Liberaj lokoj en E-laborbrigado en Danio, ekde 26 junio!

3 views
Skip to first unread message

Studenta... Jag. Universitato

unread,
Jun 19, 2010, 3:57:04 PM6/19/10
to landa...@yahoogroups.com, e-...@yahoogroups.com, TEJO-Oficejo, per-espera...@yahoogroups.com, JES - Junulara E-Semajno
Ni petas helpon disvastigi tiun urĝan informon. Dankon.
(La listo 'polaj esperantistoj' jam ricevis).

Saluton,

Pro lastmomenta rezigno de iuj partoprenontoj, en la E-laborbrigado dum la rokfestivalo en Roskilde apud Kopenhago disponeblas loko por ankoraŭ 22 personoj. La aranĝo komenciĝos la 26-an de
 junio!

La organizantoj, Dana Esperanta Junulara Organizo, invitis 100 esperantistojn. La restado kaj bileto por la granda muzikfestivalo estas senpagaj. 
La laborbrigado estas rekomendata precipe al gejunuloj: loĝado en tendoj, purigaj laboroj ktp., sed ankaŭ restado inter esperantistoj, uzado de la lingvo, komuna muzikumado kaj multaj festivalaj koncertoj, i.a. tiuj de mondfamaj muzikgrupoj. En 2009 la partoprenantoj ĉeestis koncertojn de i.a. Pet Shop Boys kaj Cold Play. En 2010 koncertos...(listo de kelkaj artistoj kaj grupoj sekvas post tiu mesaĝo).


Se vi ankoraŭ ne havas planojn por via tre proksima ferio, jen propono. Forte rekomendas partoprenintoj.
Plena informo por esperantistoj, fotoj, filmetoj: http://roskilde.festoklubo.dk/

Eblas ankaŭ viziti Kopenhagon.

Amike,
kunlabore kun DEJO

Maria Majerczak
kaj la Studenta E-Rondo 
de Jagelona Universitato en Krakovo


En 2010 koncertos 

GORILLAZ (PB)

  

JACK JOHNSON (US)

  

MUSE (UK)

  

NEPHEW (DK)

  

PRINCE (US)

  

THE PRODIGY (UK)

  

PATTI SMITH AND BAND (US)

  

THEM CROOKED VULTURES (US/UK), 

 

ALICE IN CHAINS (US)

  

BAD LIEUTENANT (UK)

  

CV JØRGENSEN (DK)

  

DIZZY MIZZ LIZZY (DK)

  

KASABIAN (UK)

 

KASHMIR (DK)

  

KILLSWITCH ENGAGE (US)

  

KINGS OF CONVENIENCE (N)

  

LCD SOUNDSYSTEM (US)

 

MOTÖRHEAD (UK)

  

THE NATIONAL (US)

  

NOFX (US)

  

VAN DYKE PARKS (US)

  

PAVEMENT (US)

  

ROBYN (S)

 

SICK OF IT ALL (US)

  

TINARIWEN (MALI)

  

VAMPIRE WEEKEND (US)  

 kaj multaj aliaj   (http://www.roskilde-festival.dk/index.php?id=326).


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages