Raporto_IKEF_210516 Ukraina greno

0 views
Skip to first unread message

Chimedtseren Enkhee

unread,
May 19, 2021, 11:19:22 PM5/19/21
to komerco sub IKEF

Karaj,

La 19a DK (dimanĉa kunveno) de IKEF okazis la 16an de majo de 2021 per Voov kun 37 partoprenantoj el Brazilo, Ĉinio, Irano, Kanado, Mongolio, Nepalo, Pollando, Ukrainio kaj Usono. 

La prelega temo estis “Merkato pri greno kaj kunlaboraj eblecoj en Ukrainio”.

Ukrainio produktas: 

-          en 2019 75,4 milionoj tunoj de greno, el kiuj 54,1 mln estis eksportitaj;

-          en 2020 jaro koordine 65,4 mln. tunoj.

Ukrainio en 2019-2020 merkata jaro fariĝis la dua lando pri la tuta eksporto de cerealo en la mondo, post Usono. Do, vi povas vidi grandan potencon de Ukrainio ĉi-rilate eksporti diversajn specojn de greno.

Estas interese ke ĉina Nacia Eksimbanko pere de kompanio SMEC antaŭpagis al ukraina ŝtata grenkompanio 3 miliardoj da dolaroj por importi grenon dum 15 jaroj!

Temas pri importo el Ukrainio de mielo, mustardo, kanabo kaj ebla eksporto de iaj specoj de plibonaĵoj por la faruno kaj pano, ankaŭ aparte rilate al sanviva nutraĵo. 

Se vi dezirus detale informiĝi pri la temo, bv adresu al la preleginto aŭ al IKEF. 


Nia sekva, la 20a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos la 23an de majo 2021, dimanĉe (laŭ horzono de Pekino je la 20:00 – 22:00).

Temo: Turismaj vidindaĵoj en Mongolio;

Preleganto: Chimedtseren Enkhee (MN) kaj Ĉielismo (ĈN)

Ligilo: https://meeting.tencent.com/s/WHEqpexrqfwt

Kunvena kodo: 462 8517 0071 (ĉiudimanĉe uzeblas)

 

Bonvenon al nia renkontiĝo!

Anticipan dankon pro via partopreno!

 

IKEF-Estraro

 

PS: La informoj de IKEF estas ĉe:

- Hejmpaĝo https://ikef.info;

- Retmesaĝa grupo en Google: Komerco;

- Facebook-paĝo: IKEF Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio;

- Facebook-grupo: Komerco helpe de Esperanto;

- Wechat: "Monda komerco" kaj "Monda turismo"

-Vikipedio:  https://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Komerca_kaj_Ekonomia_Federacio

 

 


Szilvási László

unread,
May 20, 2021, 7:11:31 AM5/20/21
to kom...@googlegroups.com
Nia sekva, la 20a DK (Dimanĉa Kunveno) okazos la 23an de majo 2021, dimanĉe (laŭ horzono de Pekino je la 20:00 – 22:00).

Je kioma horo ĝi okazos laŭ internacia maniero, UTC?

Kore,

Szilvási László
Hungario



.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages