Fwd: Al la Universala Kongreso en Seŭlo

1 view
Skip to first unread message

Vera Matveyeva

unread,
Mar 11, 2017, 10:10:19 AM3/11/17
to kazakaj-esperantistoj



-------- Пересылаемое сообщение --------
От кого: Chimedtseren Enkhee <chimedtse...@yahoo.com>
Кому: Zeiter Perera <zeiter...@gmail.com>, Zeiter Perera <zeiter...@gmail.com>, "in...@espero.ir" <in...@espero.ir>, "ver...@mail.ru" <ver...@mail.ru>, "vale...@mail.ru" <vale...@mail.ru>, Mark Starrs Tajlando <marks...@gmail.com>, IMPS <imp...@yahoo.com>, Warut Bunprasert <war...@gmail.com>, Sokha Chhim Kambogxo <chhim...@yahoo.com>, Muhammad Zubair <zurn...@yahoo.co.in>, Reza KHEIRKHAH <rezam...@yahoo.com>, Kanna Baran Rajagopal Laoso <u4u...@gmail.com>, Dmitry DOTSENKO Kirgizio Studento <dmitry-...@mail.ru>, Xkstepo <xks...@126.com>, Svetlana Birukova Kazakio <svbir...@mail.ru>, Razen Manandhar Nepala <raz...@gmail.com>, Abed Malajzio <majidj...@gmail.com>, Murayama Laoso <mura...@laotel.com>
Копия: 서진수 <s...@kangnam.ac.kr>, INUMARU Fumio <inum...@nifty.com>
Дата: Четверг, 9 марта 2017, 10:04 +05:00
Тема: Al la Universala Kongreso en Seŭlo

Karaj, 

Amikajn salutojn!
Mi estas Chimedtseren Enkhee, sekretario de la Komisiono por Azia kaj Oceania E-Movado, KAOEM.
Per tiu ĉi mesaĝo mi informas vin pri nia nova projekto "Azia Karavano-2" proponita de nia prezidanto de la komisiono. La projekto celas subteni aziajn aktivulojn por partoprenigi ilin al la Seŭla UK ĉi-jare. Fakte ĝi ne estas nova, ĉar "Azia Karavano-1" realiĝis en 1994 ankaŭ por la Seŭla UK tiama.
Sube estas anonc-mesaĝo de s-ro So Jinsu, Prezidanto de KAOEM. Kvankam ĝi estis vaste publikigita sufiĉe frue, sed mi intence kaj aparte sendas ĝin al vi por ke ne malfruiĝu de la projekto via lando. Bv. diskonigu la informon al via asocio kaj membroj.
Bedaŭrinde nun restas nur 3 tagoj ĝis la limdato 12 marto 2017. Tamen, mi petas ke vi provus sendi la sinprezento(j)n de via(j) kandidato(j) antaŭ la limdato.
Ni deziras al vi sukcesojn!

Anticipan dankon!

Amike,
Chimedtseren Enkhee, Sekretario de KAOEM
------------------------------

Azia Karavano (II): Invit-projekto por Seŭla UK 2017

1. Celo
KAEM planas inviti 15 aktivajn kaj ambiciajn membrojn el aziaj landoj al la 102-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta en Julio 2017, en Seŭlo, Koreio, per la kolekto de mono por subteno. Tiu ĉi plano estas la apliko de la projekto “Azia Karavano” de Seŭla UK en 1994, en kiu 12 el 17 invititoj fizike partoprenis, kaj ili nun ludas la rolojn kiel gvidantoj de Esperanto-movado en siaj landoj kaj internacie. Kaj KAEM aldonos unu eventon “Azia Vespero”, kiu fakte fariĝos la festivala kunveno por aziaj partoprenantoj.

2. La 102-a Universala Kogreso de Esperanto
1) Periodo: 22-a kaj 29-a de Julio, 2017
2) Loko: Korea Universitato pri Fremdaj Studoj

3. Celitaj subtenoj kaj sumo
1) 15 personoj el 15 aziaj landoj (Aliĝkotizo, Loĝado kaj manĝo, Flugkosto kun limo)
15 personoj x 900 Eŭroj = 13,500 Eŭroj
2) Azia Vespero:

4. Kandidatiĝo kaj elekto
1) Ĉiuj kandidatoj sendu la dokumenton kun la enhavo de “Persona Historio, Stato de Esperanto-movado en via urbo/lando kaj via rolo, Via Estonta Plano por Esperanto-movado, kaj Nomo kaj retadreso de referenca homo.”
2) La dokumento devas atingi rete al s-ro Inumaru Fumio, la vicprezidanto de KAEM, inum...@nifty.com (samtempe reference al S-ro SO Jinsu, prezidanto de KAEM, s...@kangnam.ac.kr kaj S-ro Chimedtseren Enkhee, Sekretario de KAEM, chimedtse...@yahoo.com) ĝis la 12a de Marto 2017.
3) Elekto: Estraranoj de KAEM findecidos la elektitojn ekzameninte la aliĝilon, kaj sciigos la rezulton al li aŭ ŝi ĝis la 19a de Marto, kaj poste publikigos la nomliston kun la raporto en la “Esperanto en Azio”.

6. La enhavo de la subteno inkluzive la nombron de la invititoj povas ŝanĝiĝi laŭ la sumo kolektita dum la procedo.

Elkorajn dankojn pro viaj intereso, subteno, aliĝo, sciigo kaj referenco!

Prezidanto de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) Jinsu So
20 Februaro 2017



Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages