ILEI INVITAS VIN AL KONFERENCO EN AFRIKO!

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Apr 15, 2008, 2:56:21 AM4/15/08
to bal...@yahoogroups.com, kariba-kaj-c...@googlegroups.com, araba...@yahoogroups.com
ILEI INVITAS VIN AL KONFERENCO EN  AFRIKO!

UNUA ALIGxPERIODO ESTAS PLILONGIGITA GxIS LA 20-A DE APRILO !

Jen unika ebleco konatigxi kaj aktive esperantumi kun afrikaj samideanoj:

La 41-a Konferenco de ILEI en Portonovo (Benino)
29 julio-5 auxgusto 2008

ILEI-Konferenco en Afriko ­ Kial?

Cxar:

• E-agado en Afriko bezonas sian ILEI-dimension:
- en Afriko estas multaj lernemuloj kaj malmultaj E-instruistoj
- instrukapabligado estas prioritata tasko de ILEI
• E-instruistoj de Afriko deziras pli komuniki kun kolegoj por:
- spertigxi pri ILEI kaj lerni el gxia historio
- perfektigi siajn lingvokapablojn kaj spertigxi pri didaktiko
- plikonatigxi kun instrumaterialoj, helpiloj kaj metodoj por E-instruado
• Afrika E-ujo povas oferti al tutmonda E-movado multon, sed:
- vojagxoj al E-arangxoj en aliaj mondopartoj estas tro kostaj por ili
- malmultaj vojagxoj per helpo de amikoj de Afriko ne suficas

Afriko de proksime —
gxia kulturo malfermigxos tuj antaux Viaj okuloj!

Instruistoj    de    Esperanto    por    la    Planedo    Tero

ILEI-konferenco en Afriko estos grava evento por la E-movado entute, por la historio de ILEI kaj por la E-movado en Afriko. Partoprenu la konferencon por kuragxigi la samideanojn en Afriko kaj omagxi iliajn klopodojn por disvastigado de E-o en la tuta mondo.
Instruista trejnado en Afriko estas prioritata tasko por ILEI. Grava pasxo de tiu agado estis la trejnseminario en 2007 samloke, kie okazos la konferenco. Ankaux per tio ILEI subtenis la klerigadon de afrikaj gekolegoj, kiuj havas malmultajn eblecojn partopreni internaciajn renkontigxojn, rekte kontaktigxi kun gekolegoj, intersxangxi spertojn pri metodiko, didaktiko de Esperanto-instruado.
En la 41-a sia konferenco ILEI proprakoste financos partoprenon de 20 afrkaj samideanoj por ilia pluklerigado. Financa helpo por subvencii partoprenon de kiom eble pli da instruistoj kaj instrukapabligadon de junaj instruemuloj el Afriko bonvenos al la konto ilek-a de ILEI cxe UEA, aux al Afrika Fondajxo de UEA, cxiam kun indiko “Benino 2008”.

Venu al la konferenco, ke ni kune sercxu la respondojn!
Vidu fotojn el nia konferenclando kaj filmitajn invitojn en: http://www.ilei.info/novajxoj/benino.php

Informoj pri la konferenco, programo, urbo, partoprenkondicxoj en http://www.ilei.info/novajxoj/Portonovo.php

Reta aligxilo en http://ilei.info/konferenco/alighilo2008.php

Se vi havas demandojn proponojn aux komentojn — Vi cxiam estas bonvena skribi al: Aida Cižikaite (ILEI-estrarano pri konferencoj) aid...@mail.lt kaj Charles Alofa (loka cxeforganizanto) alof...@yahoo.fr.

BONVENON!


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages