Ĉu vi ŝatus scii pli pri la laboro de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj nia venonta kongreso en Ĉinio?
🔗 Legu kaj aŭskultu la artikolon ĉi tie:
https://uea.facila.org/artikoloj/movado/ilei-instruistoj-edukado-kaj-esperanto-r525/
Pri la artikolo:
Mi antaŭdankas vin pro plusendo de tio en diversajn grupojn kaj kanalojn.
Tio estas nova kaj interesa artikolo en la retejo uea.facila.org, kiun prizorgas Anna Lowenstein kun siaj kunlaborantoj. Pri la retejo UEA Facila ni legas en ĝia bonveniga paĝo:
“La artikoloj estas mallongaj kaj facilaj por helpi homojn, kiuj nun lernas la lingvon, kaj ili enhavas nur la radikojn troveblajn en la listo de facilaj vortoj.”
Bonan legadon kaj aŭskultadon!
Ĉian bonon,
Amike kaj estime,
Ahmad Mamduhi
ILEI-prezidanto