Mi alvenis en Cambridge por mia unua diplomiĝo en 2005, iom serĉis esperantan
grupon, sed ne sukcesis trovi ian. Post tio mi tute forgesis pri Esperanto -
mi havis multajn aliajn farindaĵojn: surtute mi remis en la universitata teamo
kaj kompreneble tio bezonis multon da tempo.
Nun mi faras doktoriĝan studadon pri kemio, kaj pasintjare mi decidis foriri
la remadan teamon por havi la tempon fari iojn el la diversaj aliaj fareblaj
aferoj, societoj ktp - unu el miaj novaj faraĵoj estis re-ekesperantumi. Tial,
mi aliĝis al UEA kaj EAB, kaj pasintsemajne mi vojaĝis al IJK kaj tie
renkontis Paulinka-n.
Ni decidis starigi (aǔ restarigi) universitatan eo-klubon kaj celas ĉeesti la
Societies Fair en Oktobro. Mi certe ŝatus renkonti vin ĉiujn kaj diskuti pri
kion ni povas fari por disvastigo kaj amikumado inter la studantoj en la
universitato(j) de Cambridge.
Mi jam plenumis la aliĝilon de la CUSU Societies Directory kaj post ties
akcepto mi registriĝos por la Societies Fair.
Amike,
Chris
Tio estas tre bona novaĵo, ke vi restarigas E-klubon ĉe la universitato. Plej bonan ŝancon al vi pri tio. Mi ŝatus helpi, se estos rolo por mi — ĉu ĉe budo en la societa foiro, ĉu instruante kaj/aŭ prelegante al la klubanoj.
Mi ferias aktuale en Francio, sed ja ŝatus renkonti vin post mia reveno, eble fine de aŭgusto aŭ en septembro.
Bonan someron, kaj ĝis baldaŭ!
Tim
> --
> You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Kembriĝa Esperanto-Grupo" group.
> To post to this group, send email to kembrig...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to kembrigxagrup...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/kembrigxagrupo?hl=en.
>