(kariba kaj centra ameriko) Nomumado de komitatanoj A kaj observantoj

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 21, 2010, 5:17:04 PM5/21/10
to ^LISTO LANDA AGADO, ^listo sk6, ^listo kontinenta afrika, ^listo kontinenta azia, ^listo kontinenta amerika, ^listo kontinenta amerika centra
de: Osmo Buller <dire...@co.uea.org>


 

Ghis la 21-a de majo jenaj landaj asocioj sendis respondilon pri siaj
komitatanoj A au observantoj al la Centra Oficejo:

belga, benina, brazila, brita, chehha, dana, estona, islanda, israela,
itala, kanada, latva, luksemburga, malta, meksika, nederlanda,
novzelanda, nigheria, rumana, svisa, taghika kaj togolanda (22 el 70);

krome la fakaj asocioj: LIBE, IKEF, IFEF kaj UMEA (4 el 6).

Se via asocio ne aperas supre, bv. kontakti la respondeculojn, por ke la
respondilo estu sendita al la CO kiel eble plej rapide, prefere ghis la
31-a de majo. Eblas elshuti la respondilon che jena adreso:

http://uea.org/pdf/Respondilo.Komitatano.A.pdf

Ne estas devige uzi la respondilon, sed la anonco chiukaze devas esti
farita per papera letero kun originalaj subskriboj.

Komitatanoj A kaj observantoj, kiuj ne cheestos en Havano, rajtas nomumi
anstatauanton. La koncerna respondilo estis sendita al ili kun la
dokumentoj de la Elekta Komisiono.

Bv. atenti, ke en la kunsidoj en Havano rajtos partopreni nur tiuj
komitatanoj A, kies asocioj jam pagis por la aligitaj membroj de UEA.
Ghis la 21-a de majo pagis chiuj 6 fakaj asocioj sed nur 26 el 70 landaj
asocioj. La nombro de aligitaj membroj de UEA minacas chi-jare grave
malkreski, char la 26 pagintaj landaj asocioj pagis por 1522 membroj
malpli ol pasintjare (7041 anstatau 8563).

Osmo Buller
ghenerala direktoro

Osmo Buller

__._,_.___
Recent Activity:
.

__,_._,___

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "kariba kaj centra ameriko" group.
To post to this group, send email to kariba-kaj-c...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to kariba-kaj-centra-...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/kariba-kaj-centra-ameriko?hl=en.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages