Pro la sukceso de la antaŭa Forumo en
Tunizio pasintan jaron la gvidantaro de la Forumo decidis
reokazigi la ĉi-jaran Mondan Socian Forumon en Tuniso, la
ĉefurbo de Tunizio, de la 24-a ĝis la 28-a de marto 2015.
Jam pasintjare UEA partoprenis la Forumon kaj prezentis
Esperanton en pluraj manieroj: prelegoj, kantoj, flugfolioj.
Ankaŭ ĉi-jare la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda
Afriko aranĝis partoprenon de UEA, kiu estis ĵus akceptita de la
organizantoj. Nia homo en Tunizio, Dorota Paryszek, jam pensas
pri informiloj en la araba kaj prelegoj/kursetoj.
Do, ĉu ĉio en ordo? Nu, preskaŭ! Ni bezonas monon por pagi la
kopiadon de la informilo, la budon, kaj la grandan flagon por
ornami la budon. Prelegantoj kaj instruantoj meme pagas ĉiujn
siajn kostojn.
Kiel vi povas helpi? Per donacado de ne grandaj sumoj (se vi
insistas ankaŭ 100-eŭran donacon estos akceptata, sed multaj pli
malgrandaj donacoj estas preferataj) al la konto 'arabio' ĉe UEA
(per via UEA-konto aŭ en la manieroj sube kopiitaj).
Bonvolu ne forgesi, ke via malgranda donaco por ĉi tiu celo
povus fari grandan utilon pri la provo interkonatigi la araban
mondon kaj la ceteran mondon per Esperanto kaj iom progresi al
paco.
Amike
Renato
-----------
Pagmanieroj:
| - Nur se vi estas membro de UEA. |
| Vi devas serĉi la eblecon pagi en la paĝaro de UEA, http://www.uea.org/alighoj/donacoj |