Mi dankas la reagintojn al la antaŭa alvoko
pri ĉi tiu temo. Mi rediras la mesaĝon en formo ankoraŭ pli
mallonga: La estraro de UEA deziras, ke ĉiuj esperantistoj, ankaŭ
tiuj, kiuj ne partoprenos la la Universalan Kongreson, prezentu
sian opinion pri la kongresa temo: "Lingvoj, artoj kaj valoroj en
la dialogo inter kulturoj".
Do, debatu en via loĝloko kaj en via lando kun aliaj esperantistoj
kaj poste sendu la rezultojn de viaj debatoj al Stefano Keller
<stefano punkto retlistoj che gmail punkto com>.
Se vi ne scias de kie komenci, pensu ĉu vi pretus vere kompari
viajn valorojn kun tiuj de aliaj kulturoj kaj eventuale modifi
ilin. Vi vidos, ke la temo estas multe pli politika ol ĝi
aspektas.
Dankon!
Renato
| Reply via web post | • | Reply to sender | • | Reply to group | • | Start a New Topic | • | Messages in this topic (1) |