Esperanto-kurso en Kostariko

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 16, 2005, 3:49:39 AM7/16/05
to ^listo 'kariba kaj centra', ^landa listo kostarika, ^listo 'landa agado', Hugo Mora P.
Karaj geamikoj,

. . . La kurso jxus finigxis: lastan vendredon de junio.

Por miaj gelernintoj, estis granda okazo cxiam, kiam nova aux ecx novaj
bild-kartoj alvenis. Ili sentis sin parto de granda amikec-reto tra la
mondo, nur ebla danke al la lingvo de Zamenhof. Mi profitis la okazon por
sciigi al ili pri urboj, regionoj kaj landoj, el kiuj la bild-kartoj
alvenis. La alveno de cxiu bild-karto estis okazo por praktikigi ilin pri
traduko hispanlingven. Fakte la plej grava celo de la kurso estas cxiam
traduk-kapablo, por ke ili povu aliri la reton kaj legi cxion eblan
esperantlingve.

La tuta grupo estis 17 gestudentoj. Lastan tagon ankaux mi pretigis
ekspozicion pri la alvenintaj bild-kartoj poste donacis ilin al la
cxeestintoj kaj aliaj interesigxintoj. Kelkaj el ili ecx promesis skribi al
iuj el la sendintoj (mi certe esperas tion!).

Tiun kurson mi cxiujare gvidas komence de marto. Do se vi venontjare
deziros kaj povos sendi alian bild-karton, bonvolu sendi gxin al la sama
adreso* (mi antauxdankas!)

Denove, multan dankon. Ricevu mian vivplenan saluton,

Hugo Mora
Kostariko

*Posxtadreso por 2006:

Esperanto-kurso
Prof. Hugo Mora
Escuela de Filología, Ling. y Lit.
Universidad de Costa Rica,
San Pedro de M. de O.,
San José, Costa Rica.



----------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@esperanto.org>
-----------------------------------


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages