IKEF. Diamantoj. Tuja ekesto de 30 fabrikoj de facetado de diamantoj en Angolo.

4 views
Skip to first unread message

miguel faria de bastos

unread,
May 7, 2021, 3:05:57 PM5/7/21
to Валентин СЕГУРУ, kom...@googlegroups.com, chie...@davinci-china.cn, chie...@hotmail.com, stefan....@gmail.com

Estimata Valentin SEGURU:

 

Mi  plezure respondas prie al Vi sube.

Via ideo estas lau’dinda  sed lau’ mi ne plenumebla. Fakte necesas kiel interesato Kompanio kun teknologia kono de c’i industria branc’o (facetado de diamantoj) kaj kun financa kapablo.

 

Landoj internacie konataj kiel regantaj tiun sperton kaj havantaj tiun kapablon estas interalie Nederlando, Belgio (Flandrio), Israelo, Sudafriko, Rusio kaj Usono.

 

Evidente la peranto (ekz., Vi mem) povas akiri akcion au’ akciojn en la kreota angola privata Kompanio, se la atingita fremda Kompanio, kiel estonta societano de la angola privata Kompanio, tion akceptus. Nur c’i metodo kongruas kun la angola leg’o pri privata investado.

Kompreneble, la 30 fabrikoj estas je dispono de internacia privata investado – povas esti 30 Kompanioj kiel interesatoj au’ multe malpli.

 

Angolo estas sub premo de tuja economia antau’eniro kaj havas grandan potencialo, c’ar estas unu el la landoj en la mondo kun plej da ric’aj ercoj kaj mineralaj’oj. Diamantoj estas inter ili. Antau’ 3 jaroj la diamanta komercado estis praktike proprieta’jo de la familio de la Prezidento, sed la aktuala, malgrau’ veninta el la sama partio,  denoncis tiun situacion tre riproc’ita de la amaskomunikiloj kaj de la opoziciaj Partioj. Do ekestas nun belegaj honestaj oportunoj de gajno da mono en Angolo.

 

Mi estas preta kunlabori en Angolo kiel spertulo de la angolaj leg’oj kaj de la lokaj homoj, situacio kaj celado.

 

Samideane kaj kore via

Miguel Faria de Bastos

 

 Description: Descrição: Miguel Faria de Bastos 2,5cmFaria de Bastos & Associados – Sociedade de Advogados, R.L.  (De Bastos)

De: Валентин СЕГУРУ [mailto:seg...@mail.ru]
Enviada: sexta-feira, 7 de maio de 2021 13:19
Para: AO=Miguel Faria de Bastos <m...@debastosadvogados.com>
Assunto: IKEF. Diamantoj. Ekestig'o de 30 fabrikoj de diamantoj.

 

Saluton, kara Migel !

 

1)

Chu vi ne shatus fondi/establi fondajhon por akumuli monon de diverslandaj investantoj 

por investi en la diamanta industrio de Angolo ?

Oni devas permesi enirigi monon al malgrandaj investantoj, ekde 1 milo USD a`u 1 milo EUR

La`u modelo de «mia» investkompanio.

La investanto pagas komision de 6 % por chiu 10 mil USD/EUR tuj post registrigho kaj pago de unua investsumo.

 

2)

Chu tiuj 30 fabrikoj estas shtataj a`u privataj ?

 

Amike via,

Valentin SEGURU

 

 Валентин Ионович СЕГУРУ - МОСКВА, Россия
Valentin SEGURU - MOSKVO, Rusio
Tel.: +7-968/505-44-00, +7-916/355-94-07
http://www.regnum.ru/news/polit/1817869.html
http://zavtra.ru/content/view/rumyiniya
http://news.ibox.bg/interview/id_380306714 

 

!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!!

 

Четверг, 6 мая 2021, 15:00 +03:00 от Stefan MacGill <stefan....@gmail.com>:
 

Belege!  Ghuste nun mi kun Chielismo provas pretigi programon por AMO 73, kiu okzos en la 30a de majo. Ni serchas kvar prezentantojn, kaj vi povus bone plenumi la rolon. Chu vi konsentas? La celo estas per la AMO-publiko atingi novulojn. Necesas nur prezenti kiel pere de IKEF vi povas organizi bonan komercan agadon. Ni imagus prezenton de ch. 25-minutoj, kun 10-15 minutoj por demandoj kaj diskutoj.

 

Kore

Stefan MacGill
 

Respondecoj UEA: Landa Agado

Respondecoj ILEI: EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj


Atingoj etaj, sed konkretaj

 

On Thu, May 6, 2021 at 1:46 PM miguel faria de bastos <m...@debastosadvogados.com> wrote:

Karaj kun-IKEF-anoj:

 Multo sanĝiĝas nun (dum la lastaj tri jaroj) en la angola panoramo, inkluzive en la Ekonomio, post la longa kaj granda rabado fare de la estrara nomenklaturo de la antaa Reĝima Ciklo.

 Hodia, en la  ĉefa angola ĵurnalo aperis novaĵo pri la venonta estiĝo de 30 fabrikoj de tajlado/facetado de diamantoj produktataj en regiono aparte agnoskata kiel ejo de ekspluatado de diamantoj. Ĉi-jare estiĝos 4 el la 30, la oficiala antavido.

 Ĉi oficiala iniciato estis kreata por privatuloj (kompanioj a individuaj firmoj) cele al akcela disvolviĝo da la angola ekonomio. Investantoj  povas volonte ĝui la laleg’an statuson de “privata investado”, kiu interalie permesos la eksportadon de la traktitaj diamantoj (por ekstera juveligo) kaj la enpoŝigon en fremda valuto (ekz., Euroj kaj US-Dolaroj) de la netaj profitoj de la industria aktivado.

 Kompreneble  interesatoj devas havi kaj montri teknologian eksperton (“know how”) kaj financan kapablon. 

 Mi estas surloke  kun advokata eksperto de pli ol 40 jaroj de interpretado kaj aplikado de angolaj leĝoj, inkluzive pri mineraj resorcoj, pri privata investado kaj pri komercado kaj komercaj kompanioj ĝenerale. Ĉi-afere  mi estas preta kunlabori surloke por kreado de unu a pli da tiaj fabrikoj kaj por pria informado de la leĝaj kaj faktaj kondiĉoj, sur profesia bazo a partnera bazo. Detalaj kontraktaj regulaj estos interkonsentitaj pokaze.

 Je via dispono, IKEF-ane salutas vin

 Miguel Faria de Bastos

  Description: Descrição: Miguel Faria de Bastos 2,5cmFaria de Bastos & Associados – Sociedade de Advogados, R.L.  (De Bastos)

Registrita en la Ordeno de Advokatoj el Angolo sub nº  22/2017

Av. Comte. Kwenha/Sá da Bandeira, nº 199, r/c, Luanda - Angola

Telefonoj de la akceptejo: + 244 929 639 314/ 222 916 240 938

Retadresoj: m...@debastosadvogados.com ge...@debastosadvogados.comsecret...@debastosadvogados.com;; t...@debastosadvogados.com

Retpag«aro: www.advogadosdebastos.com

Advokatejoj korespondantaj  en  Angolo: Cabinda, Huambo, Lobito, Benguela, Huila, Namibe e Cunene

 Advokatejo ĝemela en Portugalio: Faria de Bastos & Associados – Advogados (FBA):

                                                        Rua Soeiro Pereira Gomes, nº 7 – 9ª etaĝo  – Edifº América 1600-196 Lisboa

                                                       Telefono de la akceptejo:  +351 217 933 918

                                                       Retadreso:   advo...@mail.telepac.pt

                                                       Retpaĝaro:  www.advogadosdebastos.com

 

image001.jpg

Chielismo WANG Tianyi

unread,
May 7, 2021, 7:19:17 PM5/7/21
to Валентин СЕГУРУ, kom...@googlegroups.com, IKEF-RS Vadim Perm, IKEF-RS Stano Belov, Valerij Валерий Малыхин Valerij Валерий Малыхин
Miguel estas prava ke la diamanta investo estas tre teknika kaj profesia, kaj ne taŭgas al kolektiva agado.
Mi kiel prez. de IKEF havas intereson pri fondigo de IKEF-Rusio, kaj iam Miĥail Certilov alvokis per revuo, sed respondis neniu. Bedaŭrinde Certilov jam forpasis 4 jarojn. Al mi la rusia E-movado estas tre mistera kaj ne komprenita, kvankam Rusio estas najbaro ĉe Ĉinio, eĉ mi konas rusajn eistojn ekde Sovetunio. Ĉu ekzistas ebleco por fondi rusian filion de IKEF?  Memorinde estu ke Rusio estis origina fonto de Eo, kaj rusiaj eistoj donis al la ĉino Esperanton.
 
Chielismo WANG Tianyi
Prezidanto de IKEF
http://www.ikef.info
image001.jpg

Wojciech Mysiara

unread,
May 10, 2021, 3:54:59 AM5/10/21
to Komerco@IKEF-retmembro
Saluton,

Mi profesie okupigxas pri diamantoj kaj aliaj valoraj sxtonoj.
Kompreneble la komerco estas tre profesia kaj sen sperto mi ne rekomendas fari tion.
Kutime tia komerco donas multaj emocioj kaj imago ke oni tuj povas ricxigxi sed vero povas esti alia. 
Sen sperto kaj tre detala projekto facile povas perdi la mono.

amike
Vojtejk

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages