Interesa informo. Tamen tiuj, kiuj vojagxos kun trajno ofte jam en trajnoj komencas festi kaj plilongigas post vizito de la arangxo. Aviadilo estas certe plej rapida, sed ekologie, cxefe pro klimato la plej malbona ilo.
Mi pretas kiel jam tradicie dum ISoj kaj lasta JES en Burg fari grandan libroservon. Cxu la organizantoj jam decidis pri tio kaj se ankoraux ne mi volus informi, ke granda, dum la arangxo tuj videbla kaj tuttempe uzebla libroservo, kiu ne estas cxefe librovendado sed Esperantolibrodemonstracio valoras ne nur por cxeestantoj, sed prezentas la ricxecon de Ekulturo en gxia papera formo. Transporti librojn kaj aliajn esperantajxojn aviadile malfacilas pro kio disvastganto de Eliteraturo, sondiskoj uzas auton. Mi dum jardekoj veturis al kaj de IS kun multaj ISinoj ne nur de Berlin, sed cxefe el la najbara Pollando, ecx Rusio kaj Ukrainio. Kultivi tiun tradicion de amikeco per komuna vojagxo, ne nur por sxpari vojagxkostojn mi volus substreki.
Povus esti interese mia renkontigxo en Berlina Parlamento antaux semajno kun la cxefurbestro de Gdansko. Estis la unua fojo post kelkcentjaroj ke urbestro de Gdansko parolis oficiale en tiu parlamento, iama Parlamento de Prusio en Berlin. Ni babilis pri sovajxaj porkoj en Gdansko kaj Berlin sed kompreneble mi gratulis al li decidi esti patrono de JES cxijara. Demandis mi lin pri lia opinio uzi Esperanton kiel ebleco faligi la lingvan muron inter Germanio kaj Pollando. En lia prelego en la parlamento li menciis ke la berlina muro falis, sed kelkaj aliaj ankoraux restas. Bedauxrinde ni ne povis plu paroli pri tio kaj li proponis viziton al Gdansko. Tial estas por mi plia kialo denove viziti la urbon dum JES. Flanke mi nur volas mencii, ke en la pola kaj germana lingvo la nomo de JES estas uzata kiel mallongigo de Junulara EUROPA Semajno, pro kio la cxefurbestro ne tuj min
komprenis rilate al JES kiel junulara semajno de esperantoparolantoj.
-------- Original-Nachricht --------
> Datum: Thu, 22 Sep 2011 14:36:32 +0200
> Von: "Łukasz Żebrowski" <
lukasz.z...@gmail.com>
> An:
cxej-ak...@yahoogroups.com, Junulara E-Semajno <
junulara_...@googlegroups.com>, DEJ <
d...@yahoogroups.de>, NEJ kaj FLEJA <
Nejka...@googlegroups.com>
> Betreff: [Junulara E-Semajno] JES: al Gdansko ekde 49 zlotoj (ĉ. 12 EUR)
> --
> Vi ricevis ĉi-mesaĝon ĉar vi aliĝis al dissendlisto pri Junulara
> E-Semajno.
> Por mesaĝi al la grupo: junulara_...@googlegroups.com
> Por malaboni la grupon: junulara_e-sema...@googlegroups.com
> Pli da eblecoj ĉe paĝaro de grupo:
> http://groups.google.com/group/junulara_e-semajno?hl=pl
> ..kaj ĉe http://www.jes.pej.pl :)