> Kiel vi fartas? Kio novas cxe vi?
> Mi hodiaux alvenis al Kembrigxo!
Kaj hieraŭ mi iris al via kolegio por demandi, ĉu vi revenis, kaj en
kiu ĉambro vi nun loĝas. Tamen, la pordistoj estis tre okupitaj per
novaj studentoj, kaj cetere, mi estis kun Rosa, kaj kiam oni la dekan
fojon komentis, ke la hodiaŭaj studentoj estas tre junaj, ha ha ha, mi
rezignis kaj foriris.
En mia vivo okazas malmulto interesa. Mi atingis la finon de la libro
de Chomsky kaj nun revizias la tekston. (Mi vetas, ke vi ne legis la
ĉapitron, kiun mi donis al vi!) Mi sukcesis legi kelkajn librojn, ĉar
legado estas unu el la malmultaj aferoj, kiujn oni povas fari en
ĉeesto de Isabel kaj Rosa. Mi legis eĉ du librojn en la germana, el
kiuj unu estis "Die Leiden des jungen Werther". Isabel nun iradas al
lernejo kaj ŝajne ŝatas tion. Ŝi estas en klaso, kiu konsistas
plejparte el infanoj en la jaro super ŝi. Ŝi havas belan uniformon,
kiun ŝi malpurigas ĉiutage. Kaj mi proponis ambician projekton al EAB:
oni, tio estas, mi, skanigu kaj eldonu sur DVD la plenan kolekton de
"Fonto": 26 jaroj, 312 kajeroj, verŝajne pli ol 10 mil A5-paĝoj. La
interesa parto de la projekto estas eventuala konvertado per
tekstlegilo. Laŭ http://en.wikipedia.org/wiki/Optical_character_recognition
tri komercaj produktoj komprenas Esperanton. Ĉu iu scias ion pri tiu
kampo kaj volas helpi?
> Jam longege ni ne vidis unu la alian, do eble pripensindas cxu ni iam emus
> renkontigxi?
Jes. Ni komencu senfinan KEG-ecan diskuton pri la dato!
Edmundo
> Hazarde, venontmarde (10/11/2009) mi finos la laboron iom pli malfrue,
> verŝajne iomete post la 17:30, do ĉu tiam estus bona momento por
> renkonto? RSVP.
Eblas por mi, mi pensas.
Edmundo
Por mi enordas mardo - ecx mia koramiko tiam estos cxe vizito, do li ankaux povas veni.
17.30 ankaux bonas (mi havas tempon gxis 19.30)
> Ĉu ni diru 17:30 en The Hopbine?
> http://tr.im/hopbine
Tio ŝajnas bona. (Temas pri mardo, la 10-a de novembro.)
Mi iam estis en tiu trinkejo, mi pensas.
Ĉu Mark aŭ Marianne venos?
Edmundo