Venontsemajne Geoffrey Greatrex estos en Kembriĝo denove, sed nur
mallonge. Ĉu iu estos libera por renkontiĝo vespere la 7-an aŭ la 9-an
de julio (mardon aŭ ĵaŭdon)?
Cetere, kiel fartas ĉiuj? Kion oni faras?
Tim, ĉar vi estas menciita sur la dorsa kovrilo de "Komputeko", eble
vin interesas miaj komentoj pri la libroj (sube de la paĝo):
http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko/SubPagxo6
Edmundo
> Saluton!
>
> Venontsemajne Geoffrey Greatrex estos en Kembriĝo denove, sed nur
> mallonge. Ĉu iu estos libera por renkontiĝo vespere la 7-an aŭ la 9-an
> de julio (mardon aŭ ĵaŭdon)?
Ni renkontiĝos ĉe Marianne ĵaŭdon la 9-an, je 20:00. Bonvolu diri, se
vi venos!
Edmundo
> Ni renkontiĝos ĉe Marianne ĵaŭdon la 9-an, je 20:00. Bonvolu
> diri, se
> vi venos!
Pardonu al mi la mankon de respondo ĝis nun, sed bedaŭrinde ankaŭ
mi ne estos disponebla je ĵaŭdo -- mi havas rendevuon kun
vojaĝontaj gepatroj ĉe la lernejo de Bar Hill. (Dum la tuta semajno,
fakte, mi havas amasegon de farendaĵoj kaj ĉiukaze ne povintus
renkontumi alitage).
Ĝis eventuala revido en Liberec kaj/aŭ Białystok!
Tim