La artikolo klarigas per facila Esperanto, kio estas Vikio kaj kio estas ZEO-j (Zamenhof/Esperanto-Objektoj), kial ili estas gravaj por la Esperanto-movado kaj kiel la nova konkurso de Vikimedia Esperanto kaj UEA celas kolekti pli da fotoj kaj informoj pri ZEO-j tra la tuta mondo.
La artikolo estas aparte interesa, ĉar ZEO-j ne nur memorigas pri la historio de Esperanto, sed ankaŭ helpas prezenti nian lingvon al la ekstera publiko. Ili montras fizikan ĉeeston de Esperanto en diversaj landoj kaj kulturoj.
La fonto de la artikolo estas:
Gazetara komuniko de UEA n-ro 1311 (2026-07-10): “Vikio amas ZEO-jn”.
La artikolo aperas en la retejo UEA.facila.org, kiun prizorgas Anna Löwenstein kun siaj kunlaborantoj:
https://uea.facila.org/kunlaborantoj/
Pri la celo de tiu retejo ni legas en ĝia bonveniga paĝo:
“La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon, kaj ili enhavas nur la radikojn troveblajn en la listo de facilaj vortoj.”
La retejo UEA.facila estas tre valora ilo por lernantoj de Esperanto, sed ankaŭ por ĉiuj, kiuj ŝatas legi klarajn kaj facile kompreneblajn artikolojn pri diversaj temoj.
Mi antaŭdankas vin pro plusendo de tiu ĉi informo al diversaj grupoj kaj kanaloj, por ke kiel eble plej multaj homoj povu konatiĝi kun tiu interesa iniciato.
Bonan legadon kaj aŭskultadon!
Ĉian bonon,
Amike kaj estime,
Ahmad Mamduhi
Prezidanto de ILEI
https://www.ilei.info/