Societa Foiro: 4-a kaj 5-a de Oktobro, kaj aliaj novaĵoj pri la renaskiĝanta studanta grupo

4 views
Skip to first unread message

Chris Kerr

unread,
Sep 30, 2011, 11:06:53 AM9/30/11
to Kembriĝa Esperanto-Grupo
Saluton ĉiuj!

Merkrede Paulinka kaj mi okazigis la unuan komitatkunvenon de la (dumverke-
titolita) Kembriĝa Universitata Esperanto Grupo.
Ni nun havas lokon en la CUSU societ-trovilo
http://www.cusu.cam.ac.uk/societies/directory/esperanto/
retpaĝon (ĝis nun sen teksto)
http://www.srcf.ucam.org/esperanto/
kaj du retpoŝt-listojn
esperan...@srcf.ucam.org kaj esperanto-...@srcf.ucam.org

Venontsemajne okazos la Societa Foiro de CUSU (Cambridge University Students'
Union). La horoj estas marde 11-a ĝis 19-a kaj merkrede 10-a ĝis 16-a
Kiel teamano de CUSU mi devos dum la plejparto de la Foiro zorgi pri la foiro
mem kaj tial ne povos multe helpi ĉe nia budo. Paulinka ŝajne povos ĉeesti dum
la plejparto de la daǔro sed (mi scias tion pro multaj horoj sola ĉe aliaj
budoj en antaǔaj jaroj) tio estos ĝena do se iu povos helpi ni estos dankemaj.

Chris

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Sep 30, 2011, 12:14:05 PM9/30/11
to kembrig...@googlegroups.com
Mi eble povus helpi je mardo post 14:30 aŭ je merkredo post 11:30.

Edmundo

Paulina Kozuchova

unread,
Oct 1, 2011, 6:43:55 AM10/1/11
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton,

tio estas bonege! Cxefe merkrede ekde 11.30 ege helpus al ni. Mi antauxgxojas vidi vin tie

Paulina

2011/9/30 Edmund GRIMLEY EVANS <edmund.gri...@gmail.com>
Mi eble povus helpi je mardo post 14:30 aŭ je merkredo post 11:30.

Edmundo

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Kembriĝa Esperanto-Grupo" group.
To post to this group, send email to kembrig...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to kembrigxagrup...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/kembrigxagrupo?hl=en.


Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 3, 2011, 4:39:11 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
> tio estas bonege! Cxefe merkrede ekde 11.30 ege helpus al ni. Mi
> antauxgxojas vidi vin tie

Bone. Mi venos tiam. Ĉu oni enlasos min en la konstruaĵon senprobleme?
Ĉu eblas iel eviti la atendovicon? Ĉu mi kunportu ion?

Edmundo

Tim Morley

unread,
Oct 3, 2011, 4:50:39 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
On 30 Sep 2011, at 16:06, Chris Kerr wrote:

> Venontsemajne okazos la Societa Foiro de CUSU (Cambridge University Students'
> Union). La horoj estas marde 11-a ĝis 19-a kaj merkrede 10-a ĝis 16-a

Saluton, kaj pardonu mian malrapidan respondon; mi atendis ĝis mia labor-horaro konkretiĝis por la semajno.

Mardo mi ne povos ĉeesti posttagmeze (ĉar mi instruas Esperanton :o)) sed mi povus helpi inter ~17:00 kaj 19:00.

Merkrede, eblus venis je la 10:00 ĝis la 12:00.

Ĉu en ordo? Bv respondi por konfirmi. Antaŭdankon.

Ĝis baldaŭ!


Tim

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 3, 2011, 5:01:52 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
Tim:

> Merkrede, eblus venis je la 10:00 ĝis la 12:00.

Oficiale ni ne rajtas deĵori pli-ol-duope, sed estus bone, se ni ĉiuj
povus revidi nin dum kelkaj minutoj, ĉu ne?

Mi havas du librojn por redoni al vi. Eble mi sukcesos kunporti ilin.

Edmundo

Tim Morley

unread,
Oct 3, 2011, 6:19:19 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
On 3 Oct 2011, at 10:01, Edmund GRIMLEY EVANS wrote:

> Tim:
>> Merkrede, eblus venis je la 10:00 ĝis la 12:00.
>
> Oficiale ni ne rajtas deĵori pli-ol-duope, sed estus bone, se ni ĉiuj
> povus revidi nin dum kelkaj minutoj, ĉu ne?

Certe, jes.

> Mi havas du librojn por redoni al vi. Eble mi sukcesos kunporti ilin.

Ah, bone. Mi forgesis pri ili, sed jes, bonvolu, se vi memoras. :o)


Tim


Chris Kerr

unread,
Oct 3, 2011, 6:34:41 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
Por eviti la vicon, eniru tra la maldekstran pordon (t.e. la pordo por la
naĝejo). Se oni demandas al vi, diru ke vi helpos Cambridge University
Esperanto Group ĉe budo S9.
Supreniru la ŝtuparon ĝis la plej alta nivelo - nia budo estas en la "Fenners
Gallery" kun la sportaj kluboj (!) ĉar ŝajne estas tro da internaciaj societoj
por la kutima 'internacia ĉambro' do kelkaj havas budoj alie.

Ni jam havas flugfoliojn kaj kelkajn eldonojn de Kontakto ktp. Se vi havas
Esperantan t-ĉemizon, bv porti ĝin - krom tio, nenio kunportindas.

Tim Morley

unread,
Oct 3, 2011, 9:07:41 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
On 3 Oct 2011, at 11:34, Chris Kerr wrote:

> Por eviti la vicon, eniru tra la maldekstran pordon (t.e. la pordo por la
> naĝejo).

Pardonu mian nescion, sed ĉi temas pri la pordo indikita sur la kunsendita foto?

> nia budo estas en la "Fenners Gallery" kun la sportaj kluboj (!)

Ĉu vere oni *tiom* miskomprenas tion, kio estas Esperanto? ;o)

> Ni jam havas flugfoliojn kaj kelkajn eldonojn de Kontakto ktp. Se vi havas
> Esperantan t-ĉemizon, bv porti ĝin - krom tio, nenio kunportindas.

Bone, mi surmetos taŭgan T-ĉemizon, kaj eble kunportos Pasportan Servo, PIV, k.a.

Fakte, ĉu utilas, ke mi venos kaj marde (17-19h) kaj merkrede (10-12h)? Mi tutkontente venos — estos plezuro — sed mi ne volas perdi tempon se helpo ne bezonatas je tiuj horoj. Bv konfirmi. Antaŭdankon.


Tim


Tim Morley

unread,
Oct 3, 2011, 9:15:23 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
On 3 Oct 2011, at 14:07, Tim Morley wrote:

> On 3 Oct 2011, at 11:34, Chris Kerr wrote:
>> Por eviti la vicon, eniru tra la maldekstran pordon (t.e. la pordo por la
>> naĝejo).
> Pardonu mian nescion, sed ĉi temas pri la pordo indikita sur la kunsendita foto?

D'oh! Temas pri "post-sendaĵo", ne "kun-sendaĵo", sed jen ĝi. :o) Bv konfirmi, ke mi celas la ĝustan pordon. Antaŭdankon.


Tim


Kelsey Kerridge.png

Paulina Kozuchova

unread,
Oct 3, 2011, 9:41:07 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
Karaj, cxu ni provu fari kvazaux horaron de niaj dejxoroj? Mi strebis
iel kunmeti cxiujn informojn kiujn oni donis, kaj jen estas la plej
aktuala listo kiam kiu povus:

MARDE
10-15 - Paulinka
15-17 - Chris k Edmund
17-19 - Edmund, Chris, Tim - tie ne necesas 3 homoj, do unu liberos :)

MERKREDE estas pli komplike, pri Chris mi ne certas kiom aktualas:
10-11 - Tim
11-12 - Tim k Chris
12-13 - Paulinka k Edmund
13-14 - Edmund
14-15 - Edmund k Chris
15-16 - Edmund (kaj mi povas antaux la fino denove veni kaj helpi forpaki ktp)

Cxu tio gxustas? Kiujn sxangxojn vi proponas al tio?

Cetere mi tre gxojas ke Edmund kaj Tim pretas ankaux cxeesti, tio ege helpas!

Paulinka

2011/10/3 Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:

Chris Kerr

unread,
Oct 3, 2011, 9:47:52 AM10/3/11
to kembrig...@googlegroups.com
La foto montras la ĝustan pordon.

vidu la mesaĝon de Paulinka por horaro - ŝi eksplikas pli bone ol mi

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 4, 2011, 4:31:25 AM10/4/11
to kembrig...@googlegroups.com
> MARDE
> 10-15 - Paulinka
> 15-17 - Chris k Edmund
> 17-19 - Edmund, Chris, Tim - tie ne necesas 3 homoj, do unu liberos :)

Do bone. Mi ne proponis veni ankaŭ hodiaŭ, sed mi povas, almenaŭ de 15
ĝis 17. Espereble mi mallonge renkontos kaj Paulinkan kaj Tim por
transdonado de libroj.

Oni plendis al mi, ke la TTT-ejo, al kiu ligas
http://www.cusu.cam.ac.uk/societies/directory/esperanto/, ne funkcias.

Edmundo

Tim Morley

unread,
Oct 4, 2011, 5:06:26 AM10/4/11
to kembrig...@googlegroups.com
On 4 Oct 2011, at 09:31, Edmund GRIMLEY EVANS wrote:

> Do bone. Mi ne proponis veni ankaŭ hodiaŭ, sed mi povas, almenaŭ de 15
> ĝis 17. Espereble mi mallonge renkontos kaj Paulinkan kaj Tim por
> transdonado de libroj.

Mi verŝajne alvenos antaŭ la 17-a, sed nekaze, mi supozas, ke vi povus lasi ilin ĉe la budo.

> Oni plendis al mi, ke la TTT-ejo, al kiu ligas
> http://www.cusu.cam.ac.uk/societies/directory/esperanto/, ne funkcias.

Ĝi funkcias por mi, almenaŭ nun.


Tim


Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 4, 2011, 5:15:32 AM10/4/11
to kembrig...@googlegroups.com
>> Oni plendis al mi, ke la TTT-ejo, al kiu ligas
>> http://www.cusu.cam.ac.uk/societies/directory/esperanto/, ne funkcias.
>
> Ĝi funkcias por mi, almenaŭ nun.

Temas pri http://www.srcf.ucam.org/esperanto/

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Oct 5, 2011, 6:40:57 AM10/5/11
to kembrig...@googlegroups.com
Mi ankoraŭ estas hejme, do mi supozeble malfruos iomete hodiaŭ. Ĝis baldaŭ!

Edmundo

Marteno MINIĤ

unread,
Oct 6, 2011, 2:13:19 PM10/6/11
to kembrig...@googlegroups.com
karaj,

Mi esperas ke via societa foiro estas sukcesa!

Mi esperas ke vi povos sendi kelkajn pecetojn (5--10) da viaj
informiloj por Language Show, kiu okazos en Londono (National Hall,
Olympia) la 21-an/23-an de oktobro 2011.

Ni volas havi (po kelkajn) ekzemplerojn de informiloj de plej eble
multaj regionaj kaj studentaj societoj ktp.

Amike,
Marteno


2011/10/5 Edmund GRIMLEY EVANS <edmund.gri...@gmail.com>:


> Mi ankoraŭ estas hejme, do mi supozeble malfruos iomete hodiaŭ. Ĝis baldaŭ!
>
> Edmundo
>

Tim Morley

unread,
Oct 6, 2011, 3:52:44 PM10/6/11
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton Marteno.

Ĉu estos Esperanto-budo ĉe la Language Show? Kaj jeskaze, ĉu oni serĉas volontulojn? Tion mi certe farus. :o)


Tim

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages