Prosperon en la ĉevala jaro 2026!

5 views
Skip to first unread message

Ĉielismo WANG

unread,
Feb 16, 2026, 1:07:13 AM (5 days ago) Feb 16
to Retgrupo: IKEF per Google
Karaj ikefanoj kaj amikoj,
Hodiaŭ estas la jarfino laŭ la tradicia Orientazia Kalendaro, kaj morgaŭ estos la unua tago la Jarfesto de la ĉevala jaro. Nome de IKEF mi bondeziras al vi kaj viaj familianoj la sanon, feliĉon kaj prosperon dum la ĉevala jaro 2026!

Historie, la ĉevalo longe kunportinte la homaron progresis mil jarojn al pli civilizacia socio. Kvankam hodiaŭ jam estas la maŝina epoko inteligenta per la interreto, tamen ni ne devas forgesi la grandan kontribuon de la ĉevalo. Same kiel historia ĉenaro ni ĉiuj ikefanoj ankaŭ faris nian kontribuon valoran en la pasintaj jaroj por utiligi Esperanton ! Ĝuste pro tio nia IKEF dankas vian kontribuon kaj petas vian daŭran aliĝadon kaj subtenadon al IKEF plej grava aplikujo internacia en Esperantujo tra la mondo. La tuta honoriĝo de IKEF dependos de vi ĉiuj ikefanoj kaj amikoj!

La ĉevala jaro kunportos al vi ĉiuj la sanon, feliĉon kaj prosperon!

Amike via, Ĉielismo WANG Tianyi
Prezidanto de IKEF


Henri MASSON

unread,
Feb 16, 2026, 4:09:26 AM (4 days ago) Feb 16
to kom...@googlegroups.com

Kun Ĉinio, ni eniru la Ĉevalan Jaron kun Esperanto !

Avec la Chine, entrons dans l'Année du Cheval  avec l'espéranto !

https://vortaro.net/#ĉevalo_kd
https://www.simplavortaro.org/serĉo?s=ĉevalo
https://eo.wikipedia.org/wiki/%C4%88evalo (+ 240 lingvoj)

Bonan ĉevalan jaron al ĉiuj !

Henri


envoyé : 16 février 2026 à 07:07
de : 'Ĉielismo WANG ' via IKEF_Komerco_Ekonomio <kom...@googlegroups.com>
à : "Retgrupo: IKEF per Google" <kom...@googlegroups.com>
objet : [IKEF-komerco-ekonomio] Prosperon en la ĉevala jaro 2026!

--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/tencent_CC023B0BE2519368A2443273F3D05AA01706%40qq.com.
Ĉeval Akademio eco.jpg

老爷猫

unread,
Feb 16, 2026, 9:16:04 PM (4 days ago) Feb 16
to komerco
Dankon pro viaj bondeziroj! 
Sincere via
                                                Fortego
                La 17-an en februaro 2026
---Original---
From: "'Henri MASSON' via IKEF_Komerco_Ekonomio"<kom...@googlegroups.com>
Date: Mon, Feb 16, 2026 17:09 PM
To: "komerco"<kom...@googlegroups.com>;
Subject: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] Prosperon en la ĉevala jaro 2026!

Tseren Khorloo

unread,
Feb 16, 2026, 11:24:25 PM (4 days ago) Feb 16
to kom...@googlegroups.com

Vyacheslav Nasretdinov

unread,
Feb 17, 2026, 1:40:45 AM (4 days ago) Feb 17
to kom...@googlegroups.com
Karaj kolegoj kaj geamikoj de IKEF!

Mi sincere salutas vin okaze de la komenciĝinta Ĉina Novjaro - la Jaro de Ĉevalo!

En multaj kulturoj la ĉevalo simbolas noblan energion, rapidecon, celstrebadon kaj sukceson. En la Nova Jaro mi deziras al vi ĉiuj havi la forton kaj elanon de sovaĝa ĉevalo por atingi viajn plej altajn komercajn kaj personajn celojn.

Via persistemo kaj laboremo jam kontribuis al la disvolviĝo de nia komuna ideo - uzi Esperanton por internacia komerco kaj kontaktoj.

Dum ĉi tiu Ĉevala Jaro mi deziras al vi:

- Galopi antaŭen al novaj sukcesoj,
- Rajdi kun fido tra ĉiuj defioj,
- Kaj kunporti la teamon de IKEF al ĉiam pli altaj pintoj.

Ke la Nova Jaro alportu al vi multe da vigleco, prosperon en ĉiuj entreprenoj, kaj multajn sukcesajn interkontinentajn kontaktojn.

Feliĉan Ĉevalan Jaron!

VjaĈo el Kazaĥio

вт, 17 февр. 2026 г., 09:24 'Tseren Khorloo' via IKEF_Komerco_Ekonomio <kom...@googlegroups.com>:

Altaf Gohar

unread,
Feb 17, 2026, 6:16:25 AM (3 days ago) Feb 17
to kom...@googlegroups.com
Karaj



--

Best Regards,

 

Raja Altaf Gohar Khan

C.E.O

 

___________________________________

Corporate Office
Suit 5, 4th Floor, Ginza Centre, Blue Area, Islamabad, Pakistan

  

Cell:      +92 (300) 8506957

TEL:      +92 (51) 2347184
Fax:      +92 (51) 2804113

EMAIL:  algoha...@gmail.com ,
           
in...@algohar.pk
Web:     www.algohar.pk 

Ĉina Novjaro 2026.pdf

chie...@qq.com

unread,
Feb 17, 2026, 10:54:46 PM (3 days ago) Feb 17
to Retgrupo: IKEF per Google
Kara amiko Vyacheslav Nesretdinov,
Koran dankon pro via bondeziro okaze en la jarkomenco de la ĉevala jaro 2026!
Kiel amatoro pri historiologio kaj lingvologio mi deziras iom klarigi la jarkomencon de la ĉevala jaro. Fakte, ĉi tiu jarfesto ne nur rilatas al la ĉinoj, sed ankaŭ al la nacioj mongolo, koreo, vjetnamo eĉ ankaŭ japano... kiuj dum kelkmil jaroj havas similan kaj tradician kalendaron, kiun mi nomas Orientazia kalendaro. Kvankam la Orientazia kalendaro havas diversajn nomojn, ekz. luna kalendaro(fakte estas luna-suna kalendaro), agrikultura(fakte estas klimatuma kalendaro)... tamen ĝia origina nomo venis de Hu-a / Ĥi-a, kiu estis unua dinastio(2070-1600 a.K.) fondita en la centra loko de Orientazio. Post ĝia disfalo la parto fuĝis al Norda Altebenaĵo, kaj post mil jaroj tie aperis ĝia federacio(Hungaro)...... Kvankam ĝis hodiaŭ oni nomas la tradician kalendaron Hu-a / Ĥi-a( Enkhee, Ĝ.skr. de IKEF skribas ĝin Hun-a kalendaro), mi opinias ke la kalendaro jam estas multafoje korektita kaj multnacio-komuna dum pasintaj kelkmil jaroj. Resume, ni esperantistoj estas homaranistoj. Okaze de la jarfesto de la Orientazia kalendaro ni bondeziras al ĉiuj popoloj ankaŭ al la popoloj mongola, korea, japana, vjenama, ĉina k.a....  Ni bondeziras la mondan pacon, harmonion kaj prosperon en la ĉevala jaro! 

Amike, Ĉielismo
 
发送时间: 2026-02-17 14:40
收件人: komerco
主题: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] Prosperon en la ĉevala jaro 2026!

Stefan MacGill

unread,
Feb 18, 2026, 2:27:04 AM (3 days ago) Feb 18
to kom...@googlegroups.com
Dankon! Prenita por EKO 6.

Stefan MacGill

Respondecoj en UEA: Landa Agado, AMO, EKO, Canuto.
Respondecoj en ILEI: Loka kaj landa agado, Juna amiko.


Mian Salam SHANY

unread,
Feb 18, 2026, 2:57:11 AM (3 days ago) Feb 18
to kom...@googlegroups.com
Salutojn kaj elkorajn bondezirojn al ĉiuj miaj karegaj geamikoj kiuj celebras la komencon de la novjaro. La Jaron de la Ĉevalo.

Ankaŭ mi kiel la esperantisto profunde deziras pacon, harmonion kaj prosperon en la tuta mondo dum la tuta jaro de Ĉevalo.

Amike via 

Mian Salam SHANY 
el Italio

sadebowale

unread,
Feb 18, 2026, 4:47:18 AM (2 days ago) Feb 18
to kom...@googlegroups.com

Kara Prezidanto Wang Tianyi,
karaj ikefanoj kaj amikoj,

Koran dankon pro via inspira mesaĝo kaj viaj sinceraj bondeziroj okaze de la ĉevala jaro 2026. Mi tre aprezas la historian kaj simbolan ligon, kiun vi faris inter la ĉevalo, progreso kaj nia komuna respondeco en Esperantujo.

Mi volas uzi ĉi tiun okazon por signali mian revenon al pli aktiva partopreno en la IKEF-komerco-ekonomio reto. Mi estas pagita membro kaj firme kredas, ke Esperanto ankoraŭ havas fortan estontecon kiel praktika laborlingvo por realaj projektoj, precipe en sporto, edukado kaj entreprenado. Nuntempe mi evoluigas malgrandan futbalan kaj sport-novigan projekton en Eŭropo, kaj mi estus tre malfermita al:  komercaj kaj organiza kunlaboroj inter esperantistoj, partnerecoj ligitaj al sporto, edukado kaj junularo,Ideoj pri kiel IKEF povas pli videble montri la praktikan valoron de Esperanto en la reala ekonomio.

La ĉevala jaro simbolas movon kaj kuraĝon — mi esperas, ke ni povos kune transformi tiujn valorojn en konkretajn agojn ene de IKEF. Mi deziras al vi ĉiuj sanon, prosperon kaj fruktodonan jaron, kaj mi antaŭĝojas pluan dialogon kaj kunlaboron.

Amike kaj kun estimo,
Samuel Adebowale
IKEF-membro



chie...@qq.com

unread,
Feb 18, 2026, 9:51:30 PM (2 days ago) Feb 18
to Retgrupo: IKEF per Google
Kara ikefano Samuel Adebowale,
Dankon pro via ideo bonega por utiligi Esperanton!
Mi proponas:
1, anoncu vian kontaktilon ekz. retadreso k.a. pere de ĉi tiu regrupo de IKEF
2, prelegu vian planon okaze de DK(Dimanĉa Kunveno) de IKEF 
3, proponu afiŝon al Merkato organa revuo de IKEF
Ĉiuj agadoj estas valoraj kontribuoj al IKEF kaj Esperanto! 

Prezidanto de IKEF
Ĉielismo WANG Tianyi
 
发送时间: 2026-02-18 17:47
收件人: komerco
主题: Re: Orientazia kalendaro Re: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] Prosperon en la ĉevala jaro 2026!

John Huang

unread,
Feb 19, 2026, 8:04:40 AM (yesterday) Feb 19
to Retgrupo: IKEF per Google
Kara Samuel,
Koran dankon pro via varma kaj inspira mesaĝo okaze de la ĉevala jaro 2026. Mi tre ĝojis legi pri via reveno al pli aktiva partopreno en la IKEF-reto kaj pri via firma kredo je la praktika estonteco de Esperanto en realaj projektoj.
Via iniciato evoluigi futbalan kaj sport-novigan projekton en Eŭropo estas aparte interesa. Sporto, edukado kaj junularo estas kampoj kun granda potencialo por montri la konkretan valoron de Esperanto en la reala ekonomio — ĝuste tiajn ekzemplojn IKEF bezonas.
Mi plene konsentas kun la proponoj de la Prezidanto de IKEF, Chielismo, rilate al via aktiva kontribuo per anonco, prelego kaj artikolo.
Mi elkore bonvenigas vin kontakti min rekte por aranĝi prelegon dum nia Dimanĉa Kunveno (DK) de IKEF per Zoom. Estus tre utile, se vi povus prezenti vian projekton, viajn celojn kaj eblajn kunlaborajn vojojn antaŭ la internacia publiko de IKEF. Bonvolu proponi al mi kelkajn eblajn datojn, kaj ni kunordigos la programon.
Krome, mi forte kuraĝigas vin verki artikolon por nia revuo La Merkato, la oficiala organo de IKEF. Via projekto kaj viaj ideoj pri praktika utiligo de Esperanto certe interesos niajn legantojn. Vi povas sendi vian tekston rekte al mia retadreso, kaj mi ĝoje kunlaboros kun vi pri redaktado kaj publikigo.
Ni bezonas konkretajn iniciatojn, kuraĝajn ideojn kaj kunlaboran spiriton — kaj via mesaĝo montras ĝuste tion.
Mi antaŭĝojas nian pluan dialogon kaj konkretajn paŝojn antaŭen.
Kun amikeco kaj estimo,
John Huang
Vic Ĝenerala sekretario de IKEF,
Prezidando de IKEF Nordameriko
Redaktoro de La Merkato
Toronto, Kanado
Retejo: www.ikef.info ; www.ikef.net
Tel./WhatsApp: +1-902-488-2588
Retpoŝto: 488...@outlook.com ; in...@ikef.net
WeChat: qq2246440




From: 'chie...@qq.com' via IKEF_Komerco_Ekonomio <kom...@googlegroups.com>
Sent: Wednesday, February 18, 2026 9:51 PM
To: Retgrupo: IKEF per Google <kom...@googlegroups.com>
Subject: Via retadreso? Re: Re: Orientazia kalendaro Re: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] Prosperon en la ĉevala jaro 2026!

sadebowale

unread,
6:41 AM (9 hours ago) 6:41 AM
to kom...@googlegroups.com

Karaj ikefanoj kaj amikoj,

Mi volas mallonge anonci mian kontakton kaj malfermi pordon al kunlaboro ene de la IKEF-reto.

Nomo: Abiodun Samuel Adebowale
Fakoj: sporto kaj futbalo, sport-novigado, fiziologia rendimento, junulara edukado
Interesoj de kunlaboro:  Praktika utiligo de Esperanto en sportaj kaj edukaj projektoj; Evoluigo kaj testado de porteblaj (wearable) sensiloj por kontinua fiziologia monitorado; Internaciaj pilotaj projektoj ligantaj sporton, teknologion kaj realan ekonomian agadon

Mi aparte bonvenigas kontaktojn de:

  • esperantistoj en la fabrikada / teknologia sektoro (ekz. porteblaj sensiloj, sportaj aparatoj, inteligentaj trejnaj iloj),

  • akademiuloj aŭ esploristoj interesitaj pri kungvidado (co-lead) de aplikataj projektoj,

  • entreprenistoj, kiuj kredas je Esperanto kiel labora komuniklingvo en internacia kunlaboro.

Mi ĝoje interŝanĝos ideojn, prezentos konkretajn planojn (ekz. dum DK de IKEF), kaj esploros realajn kunlaborajn vojojn.

Kontakto:
📧 Retpoŝto: eurosp...@proton.me

Kun amikeco kaj malferma spirito de kunlaboro,
Abiodun Samuel Adebowale
IKEF-membro



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages