Seulo estas ĉefurbo de Korea Respubliko, duafoje gastigos UK-on, nome la 102-a UK okazonta inter la 22-a kaj 29-a julio en 2017. Ĝi havas ĝemelan rilaton kun 33 urboj en 26 landoj (laŭ la Esperanto-versio en Vikipedio, vidu sube), i.a. kun du urboj en Brazilo, Ĉinio, Indonezio kaj Kanado, 4 urboj en Usono, respektive.
1. Foto-kvanto: du:unu pri la urbo mem. La alia pri la Esperanto-movado (se tie troviĝas esperantistoj aŭ Esperanto-grupo)
2. Limdato: la 15-a de majo 2017
3. Ricevanto:
(1) s-ino Raymonde Coquisart kun retadreso raymonde....@yahoo.fr respondecas pri ricevado kaj traktado de fotoj, kaj sendos ilin al s-ino CHO Myung-ja post la limdato.
(2) s-ino Cho Myung-ja kun retadreso ds2...@daum.net, repondecas pri presado de fotoj kaj aranĝo de la ekspozicio, samtempe surprenas kolekton de fotoj, kiuj temas pri aktivecoj de la Seula Filio de Korea Esperanto-Asocio, precipe pri kontaktoj kun la ĝemelurbaj Esperanto-organizaĵoj.
4. kunordiganto: s-ro HO Song kaj S-ro WU Guojiang kune kunordigos priajn aferojn.
5. Organizanto: Loka Kongresa Komitato de la 102-a UK kaj la projekto Ĝemelaj Urboj de UEA
Estimataj, Ni kore invitas vin partopreni en la ekspozicio se vi estas esperantistoj en ĝemelaj urboj de Seulo (sube vidu la liston); Ni sincere esperas ke vi povas helpi nin informi ilin pri tio se vi estas konatoj de esperantistoj el ĝemelaj urboj de Seulo.
Krome tio estos ne nur granda instigo al la kongresanoj, sed signifa kontribuo al Esperanto-apliko en la ĝemelurba agado se esperantistoj en ĝemelaj urboj de Seulo povas informi sian urbodomon pri la kongreso kaj konsideros kunporti aŭ sendi la gratulleterojn de propraj urbestroj al la kongreso aŭ al la urbestro de Seulo.
Estimataj, ni atendas vian partoprenon.
HO Song, ĝenerala sekretario de LKK de la 102-a UK k...@esperanto.or.kr
WU Guojiang, komisiito de UEA pri la projekto Ĝemelaj Urboj gheme...@sina.cn
La listo pri ĝemelurboj de Seulo
Rio-de-Ĵanejro, Brazilo (1960) Ulanbataro, Mongolio (1995)
Tajpejo, Tajvano (1968) Hanojo, Vjetnamo (1996)
Ankaro, Turkio (1971) Varsovio, Pollando (1996)
Gvamo, Usono-Gvamo Kairo, Egiptio (1997)
Honolulu, Usono (1973) Ottawa, Kanado (1997)
San Francisco, Usono (1976) Romo, Italio (2000)
São Paulo, Brazilo Astana, Kazaĥio (2004)
Tehrano, Irano (1977) Ateno, Grekio (2006)
Bogoto, Kolumbio (1982) Bankoko, Tajlando (2006)
Ĝakarto, Indonezio (1984) Vaŝingtono, Usono (2006)
Tokio, Japanio (1988) Vancouver, Kanado (2007)
Moskvo, Rusio (1991) Mumbai, Barato (2009)
Parizo, Francio (1991) Bau-Bau, Indonezio (2010)
Pekino, Ĉinio (1992) Taŝkento, Uzbekio (2010)
Karakaso, Venezuelo (1992) Bonaero, Argentino (2010)
Tegucigalpo, Honduro Tirano, Albanio (2010)
Meksikurbo, Meksiko (1993)
| Reply via web post | • | Reply to sender | • | Reply to group | • | Start a New Topic | • | Messages in this topic (1) |