From: clare hunter <clareh...@yahoo.de>Date: 14 June 2010 22:53:45 BDTTo: Edmund Grimley Evans <edmu...@rano.org>, Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>Subject: Fw: Saluton, mi estas Fátima el Hispanio :-)Saluton Edmund kaj Tim :)Mi lastatempe ricevis mesagxon el hispana Esperantistino kiu intencas viziti Kembrigxon cxi-somere. Sxi estas amikino de Tom Shorney, kiun vi eble konas el JEB (li estas iama lernanto de Elizabeth Stanley).
Fátima ege sxatus renkontigxi kun lokaj Esperantistoj en Kembrigxo, do mi tuj pensis pri vi ambaux :) Eble vi scios pri ankaux aliaj Esperantistoj en la regiono. Mi kelkfoje vidas Paulina cxe JEB-renkontigxoj, sed mi supozas ke sxi revenos al Slovakio dum la somero...?
Se vi povus doni al Fátima iajn konsilojn, mi estus dankema :)
Ĉion bonan
Clare x----- Forwarded Message ----
From: Fátima <cartas_e...@yahoo.es>
To: clareh...@yahoo.de
Sent: Mon, 14 June, 2010 14:37:56
Subject: Saluton, mi estas Fátima el Hispanio :-)
Saluton, Claire!
Dankon pro via respondo pere de Vizaĝlibro, vi estas tre afabla!
Mi iros en Kembriĝon la 4-an de julio kaj mi restos tie (ĉe universitata restadejo) ĝis la 24-an de julio.
Poste mi volas vojaĝi kaj viziti aliajn urbojn, do mi ĝojus renkonti esperantistojn en aliaj urboj krome de Kembriĝo. Tiam mi volus tranokti ĉe esperantistoj kiel pasportserve, sed, se tio ne eblus, mi dankus pro helpo aŭ konsiloj por trovi bonan tranoktejon, pri vidindaĵoj, ktp.
Mi revenos hejmen la 31-an de julio.
Dankon denove! :-)
Fátima el suda Hispanio.
> Saluton, Fátima! Nepre ni renkontiĝu en Kembriĝo iam en julio.
Saluton al vi, Fátima. Ankaŭ mi tutkontente ĉeestus renkontiĝon
julie. Ĝi estas tre okupita tempo por mi — la lastaj semajnoj de la
lerneja jaro, kiam mi devas aranĝi mian laboron por septembro, se mi
volas entute havi laboron en septembro! — sed certe ni trovos momento
(j)n por renkonto(j).
Mi vidas, ke vi ĵus aliĝis al la kembriĝa grupo, do mi sendas tiun
ĉi mesaĝon al ĝi.
Estos verŝajne pli facile por mi renkonti homojn dum la semajno ol
semajnfine; lunde aŭ marde je la 17:00 estas plej preferata por mi
(samkiel ĉiam) sed pli malpli iu ajn vespero konvenus.
Kaj por vi, homoj?
Tim