Vieno kaj tradukoj

0 views
Skip to first unread message

Edmund GRIMLEY EVANS

unread,
Sep 17, 2010, 12:23:58 PM9/17/10
to kembrig...@googlegroups.com
Saluton!

Antaŭhieraŭ mi revenis de Vieno, kie mi partoprenis en PACT 2010.
Vieno estis bela, kaj mi mallonge vizitis la Esperanto-muzeon kaj
renkontis tri esperantistojn, kiuj laboras tie. En la lasta tago mi
malkovris librovendejon kun relative malmultekostaj brokantaĵoj kaj
akiris ekzempleron de "Der Prozeß" de Kafka. Eble mi iam legos ĝin.

Antaŭ ol forveturi al Vieno mi sendis al la redaktoro de "Esperanto"
mian artikolon pri la "plej legindaj tradukoj". Mi kunmetis liston de
la cent plej legindaj tradukoj al Esperanto, kiu eble estos utila, aŭ
polemika. Kafka troviĝas en la listo, verŝajne.

Edmundo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages