renkontiĝo je mardo

1 view
Skip to first unread message

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 8, 2010, 5:21:51 AM3/8/10
to kembrig...@googlegroups.com
Ĉu eblus renkontiĝi je mardo (morgaŭ)? Mi pensas, ke mi povus liberiĝi
je 16:30, ekzemple.

Edmundo

Tim Morley

unread,
Mar 8, 2010, 5:28:18 AM3/8/10
to kembrig...@googlegroups.com

Jes, eblus por mi.


Tim


a piolat

unread,
Mar 8, 2010, 10:46:34 AM3/8/10
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton
 
Bone por mi mardon ankaux
Cxu vi finfine ne renkontis vin sabate?
 
Armelle

Tim Morley

unread,
Mar 8, 2010, 3:26:29 PM3/8/10
to kembrig...@googlegroups.com
On 8 Mar 2010, at 15:46, a piolat wrote:

Bone por mi mardon ankaux

Tre bone. Do mi proponas rendevuon en The Castle, kiam vi povos morgaŭ post la 16:30. Mi finos la laboron je pli-malpli tiu horo, sed apud la Grafton Centre, do mi bezonos eble 15 minutojn por atingi la trinkejon. Se pluvegos, Armelle, alvoku min kaj mi irprenos vin, sed Girton ne estos sur mia vojo, do mi preferus simple renkonti ĉiujn tie.

Ĉu bone?

Cxu vi finfine ne renkontis vin sabate?

Jes ja — Edmund+filino renkontiĝis kun mi+filoj kaj Paŭlina+vizitanto/amiko/koramiko*, kaj ni hazarde trafis ankaŭ Wilf surstrate.

Nu, ĝis morgaŭ, mi esperas.  :o)


Tim


*Kiu scias? Ho, tiuj junuloj...


Wilfred Hughes

unread,
Mar 8, 2010, 4:31:10 PM3/8/10
to kembrig...@googlegroups.com
Bone. Ĝis tie.

Wilfred

> --
> You received this message because you are subscribed to the Google
> Groups "Kembriĝa Esperanto-Grupo" group.
> To post to this group, send email to kembrig...@googlegroups.com.
> To unsubscribe from this group, send email to kembrigxagrupo
> +unsub...@googlegroups.com.
> For more options, visit this group at
> http://groups.google.com/group/kembrigxagrupo?hl=en.


Wilfred Hughes

unread,
Mar 8, 2010, 4:32:09 PM3/8/10
to kembrig...@googlegroups.com
Bone. Ĝis *tiam.

On Mon, 2010-03-08 at 20:26 +0000, Tim Morley wrote:

Tim Morley

unread,
Mar 8, 2010, 5:54:35 PM3/8/10
to kembrig...@googlegroups.com
On 8 Mar 2010, at 21:32, Wilfred Hughes wrote:
> Bone. Ĝis *tiam.
On 8 Mar 2010, at 21:31, Wilfred Hughes wrote:
> Bone. Ĝis tie.

Ambaŭ, ĉu ne? ;o)


Tim

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 9, 2010, 5:29:03 AM3/9/10
to kembrig...@googlegroups.com
Mi pensas, ke estas du trinkejoj en Kembriĝo kun la nomo "The Castle".
Ni renkontiĝos en tiu sur Castle Hill, se mi ĝuste komprenis, pli
proksime do al Girton ol la alia.

Ĝis poste!

Edmundo

Paulina Kozuchova

unread,
Mar 9, 2010, 5:42:27 AM3/9/10
to kembrig...@googlegroups.com
Karaj, pardonu ke mi antauxe ne skribis, sed mi fakte ne havos tempon hodiaux. Nur antaux la 16.30 mi havos tempon. Tamen gxuu la renkontigxon!

Paulinka

2010/3/9 Edmund GRIMLEY EVANS <edmu...@rano.org>
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Kembriĝa Esperanto-Grupo" group.
To post to this group, send email to kembrig...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to kembrigxagrup...@googlegroups.com.

Tim Morley

unread,
Mar 9, 2010, 8:39:52 AM3/9/10
to kembrig...@googlegroups.com
On 9 Mar 2010, at 10:29, Edmund GRIMLEY EVANS wrote:

> Mi pensas, ke estas du trinkejoj en Kembriĝo kun la nomo "The
> Castle".
> Ni renkontiĝos en tiu sur Castle Hill, se mi ĝuste komprenis, pli
> proksime do al Girton ol la alia.

t.e. tiu montrita en la mapo al kiu mi metis ligilon en mia antaŭa
mesaĝo. :o)

Ĝis poste.


Tim

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Mar 10, 2010, 4:21:36 AM3/10/10
to kembrig...@googlegroups.com
Al neĉeestintoj mi informas, ke ni renkontiĝis kvarope hieraŭ vespere
en The Castle kaj The County Arms.

Dum babilado leviĝis la demando, kiu el EAB kaj la franca SAT estas
plej riĉa. Hieraŭ vespere, provlegante nian organon, mi trafis la
informon, ke la kontanta mono kaj ŝparaĵoj de EAB sumiĝas je 1.361.188
GBP. Iu financa dokumento konfirmas tiun nombron kaj asertas, ke la
sumo, se oni aldonas aliajn aferojn, ĉefe la domon, mi supozas, estas
1.531.379 GBP.

Edmundo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages