Baldaŭa renkontiĝo -- je kiu dato?

1 view
Skip to first unread message

Tim Morley

unread,
Oct 30, 2008, 11:40:46 AM10/30/08
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton al vi ĉiuj.

Mi skribas por informi vin, ke estos ĉe mi vizitanta E-isto, Ben
Indestege, dum la semajnfino de la 8-a/9-a de novembro, kiam ni
komencis plani nian renkontiĝon. Mi supozas, ke unu plia ĉeestanto
estos egale bonvena.

Mi volas scii ĉu iu ankoraŭ havas pli konkretan planon -- pri kion
ni faros kaj pli precize kiam ni renkontiĝos (ĉu sabate, ĉu
dimanĉe)? Estus utile scii por plani la alvenon kaj foriron de Ben.

Antaŭdankon pro viaj respondoj, kaj ĝis tiam!


Tim


PS Vi povas vidi la membraron de tiu listo ĉi tie:
http://groups.google.com/group/kembrigxagrupo/members

Paulina Kozuchova

unread,
Oct 30, 2008, 11:43:41 AM10/30/08
to kembrig...@googlegroups.com
Ah, mojose, mi tre gxojas ke venas Ben!
Mi dirus, ke sabato estus pli tauxga. Cxu povas esti?

Paulinka

2008/10/30, Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:

Marianne Welle

unread,
Oct 30, 2008, 11:46:30 AM10/30/08
to kembrig...@googlegroups.com
Tefesto cxe mi je dimancxo 9a je la 16:30?  Kroma homo estos bonvena.  Fakte, kiom da homoj venos?

Marianne


From: Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>
To: kembrig...@googlegroups.com
Sent: Thursday, 30 October, 2008 15:40:46
Subject: Baldaŭa renkontiĝo -- je kiu dato?

Marianne Welle

unread,
Oct 30, 2008, 11:48:51 AM10/30/08
to kembrig...@googlegroups.com
Sabato ankaux tauxgus por mi.

Marianne


From: Paulina Kozuchova <kozuc...@gmail.com>
To: kembrig...@googlegroups.com
Sent: Thursday, 30 October, 2008 15:43:41
Subject: Re: Baldaŭa renkontiĝo -- je kiu dato?

Ah, mojose, mi tre gxojas ke venas Ben!
Mi dirus, ke sabato estus pli tauxga. Cxu povas esti?

Paulinka

2008/10/30, Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 30, 2008, 11:59:27 AM10/30/08
to kembrig...@googlegroups.com
Marianne Welle <m_w...@yahoo.com>:

> Sabato ankaux tauxgus por mi.

Antaŭe vi skribis, ke sabato ne eblas pro du germanaj gastoj. Ĉu tio
ŝanĝiĝis do?

Mi ne havas opinion, ĉu estu sabato aŭ dimanĉo.

Ankaŭ Mark ŝajne ne havis preferon.

Edmundo

Marianne Welle

unread,
Oct 30, 2008, 12:08:46 PM10/30/08
to kembrig...@googlegroups.com
Jes, la patricxo de unu el la gastoj havis koratakon kaj ili nun ne venos, do mi havas tempon je ambaux tagoj.

M.


From: Edmund GRIMLEY EVANS <edmu...@rano.org>
To: kembrig...@googlegroups.com
Sent: Thursday, 30 October, 2008 15:59:27

Subject: Re: Baldaŭa renkontiĝo -- je kiu dato?

Tim Morley

unread,
Oct 30, 2008, 12:14:16 PM10/30/08
to Mark Rison, kembrig...@googlegroups.com
On 30 Oct 2008, at 15:47, Mark Rison wrote:

>> http://groups.google.com/group/kembrigxagrupo/members
>
> "Sorry... You have to be a manager of this group to view this page."

Ĉu vere? Fek'.

Nu, ni estas aktuale 6 personoj:
-- Mark Rison
-- Marianne Welle
-- Edmund Grimley Evans
-- Paulina Kozuchova
-- Marteno Miniĥ
-- Tim Morley

Notu, ke eventualaj novaj membroj de la grupo povos konsulti la
mesaĝarkivojn.


Tim

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Nov 3, 2008, 4:59:31 AM11/3/08
to kembrig...@googlegroups.com
Laŭ mi, Paulina elektu la daton, eventuale post rapida konsultado kun
la londonanoj.

Edmundo

Paulina Kozuchova

unread,
Nov 4, 2008, 6:16:57 AM11/4/08
to kembrig...@googlegroups.com
Mi do proponas sabaton.

Cxu ni interkonsentu pli detale kio/kiam/kie?



2008/11/3 Edmund GRIMLEY EVANS <edmu...@rano.org>

Tim Morley

unread,
Nov 4, 2008, 8:52:40 AM11/4/08
to kembrig...@googlegroups.com
On 30 Oct 2008, at 15:46, Marianne Welle wrote:

Tefesto cxe mi je dimancxo 9a je la 16:30?  Kroma homo estos bonvena.  Fakte, kiom da homoj venos?

Estos sufiĉe multe da homoj -- Edmund, Marianne, Tim, Paulina, Marteno, Ben, eventuale ankaŭ homo aŭ du de Londono, kaj eventuale partneroj kaj infanoj -- do eble estus pli facile se ni renkontiĝus en iu kafejo aŭ trinkejo en la urbocentro. Ĉu la CB2 kontentigus al ĉiuj?

Ben alvenos sabate, sed mi ankoraŭ ne certas je la kioma horo, do dimanĉa renkontiĝo verŝajne estus pli konvena por li. La 16:30 taŭgus por mi, se neniu alia havas problemon.

Ĝis tiam!


Tim



Marianne Welle

unread,
Nov 4, 2008, 10:55:30 AM11/4/08
to kembrig...@googlegroups.com
Al mi egalas cxu ni renkontigxu en trinkejo aux cxe mi.  Cxu eblas trovi suficxe grandan tablon en trinkejo/kafejo?  Tamen, mi petas ke oni faru finan decidon suficxe baldaux cxar mi sxatus fari planojn por la semajnfino.

Gxis la!

M.

Sent: Tuesday, 4 November, 2008 13:52:40
Subject: Re: Baldaŭa renkontiĝo -- je kiu dato?

Paulina Kozuchova

unread,
Nov 4, 2008, 12:15:03 PM11/4/08
to kembrig...@googlegroups.com
Fakte, du homoj de londono (inkluzeve Marteno) diris ke emus veni kaj surbaze de ili mi diris ke sabato.




2008/11/4, Marianne Welle <m_w...@yahoo.com>:

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Nov 4, 2008, 12:22:43 PM11/4/08
to kembrig...@googlegroups.com
Paulina Kozuchova <kozuc...@gmail.com>:

> Fakte, du homoj de londono (inkluzeve Marteno) diris ke emus veni kaj
> surbaze de ili mi diris ke sabato.

Bone. Estu sabato.

Laŭ mia kompreno, oni renkontiĝos ĉe Marianne je 16:30 por tefesto,
kaj faros ankaŭ ion alian antaŭe, ekzemple promenon tra la urbo aŭ laŭ
la rivero. (BBC nun prognozas, ke ne pluvos je sabato.) Ĉu oni aranĝu
ankaŭ alian, pli fruan renkontiĝon? Kiam la londonanoj venos? Ĉu iu en
la grupo havos britan poŝtelefonon?

Edmundo

Paŭlo ROBERTS

unread,
Nov 6, 2008, 6:47:19 AM11/6/08
to Kembriĝa Esperanto-Grupo
saluton,

Je Nov 4a, 5:22 ptm-e, Edmund GRIMLEY EVANS <edmund...@rano.org>
skribis:

> Ĉu oni aranĝu ankaŭ alian, pli fruan renkontiĝon? Kiam la
> londonanoj venos? Ĉu iu en la grupo havos britan poŝtelefonon?

mi estas unu el la londonanoj kiuj intencas cheesti, tamen ni ne
vojaghos kune (almenau lau la ghisnuna plano).

Paulina havas mian telefonnumeron.

Mi povos nur resti en Kembrigho ghis la 18:00a, do certe pli fruhora
kunveno tre taugus por mi, ekzemple la 12:00 au simila?

Kie ni renkontighos?

Amike kaj danke, - Paul

Paulina Kozuchova

unread,
Nov 6, 2008, 7:12:46 AM11/6/08
to kembrig...@googlegroups.com
Laux mi tio estus tute bona, mi estas libera kiam ajn.
Pauxlo, kiel vi alvenos?


2008/11/6 Paŭlo ROBERTS <paul.m....@gmail.com>

Paul Roberts

unread,
Nov 6, 2008, 8:26:22 AM11/6/08
to kembrig...@googlegroups.com
> Pauxlo, kiel vi alvenos?

Per trajno rekte de Londono (Kings Cross). Se temos pri granda
distanco inter la Kembrigha stacio kaj la kunvenejo, mi eble kunportos
la biciklon.

Vershajne la aliaj Londonanoj faros simile (almenau pri la trajno): ni
ankorau nenion konkretan aranghis, sed mi anticipas ke ni renkontighos
por kunvojaghi.

Antau-ghoje! - Paul

Tim Morley

unread,
Nov 6, 2008, 3:54:56 PM11/6/08
to kembrig...@googlegroups.com, Ben Indestege
On 6 Nov 2008, at 13:26, Paul Roberts wrote:

Per trajno rekte de Londono (Kings Cross). Se temos pri granda
distanco inter la Kembrigha stacio kaj la kunvenejo, mi eble kunportos
la biciklon.

La kafejo CB2, kie mi proponis ke ni renkontiĝu, estas je 1 mejlo de la stacidomo. Se vi preferus, ni sendube povus trovi alian pli proksiman al la stacidomo.

Tamen, pri la tago kaj horo por renkonti: mi ĵus konstatis, ke mi ne ricevis la mesaĝojn senditajn antaŭ 2 tagoj (ili ial ne atingis min de Google; mi ne scias kial). Mi do ne konstatis, ke oni proponis sabatan renkontiĝon, kiu verŝajne ne konvenus por Ben, almenaŭ antaŭ la malfrua posttagmezo, ĉar li trajnos de Glasgovo sabate.

Do, por pli bone organizi la aferon, mi petas, ke vi vizitu tiun demandilon kaj informu pri via disponebleco. Antaŭdankon.
(Por modifi viajn informojn, uzu la malgrandan ligilon "Redakti elementon" supre maldekstre de la paĝo).

Kaj, laŭ la peto de Marianne, bonvolu rapide organiziĝu! Antaŭdankon.

Ĝis sabato/dimanĉo/iam...


Tim


Paul Roberts

unread,
Nov 7, 2008, 4:36:53 AM11/7/08
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton,

2008/11/6 Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:

> La kafejo CB2, kie mi proponis ke ni renkontiĝu, estas je 1 mejlo de la
> stacidomo.

Tio estas por mi tute oportuna.

> Do, por pli bone organizi la aferon, mi petas, ke vi vizitu tiun
> demandilon kaj informu pri via disponebleco.

Shajnas ke iu bonfarulo jam enmetis por mi la ghustajn informojn, mi dankas.

Amike, - Paul

Marianne Welle

unread,
Nov 7, 2008, 6:42:13 AM11/7/08
to kembrig...@googlegroups.com
Cxu la fina decido do estas sabato je la 4a en la CB2?  Mi daxure gxoje pretas ke oni faru kafoklacxon cxe mi (unu minuto for de la CB2) sed mi bezonas scii hodiaux por ke mi acxetu mangxajxojn ktp kaj iom purigu la domon...

Se mi ne plu auxdas de gevi mi supozas ke NE okazos cxe mi.

Gxis morgaux!

Marianne


From: Paul Roberts <paul.m....@gmail.com>
To: kembrig...@googlegroups.com
Sent: Friday, 7 November, 2008 9:36:53

Subject: Re: Baldaŭa renkontiĝo -- je kiu dato?

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Nov 7, 2008, 7:19:00 AM11/7/08
to kembrig...@googlegroups.com
Marianne Welle <m_w...@yahoo.com>:

> Cxu la fina decido do estas sabato je la 4a en la CB2? Mi daxure gxoje pretas ke oni faru kafoklacxon cxe mi (unu minuto for de la CB2) sed mi bezonas scii hodiaux por ke mi acxetu mangxajxojn ktp kaj iom purigu la domon...
>
> Se mi ne plu auxdas de gevi mi supozas ke NE okazos cxe mi.

Laŭ mia kompreno, la proponita renkontiĝo en CB2 okazu pli frue,
verŝajne ĉirkaŭ tagmezo, kiam la londonanoj alvenos. Post tio oni
eble promenos tra la kolegioj aŭ laŭ la rivero.

Kafoklaĉo ĉe Marianne ja okazu je 16:00. Tiam ĉiuj povos ĉeesti, eĉ
Ben, eble. Ni planas veni tiam kun la infanoj. Isabel jam antaŭĝojas
vidi la birdon en la horloĝo ...

Mi esperas, ke mi povos partopreni antaŭ 16:00, sen la infanoj, do
bonvolu plu informadi min pri ĉiuj novaj planoj, reviziitaj planoj,
alternativaj planoj kaj respektivaj ŝanĝoproponoj, amendoj kaj
kontraŭamendoj, eventuale per SMS (07989 909349), sed mi plu legados
retpoŝton eĉ morgaŭ matene.

Ekzemple, kie oni manĝos? CB2 havas manĝaĵojn, kompreneble, sed ne
malmultekostajn. Estas ĉina pomfritejo en la sama strato, aŭ eble oni
povus invadi iun kolegian manĝejon ...

Edmundo

Paulina Kozuchova

unread,
Nov 7, 2008, 7:25:01 AM11/7/08
to kembrig...@googlegroups.com
al mi la plano sxajnas tre bona


2008/11/7, Edmund GRIMLEY EVANS <edmu...@rano.org>:

Paul Roberts

unread,
Nov 7, 2008, 11:05:30 AM11/7/08
to kembrig...@googlegroups.com
saluton,

2008/11/7 Edmund GRIMLEY EVANS <edmu...@rano.org>:


> bonvolu plu informadi min pri ĉiuj novaj planoj

do, mi kaj almenau du aliaj londonanoj kune vojaghos, kaj ni firme
aranghis iri al CB2 je la 12:00a tagmeze. Pri kio okazos post tio ni
vershajne decidos kaprice tiam, depende de la aliaj cheestantoj ktp.

Certe Edmund se ni pluiros ali-loken antau ol ni vidos vin, ni tekstumos al vi.

Ghis morgau! - Paul

Tim Morley

unread,
Nov 7, 2008, 7:43:29 PM11/7/08
to kembrig...@googlegroups.com
On 7 Nov 2008, at 16:05, Paul Roberts wrote:

> do, mi kaj almenau du aliaj londonanoj kune vojaghos, kaj ni firme
> aranghis iri al CB2 je la 12:00a tagmeze.

Tre bone. Almenaŭ iu havas firman planon. :o) Ankaŭ mi venos al
CB2 je tagmezo, kaj verŝajne tie manĝos.

On 7 Nov 2008, at 12:19, Edmund GRIMLEY EVANS wrote:
> Kafoklaĉo ĉe Marianne ja okazu je 16:00. Tiam ĉiuj povos ĉeesti,
> eĉ
> Ben, eble. Ni planas veni tiam kun la infanoj.

Bone, se tio okazos, mi tre verŝajne ĉeestos ankaŭ tion.
Antaŭdankon al Marianne!

Ĝis morgaŭ.


Tim


PS Se iu havas novaĵon pri Ben, aŭ telefonnumeron lian, bonvolu
sendi ĝin al mi, ĉar mi supozeble gastigos lin morgaŭ kaj dimanĉe,
sed ankoraŭ scias nek kiam nek kie li intencas alveni...

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages