Fátima
unread,Jun 17, 2010, 10:42:56 AM6/17/10Sign in to reply to author
Sign in to forward
You do not have permission to delete messages in this group
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Kembriĝa Esperanto-Grupo
Saluton!
Verŝajne preskaŭ ĉiuj el vi jam scias pri mi pere de la retmesaĝo de
Claire Hunter. Ĉiukaze mi volas prezentiĝi :-) Nu, mia nomo estas
Fátima kaj mi estas el suda Hispanio.
Venont-julie mi iros en Brition por studi la anglan ĉe lingva lernejo
de Kembriĝo. Mi loĝos ĉe universitata restadejo ĝis la 24-an de julio.
Post tiam mi volas vojaĝi por viziti aliajn urbojn ĝis mia reveno en
Hispanion, je la 31-a. Ĉu vi povus konsili min pri vizitindaj urboj,
malmultekostaj tranoktejoj, ktp?
Mi jam legis kelkajn retmesaĝojn de esperantistoj, kiujn afable
renkontos min. Mi multe ĝojas pro tio, dankon!
Ĝis la venonta fojo!
Fátima