Gazetaraj Komunikoj
N-ro 290
2008-07-05
=================================================================
. . .
Librosubvencioj por Esperanto-bibliotekoj
* * * * *
LIBROSUBVENCIOJ POR ESPERANTO-BIBLIOTEKOJ
Esperanto-bibliotekoj havas denove sxancon pligrandigi siajn
kolektojn senpage, cxar ankaux cxi-jare UEA disdonos subvenciojn de
la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Por subvencio rajtas
kandidatigxi bibliotekoj, kiuj ne estas subtenataj de sxtata, urba
aux alia publika instanco. Interesitaj bibliotekoj sendu priskribon
pri si kaj liston de dezirataj libroj laux ordo de prefero. Petoj pri
diskoj, vidbendoj, k.a. ne-libraj varoj ne estos konsiderataj.
Subvencion oni ricevos kiel librojn laux la listo, kiu akompanis la
peton. Pasintjare ricevis librojn kvin bibliotekoj je la valoro de
125-230 euxroj. La petoj atingu la Centran Oficejon de UEA gxis la
15-a de oktobro 2008. Krom papere (UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ
Rotterdam, Nederlando), eblas sendi ilin rete al
<dire...@co.uea.org>. Kun la vivo kaj agado de la Esperanta poeto
Poul Thorsen (1915-2006), kiu kun sia edzino donacis la komencan
bonhavon de la Biblioteka Apogo, eblas konati i per la retejo www.poulthorse
n.dk.
* * * * *
~ ~ ~
Renato Corsetti [Korseti], Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina,
Italujo, <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~