Language Show en Londono (eks: Societa Foiro: 4-a kaj 5-a de Oktobro, kaj aliaj novaĵoj pri la renaskiĝanta studanta grupo)

2 views
Skip to first unread message

Marteno MINIĤ

unread,
Oct 9, 2011, 7:14:02 PM10/9/11
to kembrig...@googlegroups.com
kara Tim,

EAB ja havos budon ĉe Language Show, budo n-ro 601.

La ekspozicio daŭras vendrede 2011-10-21 ekde la 10a ĝis la 18a horo,
sabate ekde la 10a ĝis la 18a, kaj dimanĉe ekde la 10a ĝis la 17a.

Ni sukcesas ĉi-jare havi tn. Gustumigan lecionon (Taster Class) por la
publiko, sabate je la 15.45--16.15. Tuj poste, en apuda ĉambro, okazas
konversacia rondeto ("Join The Conversation") je 16.15--17.00 (tiuj ĉi
rondetoj ekde ĉi jaro ĉiam sekvas gustumigajn lecionojn, kaj do ni
bezonos tie sufiĉan nombron de Esperanto-parolantoj subtenemaj al
komencantoj; kaj kompreneble samtempe homojn ĉe la budo).

Dankon pro la sinpropono -- bv. respondi (eble nur al mi) kiam vi
povus deĵori -- tre baldaŭ ni devos konsistigi horaron de deĵoradoj
por ekkonscii fakte kiom ekzakte da homoj deĵoros kiam.

Amike,
Marteno


2011/10/6 Tim Morley <t_mo...@argonet.co.uk>:
> Saluton Marteno.
>
> Ĉu estos Esperanto-budo ĉe la Language Show? Kaj jeskaze, ĉu oni serĉas volontulojn? Tion mi certe farus.  :o)
>
>
> Tim
>
>
> On 6 Oct 2011, at 19:13, Marteno MINIĤ wrote:
>
>> karaj,
>>
>> Mi esperas ke via societa foiro estas sukcesa!
>>
>> Mi esperas ke vi povos sendi kelkajn pecetojn (5--10) da viaj
>> informiloj por Language Show, kiu okazos en Londono (National Hall,
>> Olympia) la 21-an/23-an de oktobro 2011.
>>
>> Ni volas havi (po kelkajn) ekzemplerojn de informiloj de plej eble
>> multaj regionaj kaj studentaj societoj ktp.
>>
>> Amike,
>> Marteno
>>
>>
>> 2011/10/5 Edmund GRIMLEY EVANS <edmund.gri...@gmail.com>:
>>> Mi ankoraŭ estas hejme, do mi supozeble malfruos iomete hodiaŭ. Ĝis baldaŭ!
>>>
>>> Edmundo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages