Nova artikolo en UEA Facila: Kongreso por virinoj, verkita de Alessandra Madella kaj Miora Raveloharison

1 view
Skip to first unread message

Ahmad Mamdoohi

unread,
Jul 18, 2026, 4:27:51 PM (4 days ago) Jul 18
to e-...@googlegroups.com, ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com, ilei-k...@googlegroups.com, univer...@groups.io, uea-m...@groups.io, kom...@googlegroups.com

Karaj geamikoj,

Mi ĝoje prezentas al vi novan interesan artikolon aperintan en la retejo UEA Facila:

“Kongreso por virinoj”
https://uea.facila.org/artikoloj/movado/kongreso-por-virinoj-r527/

La artikolo temas pri la agado de la Virina Komisiono de UEA, pri la spertoj kaj kontribuoj de virinoj en la Esperanto-movado, kaj pri la venonta Unua Kongreso de Virinoj, kiu okazos en Graz, Aŭstrujo, en julio 2026, antaŭ la 111-a Universala Kongreso de Esperanto.

La artikolon kune verkis Alessandra Madella kaj Miora Raveloharison.

Alessandra Madella estas italino, nun loĝanta en Ĉinujo, kie ŝi instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj). Ŝi ankaŭ voĉlegis la artikolon por ke ĝi estu aŭskultebla en UEA Facila.

Miora Raveloharison estas madagaskara esperantistino, estrarano de la Afrika Komisiono kaj de la Virina Komisiono de UEA, kunfondintino de la Esperantista Virina Asocio en Afriko (EVAA) kaj longtempa aktivulino por virina kunlaboro kaj Esperanto-agado en Afriko kaj internacie.

Mi antaŭdankas vin pro plusendo de tiu ĉi informo en diversajn Esperanto-grupojn kaj kanalojn.

Tio estas nova kaj interesa artikolo en la retejo uea.facila.org, kiun prizorgas Anna Löwenstein kun siaj kunlaborantoj:
https://uea.facila.org/kunlaborantoj/

Pri la celo de la retejo ni legas en ĝia bonveniga paĝo:

“La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon, kaj ili enhavas nur la radikojn troveblajn en la listo de facilaj vortoj.”

La artikoloj de UEA Facila estas do utilaj ne nur por progresantoj, sed ankaŭ por ĉiuj, kiuj volas konigi interesajn informojn pri Esperanto per klara kaj facile komprenebla lingvaĵo.

Bonan legadon kaj aŭskultadon!

Ĉian bonon,
Amike kaj estime,

Ahmad Mamduhi
Prezidanto de ILEI
https://www.ilei.info/


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages