IKEF-Grupo ĉe LinkedIn

2 views
Skip to first unread message

Jose M. Moraes

unread,
May 22, 2011, 9:35:33 AM5/22/11
to kom...@googlegroups.com
Karaj,

jam ekde 2 semajnoj minimume mi atendas permeson de la estroj Ĉielismo kaj Kevin Garetz por membriĝi en la grupo. Mi ne povas kontakti ilin direkte ĉar ŝajne ili ne permesas tian kontaktmanieron.

Mi jam skribis ĉi-tie pri tia temo, sed kial mi ne ricevis ian ajn respondon, mi demandas vin:

- ĉu la grupo ankoraŭ aktiviĝas ?

- se ne, mi pensas krei novan grupon tie kun nome "Profesiuloj kaj Esperanto" (ekzemple), aŭ "Komerco kaj Esperanto", por esei ION fari pere de la lingvo.

Kion vi pensas pri tio ?


Dankon kaj bonan semajnon


José M Moraes

Jairo Augusto Dos Santos

unread,
May 22, 2011, 2:18:41 PM5/22/11
to kom...@googlegroups.com
Estimata Jose Moraes,

Ĉu vi volas scii mian sinceran opinion pri Ĉielismo kaj sro Mates? Sincere MALGRAŬ ILIAJ LAŬDINDAJ LABORO POR NIA KULTURO mi ne volas pli kontakti ilin! Aŭdi pri nomo de Ĉielismo vere ENUAS min!!! Daŭrigu ilin la belega laboro kaj rikoltu la fruktojn mi sincere esperas sed post TIOM DA PRUVOJ kontakti sro Silvio Kniess Mates mi rezignis.s Kaj Ĉielismo montris sin iomete aroganta, do....por ne respondi per sama aroganteco mi solvis ne plu kontakti.

Mi ne scias ĉu tiu grupo aktivas kaj mem ne volas scii.

Se vi petas mian permeson por krei novan grupon aŭ alian grupon kun la sama celo kaj temoj do...tiel estu kaj faru vi laŭ via volo; vi jam havas kaj se vi volas mian helpon mi volas helpi laŭ mia eblo.

Kreu vi alian grupon kun malsimila nomo se vi volas. Kaj faru NI  nian ekonoman grupon. Certe post scii pri nia aktiveco sro Ĉielismo iros serĉi nin se li volos. Mi vidas, ke komercaj ĉinanoj agas "agreseme" kaj iu profesodo de ekonomio de SP (Odilon Guedes Pinto - PUC SP) jam prediktis tiun mondan "batalon". Li kutimis senfine ripeti, ke laŭ estas la merkato la globaliĝo estus kiel kverelo por heredaĵo. Mi kredas, ke li ne estis malproksime de la vero.

Se vi havas ian ajn dubojn ne ĝeniĝu vi kontakti min.

Amike via,

Ĵajro


2011/5/22 Jose M. Moraes <jbmm.fr@gmail.com>

--
"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+...@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+u...@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto: http://www.google.com/intl/eo/

Roger Borges

unread,
May 22, 2011, 3:37:10 PM5/22/11
to kom...@googlegroups.com
> Mi ne scias ĉu tiu grupo aktivas kaj mem ne volas scii.


Pri kiu "grupo" vi parolas?


ROGER

Roger Borges

unread,
May 22, 2011, 3:38:00 PM5/22/11
to jbm...@gmail.com, kom...@googlegroups.com
> jam ekde 2 semajnoj minimume mi atendas permeson de la estroj Ĉielismo kaj
> Kevin Garetz por membriĝi en la grupo.


pri kiu grupo vi parolas? eble mi povas helpi vin.


ROGER

G.O. Osho-Davies

unread,
May 22, 2011, 9:26:07 PM5/22/11
to kom...@googlegroups.com
Saluton cxiuj,

Mi tute ne subtenas kreadon de nova grupo--kvankam se oni decidas tion fari, mi nepre kunlaboros, cxar cxiaokaze, mi celas cxiam subteni nian Movadon tutmondan. Kreado de nova grupo kostos multe da tempo por fruktodoni. Kial ne fortigi IKEF-on? Kial dividigxi inter ni kiam fakte ni ankoraux ne estas forta? Mi ne bone komprenas, pri kiu grupo oni cxi tie parolas, sed mi konjektas ke oni aludas al IKEF. En kiu grupo Jose volis membrigxi? Se en jena diskutgrupo, la fakto ke li nun sendas mesagxojn pruvas ke li jam estas membro. Oni ne bezonas permeson de Cxielismo aux alia por membrigxi. Eble la mesagxo de Jose perdigxis inter multaj mesagxoj kiujn li cxiam ricevas.

Estas iu esprimo angla, kiun mi ne scias kiel meti en Esperanto sen perdi la signifo, "Give the benefit of the doubt". Provu kredi ke ili ne intence rifuzis respondi vian mesagxon, ke eble l amesagxo perdigxis iel, aux ke ili honeste forgesis respondi gxin. 

Ni cxiuj faru cxion kion ni kapablas fari por antauxenigi nian Movadon. Mi fakte volas per Esperanto komerci internacie, kaj mi kredas ke pri tio mi sukcesos, eble baldaux...

Sincere,

gabrielo



2011/5/23 Roger Borges <roger...@forcupiso.com>
--
"Komerco", la listo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo, www.ikef.org) ĉe Google Groups.
Retpaĝo: http://groups.google.com/group/komerco/
Por aliĝi, skribu al komerco+...@googlegroups.com
Por eksiĝi, skribu al komerco+u...@googlegroups.com
Serĉilo en Esperanto:  http://www.google.com/intl/eo/



--

G. O. Òshó-Davies
 
International Business Department
Louis Valentino Ceramic Co. Ltd
3rd Shinan Road, Nanzhuang
Foshan, Guangdong, China PR
Tel: +86 757 82019685
Mobile: +8613929907174
Fax: 0086 757 82019320
MSN, Yahoo, GTalk: oshodavies
QQ: 1182467826
Official email: gab...@lvceramic.com

Chielismo 王天义

unread,
May 22, 2011, 11:30:44 PM5/22/11
to kom...@googlegroups.com
Kara sro Jose Moraes,
Mi tute ne konas Linkedin, kaj ne havas intereson al retejoj manipulitaj per naciaj lingvoj, cxar mi ne konas la lingvojn anglan kaj naciajn krom mia denaska lingvo Mandareno kaj Esperanto. Cxu vi povas informi al mi, kio estas Linkedin? Kiom da membroj aligxas en IKEF-Linkedin? Se estas multaj membroj-E-komercistoj en IKEF-Linkedin, mi opinias, ke nia IKEF devas helpi la grupon cxe Linkedin, sed ne mi, cxar mi ne konas la anglan version.
 
Kara sro Ĵajro, fakte mi ne havas multajn kontaktojn kun vi, ankau ne konas vian personecon, kaj ankau ne devas en ajn publikejo kiel E-komerca retgrupo kulpigi iun ajn personon. Kiel profesia komercisto cxiutage vivanta per Esperanto mi devas trovi seriozajn partnerojn por garantii nian laboron efika kaj profita, per kio mi subtenas la tagvivojn mian, miafamilian kaj miakompanian. Lecione la negoco bezonas grandan paciencon ekde ideo gxis sukceso. Mi ofte diras al chinaj esperantistoj, ke ecx 100% profesia laborado ankau ne povas garantii sukceson, sed malgrau tio unue vi devas preni komercon kiel vian profesion por komenci la aferon, cxar amatora okupo certe ne havos sukceson. Fakte, mi kaj Silvio Mates brazila estrano de IKEF cxiutage komunikas pli ol 10 jarojn, pro tio nia sukceso estus natura kaj evolua frukto. Silvio Mates diplomigxis de fako pri internacia komerco. Li perfekte posedas la lingvojn anglan, hispanan kaj Esperanton krom sia portugala. Mi dankas lian fervoregon al komerco per Esperanto, nur kiun mi posedas! Mi devas konfesi, ke en china Esperantujo ne mankas profesiaj komercistoj, sed gxenerale ili ne kredas Esperanton je internacia komerco, au ili opinias ke la angla estas pli efika ol Esperanto lingvo neinda por internacia komerco. Kion fari? Ni iras nian vojon, kiun ni kredas, same kiel mi kredas nian organizon IKEF.
 
estrano kaj china peranto de IKEF
sro Chielismo WANG Tianyi      

Jose M. Moraes

unread,
May 22, 2011, 3:46:25 PM5/22/11
to kom...@googlegroups.com
Kara Jhajro

dankon pro la mesagho !
Mi ne konas Chielismon au la alian s-ron, do mi nenion povas diri pri ili, sed mi dankas vin pro via opinio kaj respondo.

Jes, eble mi kreos alian grupon che LinkedIn kaj se iu volas partopreni kaj aktive iom fari... Tutmaniere mi informos vin chiujn.


Saluton


Jose M Moraes

2011/5/22 Jairo Augusto Dos Santos <jai...@ig.com.br>

Eric NSENGIYUMVA

unread,
May 23, 2011, 7:17:31 AM5/23/11
to kom...@googlegroups.com
bone bone kara
Mi estas tre kontenta

>> 2011/5/22 Jose M. Moraes <jbm...@gmail.com>


--
Dio benu vin.

Eric NSENGIYUMVA
Bujumbura-Burundi
(257) 79 987 007
(257) 78 544 005
nerid...@gmail.com
erido...@yahoo.fr
eriwo...@live.fr

Jairo Augusto Dos Santos

unread,
May 23, 2011, 9:17:28 AM5/23/11
to kom...@googlegroups.com
Estimataj s-anoj,


Kara s-ano G.O. Osho-Davies, la demando de Jose NE rilatas al divido de tiu cxi IKEF-Grupo sed grupo farita en aliaj intereta komunumo nomita LINKEDIN. Tiu retejo estis unue en hispana lingvo kaj mi komprenis, ke Jose volis fari grupon de IKEF tie. Mi kredas, ke ĝi estas pli taŭga al latinameriko kaj pli orientita ne vere al komercistoj sed ĝeneralaj profesiuloj. La angla prediko "Give the benefit of the doubt" estas, favordoni la benon de dubo. Verdire niaj tro labora vivo ne permesas facilan kontakton mem pere de interreto.


Kara sro Ĉielismo vi tute pravas. Ne maltrankiligxu vi per miaj sentoj nek mi persone mem, certe ili estas nur impresoj. Ja via laŭdinda, profesia kaj kompetenta laboro kredigos vian popolon por valoro de Esperanto.  Sukceson al vi ĉiam.


Kara s-ano Jose Moraes, cxio kontakto kion vi povas sukcese fari valoras. Tutcerte devige al nia labora vivo ne estas facile tuja kaj rapida kontakto. Se vi kreas grupon uzante Linkedin avizu min tuj por mi kunlabori. Mi ne scias kie vi loĝas sed pere de Linkedin ni povos ŝanĝi spertojn kaj trovi vojojn por realigi niajn laborojn. Vi trovos diversajn kontaktojn tie kie konas min persone kaj ili laboras en diversaj teĥnikaj areoj nur frue mi vidas tie homojn kiuj volas stabli negocojn mi mem serĉas parterojn por komerci 3D ekipaĵojn. Nu, mi atendas vin tie.


Samideane via,

Ĵajro


2011/5/22 Jose M. Moraes <jbmm.fr@gmail.com>
Kara Jhajro

Jose M. Moraes

unread,
May 23, 2011, 7:32:00 AM5/23/11
to kom...@googlegroups.com
Kara s-ro Chielismo,

eble mi eraris pensante ke vi estas unu el la estroj de tia grupo - bonvolu pardoni min !

LinkedIn estas internacia retejo por profesiuloj kaj tre konata/uzata en Europo, Nord- kaj Sudamerika, Sudafriko, mem en Azio (Chinio, Koreio kpt), do vere tutmondajho kun centmiloj au pli da uzantoj. Oni ghin povas uzi en pluraj lingvoj (angle, germance, france, hispane, portugale, chine, ruse ktp - mi ne havas akceson al la sistemo hodiau, bedaurinde ne en Esperanto). Alia simila retejo estas la germandevena Xing.

La grupo, kio nomighas "Membro-Asocio de IKEF"  havas 20 membrojn. En LinkedIn tamen oni havas pli grandajn, gheneralecajn E-grupon kun entute chirkau 400 membroj.

Mi ankorau ne scias kia estas la pli bona agadmaniero che LinkedIn, chu havi subgrupon che iu el la pli grandaj E-grupoj, chu kreigi novan grupon, au chu esei aktivigi la ekzistantan LinkedIn-grupon "Membro-Asocio de IKEF".

Por via informo, mi kreighis mian konsultentreprenon post preskau 20jara laboro kiel vendestro en usonanaj kaj germanaj entreprenoj, mi multe laboris kun chinaj kaj aliaj aziaj klientoj, mem vizitis la regionon ofte, kaj flue parolas krom E-o mian denaskan portugalan, la germanan, la anglan, la francan, la hispanan kaj la italan. Mi vivas en Parizo, Francio.

Saluton al vi,

Jozef Moraes



2011/5/23 Chielismo 王天义 <chie...@hotmail.com>

Jose M. Moraes

unread,
May 23, 2011, 9:25:45 AM5/23/11
to kom...@googlegroups.com
Kara s-ro Osho Davies,

mi pensas ke vi tute malkomprenis min.

Mi tute ne parolis pri nova grupo por anstatauigi IKEF-on. Se vi bone legas mian mesaghon, mi parolis pri grupo che LinkedIn. Jam ekzistas IKEF-Grupo che LinkedIn.

Se vi ne konas LinkedIN:

www.linkedin.com (en pluraj naciaj lingvoj)


Jozef Moraes







2011/5/23 G.O. Osho-Davies <lvosho...@gmail.com>

G.O. Osho-Davies

unread,
May 23, 2011, 8:52:44 PM5/23/11
to kom...@googlegroups.com
Ho ve! Mi vere miskomprenis vian mesagxon... Jes, mi bone konas LinkedIn kaj jam delonge uzis gxin. Tie mi renkontas Esperantistojn. 



2011/5/23 Jose M. Moraes <jbmm.fr@gmail.com>

Jairo Augusto Dos Santos

unread,
May 23, 2011, 8:59:43 PM5/23/11
to kom...@googlegroups.com
Tre bone...donu vi al mi vian ligilon por ke mi povas aldoni vin.

Jxajro

2011/5/23 G.O. Osho-Davies <lvosho...@gmail.com>

G.O. Osho-Davies

unread,
May 23, 2011, 9:19:36 PM5/23/11
to kom...@googlegroups.com
Por trovi min en LinkedIn, oni nur bezonas sercxi min per mia nomo: 

Gabriel Olúbùnmi Òshó-Davies


Sincere via,

gabrielo



2011/5/24 Jairo Augusto Dos Santos <jai...@ig.com.br>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages