Nova artikolo aperis en uea.facila: Venu al la Itala Kongreso de Esperanto! verkita de Laura Brazzabeni

1 view
Skip to first unread message

Ahmad Mamdoohi

unread,
Jul 26, 2026, 4:04:18 AMJul 26
to e-...@googlegroups.com, ilei-sekciestroj-...@googlegroups.com, ilei-k...@googlegroups.com, univer...@groups.io, uea-m...@groups.io, kom...@googlegroups.com

Karaj geamikoj,

Mi antaŭdankas vin pro plusendo de ĉi tiu mesaĝo en viaj grupojn, kanalojn kaj sociajn retojn.

En la retejo uea.facila, kiun prizorgas Anna Lowenstein kun sia internacia kunlaborantaro, aperis nova kaj interesa artikolo:

Venu al la Itala Kongreso de Esperanto!

✍️ Verkis: Laura Brazzabeni
🎙️ Voĉlegis: Patrick Morando

🔗 Artikolo:
https://uea.facila.org/artikoloj/kongresoj-kaj-kunvenoj/venu-al-la-itala-kongreso-de-esperanto-r529/

La artikolo prezentas la Italan Kongreson de Esperanto, kiu okazos de la 22-a ĝis la 29-a de aŭgusto 2026 en la belega historia urbeto Vico del Gargano (Apulio, Italio). Ĝi prezentas la kongresan temon "Esperanto: lingvo de paco kaj de defendo de identecoj", la riĉan programon, ekskursojn, lingvajn kursojn kaj la eblecon renkonti esperantistojn el multaj landoj.

La retejo uea.facila celas helpi lernantojn de Esperanto per mallongaj kaj facile legeblaj artikoloj. Kiel oni klarigas en ĝia bonveniga paĝo:

"La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon, kaj ili enhavas nur la radikojn troveblajn en la listo de facilaj vortoj."

📚 Bonveniga paĝo:
https://uea.facila.org/

📖 Listo de facilaj vortoj:
https://uea.facila.org/vortlisto/

👥 Pri la redakta teamo:
https://uea.facila.org/kunlaborantoj/

Mi kore invitas vin ne nur legi kaj aŭskulti la artikolon, sed ankaŭ diskonigi ĝin al viaj amikoj, lernantoj, kluboj kaj en viaj sociaj retoj. Tiel ni helpas diskonigi Esperanton kaj subtenas unu el la plej utilaj retejoj por lernantoj de nia lingvo.

Bonan legadon kaj aŭskultadon!

Kun miaj plej bonaj salutoj,

Ahmad Mamduhi
Prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj)
ILEI





Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages