Karaj Samideanoj,
Ŝajnas al mi, ke, pri la situacio en Ukrajno (Ukrainio) kaj en la mezo de tiom
da politikaj kaj ekonomiaj agendoj, estus bone, se ni ĉiuj studus la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj,
aprobitan fare la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj en 1948 kaj kiu
poste iĝis parto de ĝenerala internacia juro.
Tiu ĉi pristudo povus helpi al ni havi pli internacian kaj malpli naciisman
vidpunkton. Ĝi povus helpi al ni restarigi la normon de internacia kulturo de
paco kaj de respekto por la medicino de internacia juro. Ĝi helpus al ni
postuli, ke internacia juro, internaciaj homaj rajtoj, kaj internaciaj
institucioj estu aplikataj al la solvo de tiu ĉi danĝere nestabila situacio.
Se iu registaro rifuzas apliki internacian juron kaj internaciajn instituciojn
al la situacio, ekzemple rifuzante la uzon de la Internacia Kortumo de Justeco
kaj de la diplomatiaj kaj homaj rajtaj meĥanismoj de la Unuiĝintaj Nacioj, estu
certe, ke tiu registaro agas maljuste, malsaĝe, kaj eĉ kontraŭleĝe, ĉar la
superega leĝo de la Internacia Komunumo estas la solvo de internaciaj disputoj
pere de pacaj, juraj, kaj UN-aj rimedoj.
Kiel homaranisma popolo kaj kiel membroj de la Kulturo de Paco, ni
Esperantistoj havas devon, en mia opinio, ade kaj publike postulus la pacan
solvon de la Ukrainia situacio surbaze de internacia juro kaj la decidoj de
internaciaj institucioj.
Jen, do, la teksto de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.
Via sincere,
John Dale
Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj
Adoptita
kaj proklamita de Rezolucio 217 A (III) de la Ĝenerala Asembleo, 10an
de decembro 1948
Antaŭkonsideroj
Pro tio, ke agnosko de la esenca digno kaj de la egalaj
kaj nefordoneblaj rajtoj de ĉiuj membroj de la homara familio estas la
fundamento de libero, justo kaj paco en la mondo,
Pro tio, ke malagnosko kaj malestimo de la homaj rajtoj
rezultigis barbarajn agojn, kiuj forte ofendis la konsciencon de la homaro, kaj
ke la efektiviĝo de tia mondo, en kiu la homoj ĝuos liberecon de parolo kaj de
kredo kaj liberiĝon el timo kaj bezono, estas proklamita kiel la plej alta
aspiro de ordinaraj homoj,
Pro tio, ke nepre necesas, se la homoj ne estu devigitaj,
sen alia elektebla vojo, ribeli kontraŭ tiranismo kaj subpremo, ke la homaj
rajtoj estu protektataj de la leĝo,
Pro tio, ke nepre necesas evoluigi amikajn rilatojn inter
la nacioj,
Pro tio, ke la popoloj de Unuiĝintaj Nacioj en la Ĉarto
reasertis sian firman kredon je la fundamentaj homaj rajtoj, je la digno kaj
valoro de la homa personeco kaj je la egalaj rajtoj de viroj kaj virinoj, kaj
firme decidis antaŭenigi socian progreson kaj pli altnivelan vivon en pli
granda libereco,
Pro tio, ke la Ŝtatoj-Membroj sin devigis atingi, en
kunlaboro kun la Unuiĝintaj Nacioj, la antaŭenigon de universala respekto al
kaj observado de la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj,
Pro tio, ke komuna kompreno pri tiuj ĉi rajtoj kaj
liberecoj estas esence grava por plena realigo de tiu sindevigo,
Tial, nun,
La Ĝenerala Asembleo,
Proklamas tiun ĉi Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj
kiel komunan celon de atingo por ĉiuj popoloj kaj ĉiuj nacioj, por tio, ke ĉiu
individuo kaj ĉiu organo de la socio, konstante atentante ĉi tiun Deklaracion,
per instruado kaj edukado strebu al respektigo de tiuj ĉi rajtoj kaj liberecoj,
kaj per laŭgradaj paŝoj naciaj kaj internaciaj certigu ilian universalan kaj
efektivan agnoskon kaj observadon, same tiel inter la popoloj de la
Ŝtatoj-Membroj mem, kiel inter la popoloj de teritorioj sub ilia jurisdikcio.
Artikolo 1
Ĉiuj
homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion
kaj konsciencon, kaj devus konduti unu al alia en spirito de frateco.
Artikolo 2
Ĉiuj
rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio validas same por ĉiuj
homoj, sen kia ajn diferencigo, ĉu laŭ raso, haŭtkoloro, sekso, lingvo,
religio, politika aŭ alia opinio, nacia aŭ socia deveno, posedaĵoj, naskiĝo aŭ
alia stato. Plie, nenia diferencigo estu farata surbaze de la politika,
jurisdikcia aŭ internacia pozicio de la lando aŭ teritorio, al kiu apartenas la
koncerna persono, senkonsidere ĉu ĝi estas sendependa, sub kuratoreco,
ne-sinreganta aŭ sub kia ajn alia limigo de la suvereneco.
Artikolo 3
Ĉiu
havas la rajtojn je vivo, libereco kaj persona sekureco.
Artikolo 4
Neniu
estu tenata en sklaveco aŭ servuteco; sklaveco kaj sklavkomerco estu
malpermesitaj en ĉiuj siaj formoj.
Artikolo 5
Neniu
suferu torturon aŭ kruelan, nehoman aŭ sendignigan traktadon aŭ punon.
Artikolo 6
Ĉiu
rajtas esti ĉie agnoskita jure kiel persono.
Artikolo 7
Ĉiuj
homoj estas jure egalaj, kaj rajtas sen diskriminacio al egala jura protekto.
Ĉiuj rajtas ricevi egalan protekton kontraŭ kia ajn diskriminacio, kiu
kontraŭas tiun ĉi Deklaracion, kaj kontraŭ kia ajn instigo al tia
diskriminacio.
Artikolo 8
Ĉiu
rajtas ricevi de la kompetentaj naciaj tribunaloj efikan riparon pro agoj, kiuj
kontraŭas la fundamentajn rajtojn, kiujn li havas laŭ la konstitucio aŭ la
leĝoj.
Artikolo 9
Neniu
suferu arbitrajn areston, malliberigon aŭ ekzilon.
Artikolo 10
Ĉiu
en plena egaleco rajtas je justa kaj publika proceso antaŭ sendependa kaj
senpartia tribunalo, por prijuĝo de liaj rajtoj kaj devoj kaj de kiu ajn
kriminala akuzo kontraŭ li.
Artikolo 11
1. Ĉiu akuzita pro punebla faro rajtas, ke oni supozu lin
senkulpa, ĝis oni pruvos laŭleĝe lian kulpon en publika proceso, en kiu li
ricevis ĉiujn garantiojn necesajn por sia defendo.
2. Neniu estu konsiderata krimkulpa pro kia ajn ago aŭ
neago, kiu ne konsistigis puneblan faron, laŭ nacia aŭ internacia juro, en la
tempo, kiam ĝi estis farita. Same tiel, ne estu aljuĝita pli severa puno ol
tiu, kiu estis aplikebla en la tempo, kiam la punebla faro estis plenumita.
Artikolo 12
Neniu
suferu arbitrajn intervenojn en sian privatecon, familion, hejmon aŭ
korespondadon, nek atakojn kontraŭ sia honoro aŭ reputacio. Ĉiu rajtas ricevi
juran protekton kontraŭ tiaj intervenoj aŭ atakoj.
Artikolo 13
1. Ĉiu havas la rajton libere moviĝi kaj loĝi interne de la
limoj de kiu ajn ŝtato.
2. Ĉiu rajtas eliri el kiu ajn lando, inkluzive la propran,
kaj reveni en sian landon.
Artikolo 14
1. Ĉiu rajtas peti kaj ricevi en aliaj landoj azilon kontraŭ
persekuto.
2. Tiu rajto ne estas alvokebla en kazoj de persekutaj
akuzoj malfalse levitaj pro ne-politikaj krimoj aŭ pro agoj kontraŭaj al la
celoj kaj principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 15
1. Ĉiu rajtas havi ŝtatanecon.
2. Al neniu estu arbitre forprenita la ŝtataneco, nek
rifuzita la rajto ŝanĝi sian ŝtatanecon.
Artikolo 16
1. Plenaĝaj viroj kaj virinoj, sen ia ajn limigo pro raso,
nacieco aŭ religio, rajtas edziĝi kaj fondi familion. Iliaj rajtoj estas egalaj
koncerne la geedziĝon, dum la geedzeco kaj koncerne eksedziĝon.
2. Geedziĝo okazu sole laŭ libera kaj plena konsento de la
geedziĝontoj.
3. La familio estas la natura kaj fundamenta grupunuo de la
socio, kaj ĝi rajtas ricevi protekton de la socio kaj de la Ŝtato.
Artikolo 17
1. Ĉiu rajtas proprieti havaĵon, kaj sola kaj en asociiĝo
kun aliaj.
2. Al neniu estu arbitre forprenita lia proprieto.
Artikolo 18
Ĉiu
havas la rajton je libereco de penso, konscienco kaj religio; tiu ĉi rajto
inkluzivas la liberecon ŝanĝi sian religion aŭ kredon, kaj liberecon manifesti,
ĉu sola ĉu kune kun aliaj, ĉu publike ĉu private, sian religion aŭ kredon per
instruado, praktikado, adorado kaj observado.
Artikolo 19
Ĉiu
havas la rajton je libereco de opinio kaj esprimado; ĉi tiu rajto inkluzivas la
liberecon havi opiniojn sen intervenoj de aliaj, kaj la rajton peti, ricevi kaj
havigi informojn kaj ideojn per kiu ajn rimedo kaj senkonsidere pri la
landlimoj.
Artikolo 20
1. Ĉiu havas la rajton je libereco de pacema kunvenado kaj
asociiĝo.
2. Neniu estu devigita aparteni al asocio.
Artikolo 21
1. Ĉiu homo rajtas partopreni la regadon de sia lando, aŭ
rekte aŭ pere de libere elektitaj reprezentantoj.
2. Ĉiu rajtas je egala aliro al publika servo en sia lando.
3. La volo de la popolo estu la bazo de la aŭtoritato de la
registaro; tiu volo estu esprimata per regulaj kaj aŭtentikaj elektoj, kiuj
okazu per universala kaj egala balotrajto, kaj per sekreta voĉdono aŭ
ekvivalentaj liberaj voĉdonaj proceduroj.
Artikolo 22
Ĉiu,
kiel membro de la socio, havas rajton je socia sekureco kaj povas postuli la
realigon, per naciaj klopodoj kaj internacia kunlaboro, kaj konforme al la
organizo kaj disponeblaj rimedoj de ĉiu Ŝtato, de tiuj ekonomiaj, sociaj kaj
kulturaj rajtoj, kiuj estas nepre necesaj por lia digno kaj por la libera
disvolviĝo de lia personeco.
Artikolo 23
1. Ĉiu havas rajton je laboro, je libera elekto de sia
okupo, je justaj kaj favoraj laborkondiĉoj kaj je protekto kontraŭ senlaboreco.
2. Ĉiu, sen ia ajn diskriminacio, rajtas ricevi egalan
salajron pro egala laboro.
3. Ĉiu, kiu laboras, rajtas ricevi justan kaj favoran
kompenson, kiu certigu por li mem kaj por lia familio ekziston konforman al
homa digno, kaj kiun suplementu, laŭnecese, aliaj rimedoj de socia protekto.
4. Ĉiu rajtas formi kaj aliĝi sindikatojn por protekto de
siaj interesoj.
Artikolo 24
Ĉiu
havas rajton je ripozo kaj libertempo, inkluzive racian limigon de la
laborhoroj kaj periodajn feriojn kun salajro.
Artikolo 25
1. Ĉiu havas rajton je vivnivelo adekvata por la sano kaj
bonfarto de si mem kaj de sia familio, inkluzive de nutraĵo, vestaĵoj, loĝejo
kaj medicina prizorgo kaj necesaj sociaj servoj, kaj la rajton je sekureco en
okazo de senlaboreco, malsano, malkapablo, vidvineco, maljuneco aŭ alia perdo
de la vivrimedoj pro cirkonstancoj ekster sia povo.
2. Patrineco kaj infaneco rajtigas al specialaj prizorgoj
kaj helpo. Ĉiuj infanoj, egale ĉu ili naskiĝis en aŭ ekster geedzeco, ricevu
saman socian protekton.
Artikolo 26
1. Ĉiu havas rajton je edukiĝo. La edukado estu senpaga,
almenaŭ en la elementa kaj fundamenta stadioj. La elementa edukado estu deviga.
La teknika kaj porprofesia edukado estu ĝenerale akirebla, kaj pli alta edukado
estu egale akirebla por ĉiuj laŭ ties meritoj.
2. Edukado celu la plenan disvolvon de la homa personeco kaj
plifortigon de la respekto al la homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj. Ĝi
kreskigu komprenon, toleron kaj amikecon inter ĉiuj nacioj, rasaj aŭ religiaj
grupoj, kaj antaŭenigu la agadon de Unuiĝintaj Nacioj por konservo de paco.
3. Gepatroj havas unuavican rajton elekti la specon de la
edukado, kiun ricevu iliaj infanoj.
Artikolo 27
1. Ĉiu rajtas libere partopreni la kulturan vivon de la
komunumo, ĝui la artojn kaj partopreni sciencan progreson kaj ĝiajn fruktojn.
2. Ĉiu havas rajton je protekto de la moralaj kaj materialaj
interesoj rezultantaj el eventualaj sciencaj, literaturaj aŭ artaj produktaĵoj,
kiujn li aŭtoris.
Artikolo 28
Ĉiu
havas rajton je socia kaj internacia organizo, en kiu la rajtoj kaj liberecoj
difinitaj en ĉi tiu Deklaracio povas esti plene realigitaj.
Artikolo 29
1. Ĉiu havas devojn al la komunumo, en kiu, sole, estas ebla
la libera kaj plena disvolviĝo de lia personeco.
2. En la uzado de siaj rajtoj kaj liberecoj, ĉiu estu
subigita sole al tiuj limigoj, kiuj estas jure difinitaj ekskluzive kun la celo
certigi adekvatan rekonon kaj respekton por la rajtoj kaj liberecoj de aliaj
kaj por konformiĝi al justaj postuloj de moralo, publika ordo kaj ĝenerala
bonfarto en demokrata socio.
3. Tiuj ĉi rajtoj kaj
liberecoj estas en neniu okazo efektivigeblaj kontraŭe al la celoj kaj
principoj de Unuiĝintaj Nacioj.
Artikolo 30
Nenio en ĉi tiu Deklaracio
estu interpretita kiel implico, ke iu ajn Ŝtato, grupo aŭ persono iel ajn
rajtas entrepreni ian ajn agadon aŭ plenumi ian ajn agon, kiu celus detrui kiun
ajn el la rajtoj kaj liberecoj ĉi-ene difinitaj.