Fw: EKO 21 AMO 73 sukcese

0 views
Skip to first unread message

Chimedtseren Enkhee

unread,
May 31, 2021, 9:45:55 PM5/31/21
to komerco sub IKEF
----- Forwarded Message -----
From: Stefan MacGill <stefan....@gmail.com>
To: vicprezidanto de IKEF Yas Kawamura <ky...@wixy.land>; chielismo <chie...@gmail.com>; Chimedtseren Enkhee <chimedtse...@yahoo.com>; Fabricio Valle <re...@fabriciovalle.com.br>
Sent: Monday, May 31, 2021, 02:15:13 AM GMT+8
Subject: Fwd: EKO 21 AMO 73 sukcese


Al: AMO 73: bv. plusendi al aliaj aperintoj!


EKO 2021-21  sendita el Budapeŝto la 30an de majo.

 

Al: Komitato, sekcioj kaj aktivuloj de ILEI, Landaj kaj Fakaj Asocioj de UEA (aliĝintaj kaj ne). Plie al la Komitato, Konsilianoj, regionaj komisionoj de UEA, TEJO-estraro, gazetaro, partoprenintoj en iuj AMO-seminarioj, aliaj listoj kaj unuopuloj. Pli ol 1500 ricevantoj. Kun plusendoj pli ol 2000.

Por tuja uzo kaj plia diskonigo inkluzive de la alkroĉaĵoj kun indiko de fonto: EKO de ILEI kaj UEA

 AMO 73 venis al sukcesa fino

Tiu Seminario pri Aktivula Maturigo (AMO) okazis kunlabore kun nia ekonomia kaj komerca Faka Asocio, IKEF. La AMO-programo kunlaboris kun multaj Fakaj Asocioj tra la jaroj: ILEI, IFEF, ISAE pere de KAEST, kaj la siatempa Monda Turismo. Nun, ni aldonas kunlaboron kun IKEF. Dua atingo estas la aldono de plia lando al la AMO-programo, ĉar la seminario estis lerte gvidata de s-ro Yas Kawamura el Japanio. La seminarion mem pere de Zoom altiris 53 partoprenintojn, kun samtempe viva elsendado en la kanalo ‘UEA Viva’ ĉe Jutubo, danke al la kunlaboro kun Luis Obando en Kolombio, kaj kunlabore kun s-ino Park el Koreio, por plusendado per VooV, sistemo vaste uzata en Ĉinio kaj Azio. Do, almenaŭ 80 partoprenintoj, kredeble pli! Laŭ nia scio, nun okazis la unua virtuala AMO-seminario dissendita pere de tri distribu-sistemoj. El inter la landoj de partoprenintoj, ni sukcesis rimarki la sekvajn: Belgio, Brazilo, Bulgario, Ĉinio, Germanio, Hispanio, Hungario, Israelo, Italio, Japanio, Kanado, Koreio, Nepalo, Tanzanio, Ukrainio, Usono kaj Vjetnamio.

Vidu ekrankapton de dudeko da partoprenintoj sur la sekva paĝo.

Ligilo al la prelego de Fabricio Valle el Brazilo:

https://www.slideshare.net/fabriciovalle/prelego-rusio.

Pliaj programeroj kaj grupfotoj troveblas ĉe: www.ikef.info

 

En la PDF: Portretoj de kelkaj el la okdeko da partoprenintoj en AMO 73: homoj el ĉiuj mondpartoj!

  

Poliglote kaj zelote

Kadre de nia laboro pri informado, lige kun konsciigo pri lingvo-politiko, kune kun TEJO (ĉeforganizanto) UEA sukcesis peri la proponon de la jena programero en la reta evento Poliglota Renkontiĝo (Polyglot Gathering). La propono estis aprobita.

Programero: Ĉu ĉiuj lingvoj estas kreitaj egale? Diskriminacio kaj privilegio - Are all languages created equally? Discrimination and privilege - Toutes les langues sont-elles créées égales ? Discrimitation et privilège

Ĉu vi neniam aŭdis pri la arumana lingvo? Ĉu la franca estas minoritata lingvo en Kanado? Ĉu en Benino? Kio pri la estonteco de lingva diverseco?

Evento: https://www.polyglotgathering.com (ekde la 20-an de majo kaj tra kelkaj monatoj)

La afrika bulteno regulas kaj fidindas

Jen la enhavo de la nova numero.

 P.1. Salutvortoj de la redakcio

P.1. 8-a Afrika Kongreso 2022: Senegalo tenas la torĉon
P.2. Esperanto Plus, nova faka asocio de UEA
P.3. Nova afrika albumo, frukto de transkontinenta kunlaboro
P.4. Internacia Tago de virinoj marte 2021…
P.5. Esperanto-kulturo: ankoraŭ afrika kontribuo
P.5. Bezono pri lerno- kaj lego-materialoj en Madagaskaro
P.6. Afrikaj e-istoj kun kovim-19, atestoj de infektitoj
P.7. Togolando renovigas sin per ĉeesta renkontiĝo
P.8. Forpasis Batangu Mpesa, prezidanto de la konga E-asocio

La bulteno mem estas senpage elŝutebla per 
https://www.esperanto-afriko.org/Esperanto%20en%20Afriko%20n-ro%2043.pdf

Nova afiŝo por la Esperanto Tago 2021

Jen (en la PDF) la afiŝo jam pretigita por la Esperanto-Tago en la 26a de julio, 2021. UEA nun aktive arigas tradukojn por nacilingvaj versioj de la afiŝo, tiel ke landaj kaj lokaj asocioj ricevu de UEA uzeblan afiŝon, por eluzo en retejoj aŭ per fizika elprintado. Almenaŭ deko da lingvaj tradukoj jam alvenis.

 

Jen la tradukendaj materialoj:

============

Mondaj solvoj por mondaj problemoj

 

Esperanto

por monda kunlaborado

 

Lernu Esperanton, la mondan lingvon, por kunlaborado kaj paco

 

Bv. plie doni konvenan enlandan kontakt-adeson aŭ retejon.

======================

La afiŝon kreis, kiel ĉiujare, la brito Peter Oliver. Morotras la arigado de tradukoj Renato Corsetti.

========= vortoj:  520 =========


Ĉi tiu komuniko estas disponebla laŭ la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite Samkondiĉe 4.0 Tutmonde.
Por pli da informoj vidu ĉe:
 <https://creativecommons.org/licenses/by-sa/4.0/>.

Aperintaj komunikoj legeblaj kaj elŝuteblaj ĉe: http://aktivulo.net/eo/content/komunikoj-pri-agado. La prezento estas ĝisdata ĝisla fino de marto 2021 (per EKO 2021-12).. Vidu ilin laŭjare, kun klaraj enhavaj indikoj por ĉiu jaro.

ALDONU VIN: Skribu al <stefan.macgill<ĉe>gmail.com>. Neniu alira kondiĉo aldone al valida retadreso. Malferma al Aligitaj Membroj, eksmembroj, neniam-membroj, klingonuloj, volapukistoj, atistoj, itistoj, ujistoj, iemuloj, Duolingintoj, ktp.

SUBTRAHU VIN: Skribu al la supra adreso. Donu vian nomon, retadreson, landon kaj (se eble) la grupon aŭ kialon por via ĉeesto en la ekspedolistoj.

 

Kore kaj AMeme

Stefan MacGill

Respondecoj UEA: Landa Agado
Respondecoj ILEI: EKO-komunikoj kaj informoj pri Sekcioj

Atingoj etaj, sed konkretaj
EKO 2021-21 AMO 73 rezulto, Afisho 3p 2p.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages