Saluton,
Cxu vi jam auxdis pri projektita europa esperantlingva teatro-lernejo 2014, kie dum 10 monatoj,
27 gejunuloj el 27 europaj landoj kune vivos kaj laboros ligitaj per la sama pasio pri teatro por ludi poste teatron en cxefurboj de Europa Unuigxo?
Tiu teatra
altlernejo akceptos po unu studento el cxiu lando de Europa Unuigxo parolanta aux ne esperante.
La komunikilo estos Esperanto, progresive instruata dum la
unuaj monatoj de la kursaro. Tiel lingvoj estos nek baro
nek avantagxo por la stagxanoj: cxiu povos pasxi al aliulo, justa pasxo por
krei veran fratecon.
Cxi-jare ni faris multe por diskonigi projekton per ret-listoj kaj dum diversaj E-kongresoj, sed por vere sukcesi la ideon, necesas por ni trovi ambasadoroj parolantaj esperante el cxiu lando de la Europa Unuigxo kiu volus helpi nin pri :
- la varbado,
en sia lando, gelernontojn (tiuj-cxi ne nepre scipovu Esperanton)
kaj (aux)
- la sercxado,
en sia lando, de subvencio por vivkostoj de la lernanto el sia lando
kaj (aux)
- la trovado
de loko por la teatra prezentado en sia lando, fine de la trejnado
kaj (aux)
- la diskonigo de informojn pri la projekto en sia lando
Se vi
havas konatulojn en aliaj landoj de la Europa unuigxo, bonvolu informi ilin pri tiu civitaneca
projekto dank al nia retpagxo www.dlptheatre.net/Esperanto.
Korajn salutojn kaj antauxdankojn pro via helpo
Jadwiga RUDA
kaj Fabrice Carrey--
Asocio MORGAŬ LA PRINTEMPO
Adreso:
DEMAIN LE PRINTEMPS
14 rue de la Tour d'Auvergne
75009 Paris
Francio
Tel/fakso
+ 33 1 42 81 33 96
morgau.la...@gmail.comwww.dlptheatre.net (vizitu la version en Esperanto)
https://www.facebook.com/morgaulaprintempo