vendredo

2 views
Skip to first unread message

Paulina Kozuchova

unread,
Mar 3, 2010, 4:38:27 PM3/3/10
to kembrig...@googlegroups.com
Sal,

mi denove havos esperantistan viziton, do jen dua sxanco por tiuj kiuj ne partoprenis nian renkontigxon dimancxe :) Cxi foje venas Robin el Svedujo. Kiel statas via tempo vendrede posttagmeze?

amike,
Paulinka

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 3, 2010, 6:37:55 PM3/3/10
to kembrig...@googlegroups.com
Paulina Kozuchova <kozuc...@gmail.com>:

> mi denove havos esperantistan viziton, do jen dua sxanco por tiuj kiuj ne
> partoprenis nian renkontigxon dimancxe :) Cxi foje venas Robin el Svedujo. Kiel
> statas via tempo vendrede posttagmeze?

Nu, mi kutime laboras ĝis ĉirkaŭ la sesa, kaj ĉi-vendrede estos ia
familia distraĵo je 18:30 en Fulbourn, mi pensas.

Ĉu Robin el Svedujo? Ĉu iĉo aŭ ino? Laŭ mi, Robin devus esti ino el
Usono aŭ iĉo el Britio!

Edmundo

Tim Morley

unread,
Mar 3, 2010, 7:01:57 PM3/3/10
to kembrig...@googlegroups.com
On 3 Mar 2010, at 21:38, Paulina Kozuchova wrote:

> Kiel statas via tempo vendrede posttagmeze?

Mi laboros de la 15-a ĝis la 16-a horo, en Cambourne, sed povus
renkontiĝi antaŭ tio aŭ poste.


Tim


a piolat

unread,
Mar 4, 2010, 11:31:40 AM3/4/10
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton
 
kia sukceso :-)
mi povas veni vendredon post la 16a aux pli bone post la 17a
 
Armelle
 

De : Paulina Kozuchova <kozuc...@gmail.com>
À : kembrig...@googlegroups.com
Envoyé le : Mer 3 Mars 2010, 21 h 38 min 27 s
Objet : vendredo
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Kembriĝa Esperanto-Grupo" group.
To post to this group, send email to kembrig...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to kembrigxagrup...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/kembrigxagrupo?hl=en.

Paulina Kozuchova

unread,
Mar 4, 2010, 12:02:51 PM3/4/10
to kembrig...@googlegroups.com
Cxu mi bone komprenas ke Edmund ne havas tempon vendrede? (Cetere, laux mi Robin estas tute kaj nure vira nomo!)
Krom tio vendredo post la 16a sxajne bonas... Alia varianto kiam ni havos tempon estas sabate. Cxu tio estus pli bone aux cxu tamen vendrede sen Edmundo?
Tim, cxu mi rajtas lasi la elekton de la loko al vi? Vi estas la plej kompetenta en tio :)


2010/3/4 a piolat <api...@yahoo.fr>

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 4, 2010, 12:28:07 PM3/4/10
to kembrig...@googlegroups.com
Tim:

> Mi laboros de la 15-a ĝis la 16-a horo,

Hej, hej, la vivo dura!

Paulina:

> Cxu mi bone komprenas ke Edmund ne havas tempon vendrede?

Ne vere, ĉar mi devus esti hejme ĉirkaŭ 17:30 por helpi transporti la
infanojn al Fulbourn por 18:30.

> Krom tio vendredo post la 16a sxajne bonas... Alia varianto kiam ni
> havos tempon estas sabate. Cxu tio estus pli bone aux cxu tamen
> vendrede sen Edmundo?

Mi kaj Isabel estos liberaj je sabato. Rosa kaj Kate devos iri al
festo je 14:30, kaj ni devos repreni aŭton de apud Milton iam en la
mateno, sed tion ni verŝajne faros, antaŭ ol vi studentoj eĉ vekiĝos!

Do, se ĉiuj povus renkontiĝi je sabato, tio estus bona laŭ mi, kvankam
mi devus pripensi, kiel mi aŭ ni veturos en Kembriĝon sabate. Eble per
buso.

Edmundo

a piolat

unread,
Mar 5, 2010, 10:53:24 AM3/5/10
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton
 
sabaton mi vizitos la regionon kun aliaj anglaj studentoj do mi ne povas veni
hodiaux mi reiros hejme post 1 horo do vi (Tim precipe) povas alvoki min se vi volas rendevui cxi-vespere (mi ne havas reton hejme)
 
Amike
 
Armelle

Tim Morley

unread,
Mar 5, 2010, 1:22:10 PM3/5/10
to kembrig...@googlegroups.com
On 4 Mar 2010, at 17:02, Paulina Kozuchova wrote:

Cxu mi bone komprenas ke Edmund ne havas tempon vendrede? (Cetere, laux mi Robin estas tute kaj nure vira nomo!)

Do vi evidente ne konas almenaŭ tiun ĉi kantistinon.

Krom tio vendredo post la 16a sxajne bonas... Alia varianto kiam ni havos tempon estas sabate. Cxu tio estus pli bone aux cxu tamen vendrede sen Edmundo?

Do, la 16-a horo jam pasis, kaj mi estas hejme. Mi povus vespere iri al la urbo se aliuloj ĉeestus...?

Alikaze, morgaŭ mi havos miajn infanojn kun mi, ĉar Delphine pasigos la tagon kun amikino, do mi ne povas tro trinkejumi. Tamen, ni ja povus renkontiĝi en Kembriĝo, iom vagadi, kaj trinki kafon en iu kafejo. (Kaj se iu alia ŝatas teni la manon de infano, tio liberigus almenaŭ unu el la miaj...)  ;o)

Ni iros al festo de alia infano je la 15-a horo, en Bar Hill, do jen propono: ni renkontiĝo je la 12:30 antaŭ la ronda preĝejo (jam manĝinte — estus tro malfacile kaj malrapide manĝi kun la infanoj), ni vagados en la urbo laŭ la plaĉo de la vizitanto, kaj je la 14:30 mi foriros kun la infanoj al la festo. Vi poste faru tion, kion vi volas.

Ĉu bone? Malbone? Maleble? Respondu!


Tim


Paulina Kozuchova

unread,
Mar 5, 2010, 1:27:05 PM3/5/10
to kembrig...@googlegroups.com
Pardonu pri hodiaux, estis iom lastminuta organizado...

Sed sabato 12.30 tute bonas por ni!

Paulinka

2010/3/5 Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 5, 2010, 4:24:19 PM3/5/10
to kembrig...@googlegroups.com
Paulina Kozuchova <kozuc...@gmail.com>:

> Sed sabato 12.30 tute bonas por ni!

Ankaŭ por ni (mi kaj Isabel). Ĝis morgaŭ, mi esperas!

Edmundo

Tim Morley

unread,
Mar 5, 2010, 5:07:26 PM3/5/10
to kembrig...@googlegroups.com

Do bone, ni havas aranĝon. :o) Mi sendis tekstmesaĝon al Armelle,
kaj irprenos ŝin survoje se ŝi respondas kaj disponeblas.

Ĝis morgaŭ!


Tim


Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 6, 2010, 6:02:36 AM3/6/10
to kembrig...@googlegroups.com
Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:

>> Ankaŭ por ni (mi kaj Isabel). Ĝis morgaŭ, mi esperas!
>
> Do bone, ni havas aranĝon. :o) Mi sendis tekstmesaĝon al Armelle, kaj
> irprenos ŝin survoje se ŝi respondas kaj disponeblas.

Mi pensas, ke Armelle jam skribis, ke ŝi ne povos veni hodiaŭ.

Mi preskaŭ finis vian libron "Amaro" kaj verŝajne kunportos ĝin
hodiaŭ. Se vi povus kunporti tiujn aliajn librojn, kiujn mi volis
prunti (unu el Estonio), estus bone, sed mi ankoraŭ havos vian libron
"Mondoj", do ne tro gravas!

Edmundo

Tim Morley

unread,
Mar 7, 2010, 8:38:03 AM3/7/10
to kembrig...@googlegroups.com
On 6 Mar 2010, at 11:02, Edmund GRIMLEY EVANS wrote:

> Mi pensas, ke Armelle jam skribis, ke ŝi ne povos veni hodiaŭ.

Vi pravas; mi nur tre rapide legis ŝian mesaĝon, kaj memoris nur la
vortojn "alvoki min se vi volas rendevui"! Mia kulpo.

> Mi preskaŭ finis vian libron "Amaro" kaj verŝajne kunportos ĝin
> hodiaŭ. Se vi povus kunporti tiujn aliajn librojn, kiujn mi volis
> prunti (unu el Estonio), estus bone, sed mi ankoraŭ havos vian libron
> "Mondoj", do ne tro gravas!

Pardonu, mi vidis vian mesaĝon nur nun; eĉ ne ŝaltis la komputilon
hieraŭ. Tre malkutima tago laŭ multaj kriterioj!


Tim


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages