Al ĉiuj ikefanoj k kunlaborantoj,
Ĉidimanĉe, la 19-an de januaro 2025 okazos la jubilea aranĝo por la 200-a Dimanĉa Kunveno de IKEF, kaj nome de IKEF mi petas vin ĉiuj diskonigi ĝian inviton laŭ eble per via retgrupo aŭ retpaĝo tra via Esperanto-rondo. De longe oni konscias ke uzo de Eo por internacia komerco k ekonomio estas tre grava por valorigi Esperanton, sed ne konscias ke la internacia komerco k ekonomio postulas profesian nivelon de la lingvo, kaj ne konscias ke posedi la profesian nivelon de la lingvo bezonas longan praktikadon je la parolo k aŭdo. Fakte, kiam mi prelegvojaĝas en iu ajn landa Esperantujo, mia prelego ĉiam okazas helpe de lokaj tradukoj, kvankam mi prelegas al esperantaj grupoj, ĉar la lingvo mem ne havas miraklon kompare kun la ideo de Eo, kiu povas facile flugi tra la mondo. Ĝuste pro tio de longe ne okazas vasta uzado per Esperanto por internacia komerco k ekonomio tra Esperantujo, ĉar en Esperanto-salutista epoko ne ekzistas tiom da lingvaj posedantoj por subteni vastan uzadon je la profesia nivelo de Esperanto por la internacia komerco k ekonomio! Kion fari? Danke al lastjare nova tekniko de la interreta videkunveno IKEF kun komercista akrosento k racia pacienco kaptis la avangardaĵon kaj trejnas ikefanojn ĉiudimanĉe per DK(Dimanĉa Kunveno de IKEF), kiu atingos apenaŭ la ducentfojan jubileon. Danke al DK evidente ikefanoj jam havas averaĝan nivelon alta en la monda Esperantujo. La alta nivelo donos al ni utilan bazon por la internacia komerco kaj ekonomio per Esperanto. Mi gratulas al fidelaj ikefanoj, kaj montru nian modelon por inviti pli da esperantistoj aliĝi al IKEF kaj nia DK, kiu daŭrigos ĉiudimanĉan okazon kiel novan starton al aliaj jubileoj! Koran dankon pro via diskonigo de la jubilea aranĝo por la 200-a Dimanĉa Kunveno de IKEF!
Bonvenon al la 200-a Dimanĉa Kunveno de IKEF!
Dato: dimanĉe, la 19-an de januaro 2025Horo: UTC 12:00-14:00 (ĉina tempo: 20:00-22:00)
Prezidanto de IKEF
Ĉielismo WANG Tianyi
发送时间: 2025-01-13 09:22
主题: [IKEF-komerco-ekonomio] Re: Bonvenon al la 200-a Dimanĉa Kunveno!
Bonvenon al la 200-a Dimanĉa Kunveno!
Dato: dimanĉe, la 19-an de januaro 2025
Horo: UTC 12:00-14:00 (ĉina tempo: 20:00-22:00)
(La kunvenejo malfermiĝos je 11:45 UTC)
Preleganto: Mirka Tomečková (ĈEĤO)
Temo: Ĉeĥa urbo Brno
Kondukanto: S-ro John Huang (Prezidanto de IKEF-Nordameriko)
(por la jaro 2025)
Anticipan dankon pro via partopreno!
IKEF-Estraro