Estimataj Delegitoj,
De multaj jaroj nia grupo kunlaboras kun la Eldonejo Prosveta por eldoni verkojn bone tradukitajn al esperanto. Ĉi tiu eldonejo publikigas interalie verkojn de la aŭtoro Omraam Mikhaël Aïvanhov (1900-1986), franca bulgardevena filozofo kaj pedagogo, kiu interesiĝis pri temoj proksimaj al tiuj, kiujn nia movado antaŭenigas : paco, respekto, kompreno kaj bonvolo inter la homoj.
Unu el tiuj verkoj – Oraj reguloj por la ĉiutaga vivo – estas aparte aktuala en nia civilizacio, al kiu mankas referencpunktoj. Tie disvolviĝas, en alirebla lingvaĵo, ideoj por transformi nian ĉiutagan vivon, plibonigante ĉiun el niaj gestoj, nian konduton, la kvaliton de niaj interŝanĝoj. Interna paco devenas el kompreno de la alia kaj el harmonio, donante al ĉiu el niaj agoj novan dimension.
Tiun ĉi etan libron tradukis Claude Piron, kaj ni opinias, ke tiu verko (kiu estas havebla en pli ol 25 lingvoj) devus troviĝi en ĉiuj bibliotekoj de esperantistaj grupoj tra la tuta mondo. Jen kial ni sendos ĝin senpage al ĉiuj delegitoj, kiuj petos ĝin tra simpla retmesaĝo al
19...@sunrise.ch . Bonvolu precizigi la poŝtan adreson, al kiu sendi ĝin.
Ni kalkulas je vi por transdoni ĝin, post tralego, al la biblioteko de via grupo.
Se vi konas malgrandajn esperantistajn bibliotekojn, bonvolu komuniki al ni ilian retadreson, kaj ni kontaktos ankaŭ ilin.
Ni esperas kunlabori por disvastigi tra la mondo ilojn, kiuj ebligas al homoj proksimiĝi unu al la alia.
Kun niaj plej bonaj salutoj,
Philippe Ramoni kaj Nancy Fontannaz
PROSVETA-Esperanto-Grupo
c/o Nancy Fontannaz
Ruisselet 9
CH-1009 Pully
Svislando