Mi ĵus faris novan version de la PDF de la Karavano.
La horaro ne ŝanĝas, tamen mi aldonis pliajn informojn (kajoj, datoj,
revenkaravano, ktp.)
Meze de decembro mi aperigos 3an version kun pliaj informoj (pri la
kajoj, pri praktikaj detaloj, ktp)
Bonvole diskonigu ĝin al la homoj ĉirkaŭ vi, pere de
internaciaj/naciaj/regionaj/lokaj/urbaj/fakaj dissendlistoj.
Ju pli da homoj, des malpli kostos la vajaĝo. Provizora prezo estas
10€/homo de Strasbourg al Burg, aŭ 15€ de Vieno al Burg (provizora,
ĉar se pli da homoj aliĝas, ni povos malpliigi la prezon).
Por aliĝi al la karavano, simple sendu retpoŝton al Alekĉjo:
alekcxjo(ĉe)gmail.com kun informo pri via nomo kaj via poŝtelefono.
Vi povas alvoki min aŭ sendi SMSojn al mi ĉe tiu ĉi numero: +33.679.473.099
amike,
Alekĉjo