Fw: [N-ro 1261] Esperantisto Rafael Zerbetto ricevis la Amikecan Premion de Ĉinio

0 views
Skip to first unread message

chie...@qq.com

unread,
Oct 28, 2025, 4:57:37 AM (9 days ago) Oct 28
to Retgrupo: IKEF per Google, Esperanto-en-briksaj-landoj

发送时间: 2025-10-28 01:37
收件人: chielismo
主题: [N-ro 1261] Esperantisto Rafael Zerbetto ricevis la Amikecan Premion de Ĉinio

Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1261
2025-10-27


ESPERANTISTO RAFAEL ZERBETTO RICEVIS LA AMIKECAN PREMION DE ĈINIO

Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas al Rafael Henrique Zerbetto, brazila esperantisto kaj ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, kiu ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro. Tiu premio estas konsiderata la plej alta agnosko de Ĉinio por eksterlandanoj. La solena premiceremonio okazis la 30-an de septembro 2025 en la Granda Popola Halo en Pekino.

Zerbetto de pli ol dek jaroj loĝas en Pekino kaj laboras por la Esperanto-Fako de la Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo. Li fariĝis ĉefa rubrikisto de la retejo de El Popola Ĉinio kaj ricevis la premion pro sia elstara kontribuo al la interkultura komunikado inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Li naskiĝis en 1984 en Brazilo, diplomiĝis en 2011 ĉe la Universitato de Campinas kaj studis de 2014 ĝis 2017 Interlingvistikon kaj Esperantologion ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Li servis kiel redaktoro de la revuo Momenton!, de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), de kiu li ankaŭ estis prezidanto (2012-2014). Li estis Komitatano A de UEA por Brazilo. Ekde 2015 li loĝas kaj laboras en Ĉinio.

Lia laboro inkluzivas ankaŭ redaktadon kaj reviziadon de gravaj verkoj, viziton al diversaj lokoj en Ĉinio por dokumenti socian progreson, verkadon de artikoloj kaj partoprenon en internaciaj forumoj por raporti pri siaj spertoj kaj esploroj pri Ĉinio. Li estis plurfoje elektita kiel unu el la “Dek Plej Bonaj Eksterlandaj Dungitoj” de Ĉina Internacia Komunika Grupo.

Zerbetto aktive antaŭenigas amikecon kaj kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj aliaj landoj, interalie per kunlaboro kun Teamanta Esperantista Organizo (TEO), faka asocio kunlaboranta kun UEA. En Brazilo li ankaŭ estas rubrikisto por la revuo Fórum, unu la ĉefaj referencoj por sendependa ĵurnalismo en la lando, ĉe kiu li kontribuas per la rubriko China em foco (“Ĉinio en fokuso”). En tiu rubriko li ofte mencias Esperanton kaj en ĝi aperis pri la premio aparta artikolo. Ankaŭ ĉe El Popola Ĉinio.

“La Amikeca Premio estas mia plej alta atingo ĝis nun – granda honoro! Ĝi ankaŭ estas instigo por ke mi daŭre klopodu por plifortigi la amikecon kaj fidon inter Ĉinio, Brazilo kaj la tuta mondo” – komentis Zerbetto post ricevo de la premio.

La Amikeca Premio de la Ĉina Registaro estas la plej alta premio donita de Ĉinio al alilandaj fakuloj. Kreita en 1991 de la Ŝtata Konsilantaro kaj administrata de la Nacia Administracio por Fremdlandaj Fakuloj. Ĉiujare ĉirkaŭ 50 eksterlandanoj estas premiitaj. Ekde 1991 pli ol 2000 eksterlandaj fakuloj el pli ol 80 landoj ricevis la premion. Zerbetto verŝajne estas la unua esperantisto ricevinta tiun premion, certe la unua, kiu profesie okupiĝas pri Esperanto kaj kiu pro tio estis agnoskita.

Zerbetto estas dumviva membro de UEA. Li estis premiita en la Belartaj konkursoj en la branĉo eseo en 2016 (1-a premio, premio Luigi Minnaja) kaj en 2024 (3-a premio). En 2012 li estis agnoskita de la Estraro de UEA per la Diplomo pri Elstara Agado pro agado ĉe Rio+20, konferenco de UN pri daŭripova evoluigo, okazinta tiujare en Rio-de-Ĵanejro. UEA gratulas lin pro la atingo kaj deziras daŭran sukceson!

Vi ricevas la Gazetarajn Komunikojn kiel UEA-komitatano/Redakcio

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1261

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages