Senpaga E-ferio en Danio - Roskilde-Festivalo!

2 views
Skip to first unread message

Maria Majerczak

unread,
Jan 29, 2010, 3:14:24 PM1/29/10
to JES - Junulara E-Semajno
Saluton al ĉiuj!!

Dum JES iuj el vi ricevis de Simono flugfolion pri la aranĝo en Danio. Jen la informo por la aliaj kaj por tiuj, kiuj ne partoprenis JES. Legu kaj profitu!

En 2010, dum la Roskilde-rokfestivalo en Danio denove okazos internacia E-laborbrigado (27 junio - 5 julio 2009). 
Dank' al 3-taga laboro la restado estos senpaga kaj dezirantoj labori pli povos gajni monon, per kiu ili povos, ekz., almenaŭ parte repagi sian vojaĝkoston. Bv. vidi la informojn, kaj se vi emas partopreni, por esti certa pri via loko, bv. rete aliĝi nun: 

Se, krome, vi volas fari demandojn pri la laborbrigado, bv. skribi al Simon Damkjaer Hazard: <blindulo( )gmail.com>.

La eblo viziti tiun plej grandan en Skandinavio rok-festivalon sen pagi la bileton (240 eŭrojn), loĝlokon, manĝaĵojn estas vera allogaĵo kaj .... motivo por vi kaj viaj gekonatoj eklerni kaj plulerni E-on.
 
La etoso de la aranĝo estas bonega. La krakovaj gejunuloj-esperantistoj, kiuj partoprenis la RF 2009, deziras reveni tien!

Kunlabore kun la organizantoj - DEJO,
amike
Maria Majerczak

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages