 10/09/2022 om 21:47 schreef John Huang:
> Mi ne scias pri la autoro, sed mi konsentas ke la enhavo estas ankoraŭ
> sufiĉe praktika...mi volas daŭri diskuti pri tio, kaj mi havas ideon:
> kial ne ni rekomencu la revuon "la Merkato"? Almenaŭ rete unue...kaj
> mi povus partopreni la laboron
Aperis 100 numeroj de La Merkato kaj por granda parto mi estis la sola
prizorganto. Ja foje iuj helpis kaj verkis dum kelkaj monatoj aŭ jaroj,
sed ili poste malaperis.

Mi pli emas subteni per verkado de ekonomiaj artikoloj la revuon Monato
(http://monato.be/). En ĝi ne aperas multaj artikoloj pri ekonomioj kaj
por iuj gravaj landoj (Germanio, Francio, Britio, por nomi najbarajn de
mi) tute aŭ preskaŭ tute mankas tekstoj.

Cetere, Monato nun pluvivas per abonkotizoj kaj laboro de multaj
volontuloj. Por ke ĝi havu pli da enspezoj, iuj devus varbi pagitajn
komercajn anoncojn por ĝi.

Roland Rotsaert

Stefan MacGill

unread,
Sep 11, 2022, 1:15:49 AM9/11/22
to kom...@googlegroups.com
Klare, necesas enplekti IKEF en la klopodoj refondi la revuon 'La Merkato'. Sed retus Europa elemento, aldone al la Azia!

Kore

Stefan MacGill

Respondecoj UEA: Landa Agado, AMO,-seminarioj,
Respondecoj ILEI: EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj

Atingoj etaj, sed konkretaj


--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.

John Huang

unread,
Sep 11, 2022, 8:00:05 AM9/11/22
to kom...@googlegroups.com
Eble ni povus provi redatki novan provversion de la revuo Merkato rete unue. Ni povas uzi la Microsoft Publisher kiel ilo kaj krei PDF version unue se ni havus kelkaj artikolojn. Fondiĝo de redaktoraro estas proponita. 

John Huang

--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.

John Huang

unread,
Sep 19, 2022, 5:55:45 PM9/19/22
to kom...@googlegroups.com
Karaj IKEFanoj,

Nia revuo La Merkato havas sian gloran historion. Ĝi estis eldonita de 1984 ĝis 2011. Multaj pioniroj, inkluzive de nia honora prezidanto Roland Rotsaert kaj prezidanto Ĉielismo Wang, faris grandajn kontribuojn al ĝia kresko. Hodiaŭ, kun granda honoro mi prenas la taskon por rekomenci kaj redakti nian karan revuon, la Merkato. Mi komprenas ke bona revuo estas esenca por la sukceso de faka asocio kiel nia IKEF. Mi ĉi tie petas subtenon de vi ĉiuj, niaj karaj IKEFanoj kaj samideanoj. Bonvolu sendi al mi viajn artikolojn, prelegojn, bultenojn, bildojn, komercajn reklamojn ktp. Temoj inkluzivas la jenajn:

1. Internacia komerco;
2. Merkataj novaĵoj kaj recenzoj;
3. Ekonomio laŭ landoj kaj regionoj;
4. Komercaj reklamoj por viaj produktoj aŭ servoj;
5. Apliko de Esperanto en ekonomio kaj komerco;
6. Investado kaj financo;
7. Turisma ekonomio;
8. Elektronika komerco;
9. Historio de ekonomio;
10. Juraj aferoj kaj politikoj en komerco kaj monda ekonomio;
11. Intelektaj proprietoj;
12. Aliaj temoj rilataj al IKEF.

Viaj valoraj kontribuoj estas varme kaj ege bonvenaj. Se vi sendas artikolon, bonvolu ankaŭ sendi al mi ĝian resumon kaj vian mallongan biografion. Vi povas kontakti min por iu ajn demandoj. Mi certas, ke kun viaj valoraj helpoj ni kune povas fari La Merkato bonegan revuon!

Dankon!

John Huang

Vicĝ.sekretario de IKEF,
Prezidando de IKEF Nordameriko
Adreso: FLR 2, 102 Albro Lake Rd, Dartmouth, NS. Canada B3A 3Y6 
Tel./WhatsApp: +1-902-488-2588 
WeChat: qq2246440 

Evgen Kovtonyuk

unread,
Sep 20, 2022, 3:17:43 AM9/20/22
to kom...@googlegroups.com
Gratulon estimata John Huang pro via kuragho kaj poreteco renovegi la revuon!
Ni chiuj devas kontribui al la komuna afero.
Amike,
Euheno Kovtonjuk

Chielismo

unread,
Sep 21, 2022, 5:30:54 AM9/21/22
to Retgrupo: IKEF per Google
Gratulon kaj kuraĝigon al Johano H. ĝ. vicsekretario de IKEF!
Vi estas brava revivigi la organan informilon "Merkato" de IKEF. La tasko bezonas paciencon redakti numeron post numeroj. Tio estas ĝenebla laborado, tamen tre valora kaj utila al aplikantoj de Esperanto. Nome de IKEF mi ankaŭ alvokas al ikefanoj kaj profesiuloj kontribui al ĉi aperonta Merkato(PDF) senhezite per viaj afiŝoj, ofertoj kaj interesaj informoj en via merkato, eĉ demandoj kaj konsiloj al IKEF.  Resume, la Merkato atendas vian subtenon! Antaŭdankon! 


Prezidanto de IKEF sro Chielismo WANG Tianyi
Retadr.: chie...@hotmail.com  
 Mobil.: +86. 1500 9245 863 
发件人: John Huang
发送时间: 2022-09-20 05:55
收件人: komerco
主题: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] Rekomenci la revuon 'La Merkato'? (estis: Ĉu ne eblas apliki Esperanton en komerco kaj ekonomio?)

Surush Mohammadzadeh

unread,
Sep 22, 2022, 4:15:23 AM9/22/22
to kom...@googlegroups.com
Kara Johano
Mi denove gratulas vin kiu estas taŭga kandidato por  ĉi-tiu rolo pro via utilaj spertoj.
Certe ĉiuj Ikefanoj emas helpi vin por sukcesigi eldonado de revuo Merkato.
Do mi proponas ke vi pripensi kiel ni povas utiligi ĉi-tiu revuon en nova periodo kun novaj kondiĉoj?
Kioj informoj (aŭ taskoj ) nun estas bezonata en tiu revuo?

Se ni agi kiel antaŭe ni gajnos saman rezulton kiel antaŭe, Do por sukcesi ni devas agi diference.

Amike kaj sincere
Suruŝ


John Huang

unread,
Sep 22, 2022, 8:31:40 AM9/22/22
to kom...@googlegroups.com

Kara Suruŝ,

 

Dankon pro via respondo kaj subteno. Hieraŭ Enkhee proponis ke ni kune diskuti pri la revuo dum nia dimanĉa kunveno (DK). Mi povas mallonge prezenti mian ideon kaj planon tiam, sed unu de miaj ideoj estas ke ni povas komenci la laboron de redakti iom da artikoloj kaj prelegoj de niaj DK. Dum la pasintaj jaroj niaj DK havis multe da tre bonaj prelegoj faritaj de ni mem, kaj mi pensas ke ni povas elekti kaj redakti kejkaj bonajn prelegojn/artikolojn kiel la bazo aŭ parto de la enhavo de la unua numero. Do la helpon mi bezonas nun estas, ke se vi estas la autoro de iu prelego elektita, bonvole redaktu ĝin al artikolon taŭga por revuo, pli bone en formo de Microsoft Word aŭ Google Docs. Mi bezonas liston de la prelegoj dum la pasintaj 1-2 jaroj por niaj DK. Se ekzistas la PDF dosiero bonvolu sendi al mi. Samtempe, mi esperas ke ni ĉiuj skribi novajn artikolojn por nia revuo. Povas temi pri iu ajn mi listis sube en mia lasta mesaĝo. Eble ni ankaŭ bezonas fondiĝi redakcion do ni havos provleganton, raportiston, kolumniston, specialan komentiston ktp. Kompreneble, mi povas fari ĉi tiujn laborojn samtempe komence, sed sendube bezonas helpon de ĉiuj anoj de IKEF. Mia alia ideo estas starigi komunan platformon, por ke ĉiu el la redakcio povus kontribui sian helpon al la revuo. Kiel vi opinias?


Amike,


Johano


Yves Nevelsteen

unread,
Sep 22, 2022, 8:39:51 AM9/22/22
to kom...@googlegroups.com
Saluton

Listo de pasintaj DK-oj aperas en https://eventaservo.org/o/IKEF. Se iuj mankas, eblas facile kompletigi la liston.

Mi invitas vin alŝuti dosierojn kaj videaĵojn al la IKEF-eventoj en Eventa Servo; vi povus tiel ĝin uzi kiel arkivon.


Amike

Yves

John Huang

unread,
Sep 22, 2022, 8:45:20 AM9/22/22
to kom...@googlegroups.com

Didier Janot

unread,
Sep 22, 2022, 8:55:57 AM9/22/22
to kom...@googlegroups.com
Mi tute ne konis la revuon La Merkato.
Kio estis ĝia celo, ĝia publiko?
Kial ĝi ĉesis aperi?

Ĉu estas merkato por revuo La Merkato?

Se ĝi devus aperi denove,
kio estos ĝia celo, ĝia publiko?
Kiel ĝi estu por sukcesi?

Ĝis,
DJ

John Huang

unread,
Sep 22, 2022, 9:44:49 AM9/22/22
to kom...@googlegroups.com
Kara DJ,

Ĝi celas al la disvastigo de la internacia lingvo Esperanto en la kampoj de komerco, ekonomio kaj ekonomia scienco. 
Ĝi paŭzis dum iom da tempo parte ĉar ni havas ĉi tiun Guglon diskutgrupon interrete, sed ni nun sentas la neceson rekomenci ĝin.
Ĝia publiko estas ĉiuj esperantistoj, kiuj zorgas pri ekonomiaj kaj komercaj aferoj. Do la merkato de revuo La Merkato estas la esperantaj legantoj kiuj volas uzi Esperanton en ekonomiaj kaj komercaj agadoj.
Ĝi estos revuo por ni ĉiuj IKEFanoj, do ĝia sukceso ne nur dependas de la redaktantoj kaj aŭtoroj, sed ankaŭ dependas de la subteno de ni ĉiuj.
Se vi havas iom da tempo dimanĉe, bonvenon al nia DK por diskuti kiel ĝi estu por sukcesi.

Dankon!

Johano

--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.

Roland Rotsaert

unread,
Sep 22, 2022, 2:27:32 PM9/22/22
to kom...@googlegroups.com
La Merkato (komence: Laŭokaza Novaĵletero) estis ekde la komenco la revuo de la IKEF-membroj. Ĝia abono estis enkluzivita en la kotizo. La tuta serio legeblas je https://drive.google.com/drive/folders/1htMKfkHZLxDyWC1YehC810GshsvwY6aZ?usp=sharing

La lastan numeron mi aperigis en aprilo 2011. Mi ne daŭrigus pro manko de kontribuoj.

Roland Rotsaert, eksa redaktoro de La Merkato

Op 22/09/2022 om 14:55 schreef Didier Janot:
--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.

John Huang

unread,
Sep 22, 2022, 4:40:08 PM9/22/22
to kom...@googlegroups.com
Saluton Roland,

Tiu ĉi informo estas tre utila, multan dankon! Ĉu ĝia Internacia Norma Seria Numero ISSN 0941-9306 ankoraŭ estas uzebla? Se jes, ni daŭre uzos ĝin.

John

John Huang

unread,
Sep 25, 2022, 9:23:21 PM9/25/22
to kom...@googlegroups.com
Saluton karaj,

Okazis diskuto pri kiel ni povus rekomenci la revuon La Merkato dum la dimanĉa kunveno (DK) de IKEF je la 25-a de septembro. Mi prezentis mian planon kaj respondis la demandojn de IKEFanoj. Bonvolu vidi la diskuton je:


Dankon!

John Huang

John Huang

unread,
Sep 28, 2022, 10:37:39 AM9/28/22
to kom...@googlegroups.com

Ŝajnas ke niaj DK ne ĉiam aperas ĉe EventaServo ĉiu dimanĉe?

 

John

image001.jpg

Yves Nevelsteen

unread,
Sep 28, 2022, 10:50:28 AM9/28/22
to kom...@googlegroups.com
Mi ne scias. Sed se iu evento mankas, tre facile eblas kompletigi - duobligante.

Yves

Op wo 28 sep. 2022 16:37 schreef John Huang <szb...@gmail.com>:

John Huang

unread,
Sep 28, 2022, 11:06:54 AM9/28/22
to kom...@googlegroups.com

Mi nur povas trovi la pasintajn kunvenojn ĉe https://eventaservo.org/o/IKEF sed ĉiu dimanĉe mi ne povas vidi la anoncojn de nia DK ĉe la tiu taga paĝo, ekzemple vidu la bildojn sube, ne aperas IKEF DK:

image001.png
image002.png
image003.png

Yves Nevelsteen

unread,
Sep 28, 2022, 12:37:27 PM9/28/22
to kom...@googlegroups.com
Gravas tie aldoni IKEF ĉe la organizoj.
Mi serĉos kaj kompletigos la eventojn por vi.

Yves



Surush Mohammadzadeh

unread,
Sep 30, 2022, 7:21:48 AM9/30/22
to kom...@googlegroups.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages