Esperanto-grupoj en pli ol 50 landoj
Chu vi volas viziti Esperanto-grupon en Barnaul en Siberio, chu eble
en Tirupati en Barato au en Mwanza en Tanzanio? Au chu, iom malpli
ekzotike (por europano...), vi volas renkonti Esperanto-parolantojn en
kluboj de Portugalio, de Hungario au de Danio? Eble rigardu sur la
paghoj de
http://esperantoland.org/grupoj , chu ili trovighas inter la
aktuale 481 Esperanto-grupoj el la tuta mondo, kiuj jam enmetis siajn
datumojn kaj antaughojas pri via vizito.
Aktiva grupa vivo en Bretonio kaj Chehhio
Aktuale troveblas che la grupaj paghoj la informoj pri ekzemple 43
grupoj en Chehhio kaj pri 78 en Francio (el kiuj impone granda parto
el Bretonio, kiel videblas sur la mapo
http://esperantoland.org/grupoj/mapo.php?mapo=12 ). 40 grupoj en Usono
proponas siajn grupkunvenojn, 38 en Brazilo kaj unu en la - necesas
koncedi - ja malpli granda Nov-Kaledonio.
Chiu povas enmeti grupon
Kaze, ke via grupo ankorau mankas: Eble enmetu ghin! Vi povas komenci
per la bazaj datumoj kaj aldoni detalojn poste, helpe de via kodvorto.
(Kiun vi eble iam forgesos - do metu vian retadreson, por ke per la
retpagho vi povu rericevi. Chu vi timas enmeti vian retposhtan
adreson? Ne necesas: La trudvarbajhaj robotoj vidos nur adreson de
bildeto anstataŭ la @-signo...)
Dankon, se vi jam enmetis la datumojn de via klubo; antaudankon, se vi
kontrolas ilian aktualecon!
Plezuron dum viaj vizitoj che Esperanto-grupoj - kaj, kiel
gastigantoj, kun viaj gastoj el la tuta mondo
Lu Wunsch-Rolshoven
EsperantoLand
--
http://www.EsperantoLand.orgPor la kreskigo de Esperantujo
6a SOMERE, 1a ghis 17a de augusto 2008, Kall-Krekel/Eifel
http://www.esperantoland.org/somere/7a Novjara Renkontigho (NR), 27a de dec. 2008 - 3a de jan. 2009
Frankfurt/Main
http://www.esperantoland.org/nr/Mapoj pri Esperanto-grupoj, pri renkontighoj, pri kursoj
Libroj, muziko, gazetoj
Forumo ...