Marek
----------
Estimataj amikoj,
ĉu vi emus plilongigi la novjaran esperantumadon post JES? Ĉu vi ŝatas
vintrajn sportojn, turismadon, vojaĝojn, aŭ termalan naĝadon? La Liptova
Esperanto-klubo kune kun vojaĝantoj kaj turistoj organizas jam la 29-an
vintran renkontiĝon de E-vojaĝantoj kaj turistoj sub la nomo *POLUDNICA
2011* en la tagoj *5. - 9. 1. 2011*. Tradicie la renkontiĝo tempe
korespondas kun la JUNULARA E-SEMAJNO (eblas do post ĝi veturi
slovakien, al la civito Liptovský Ján) kaj do post ĝi eblas veni al
"Poludnica" kaj daŭrigi en esperumado en Slovakio.
Ĉi tie troviĝas detala programo, kondiĉoj kaj aliĝilo:
http://www.poludnica.esperanto.sk
POLUDNICA 2011 havos pliriĉigitan programon pri novaj sportaj, edukaj
kaj konkursaj aktivecoj.
Jano Vajs kaj Peter Baláž
PS: kaze de demandoj skribu al: esperanti...@gmail.com aŭ
pe...@ikso.net, aŭ demandu rekte dum JES al Petro (Peter Baláž)