Trajnkaravano al JES

6 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Nov 3, 2011, 1:00:01 PM11/3/11
to junulara_...@googlegroups.com
Saluton JES-partoprenontoj!

Ni ŝatus vin informi pri ebleco malmultekoste vojaĝi al JES 2011, se
vi loĝas en okcidenta Eŭropo. Estos denove trajnkaravano, kie oni
grupe vojaĝas kaj profitas de la grupaj rabatoj, kaj samtempe jam
komencas la esperantumadon pli frue! La aliĝilo troviĝas ĉe
http://tinyurl.com/JES2011

Jen priskribo de la karavano:
Branĉoj de la karavano foriros el multaj urboj je la 26-a de decembro.
Nature ankaŭ etaj urboj (kiujn ni ĉi tie ne mencias) estas trairitaj.
Se vi estas interesata, bonvole indiku tion. Ni planas karavani:

el Strasburgo trairante la jenajn urbojn: Baden-Baden, Karlsruho,
Wurcburgo, Erfurto, Magdeburgo, Berlino kaj Frankfurto-ĉe-Odero.
el Forbaĥo tra Majnco, Frankfurto-ĉe-Majno, kaj Kaselo.
el Vieno tra Pasavo, Nurenbergo, Lepsiko kaj Kotbuso.
el Hamburgo.
el Venlo tra Duisburgo, Dortmundo, Mindeno kaj Hanovro.


La 27-an de decembro laŭplane je 16:29 ni atingos Gdanskon.

Prezoj estos €30 por ĉiuj branĉoj, krom €35 de Vieno kaj €20 de Berlino.

Estos ankaŭ revenkaravanoj al la samaj urboj. Prezoj por ili estos
samaj. Ili alvenos dimanĉe vespere krom al Strasburgo kaj Vieno.

Se vi deziras pli da informoj, bonvolu aŭ respondi al
alekĉj...@gmail.com, aŭ rete aliĝi ĉe tiu ĉi retpaĝo:
http://tinyurl.com/JES2011

Alekĉjo kaj Roĉjo

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages