Ĉu vi volus helpi pli videbligi Esperanto-movadon al ekstera publiko? Ĉu
vi ŝatus verki artikolojn pri Esperanto? Ĉu vi pretas ekscii "trukojn",
konsilojn, kiel bone skribi, kiel elekti trafan titolon, kiel verki
koncize, tamen inform-riĉe? Ĉu vi emus iĝi kunlaboranto de la nova
projekto aktuale.info? Tiukaze nepre partoprenu la trejnseminarion pri
moderna ĵurnalismo!
Daŭro: 3x90 min. (= 3 tagoj po 2x45 min., kun eta paŭzo inter la sesioj)
Datoj: 28., 29. 30.12.
Enhavo skiza (pli detala aperos antaŭ la aranĝo):
- Prezento de la projekto aktuale.info - celoj, enhavo, funkciado ktp.
- traduk-sistemo de aktuale.info - labori efike pri la E-novaĵoj
- verkado de artikoloj (pri Eo, ĝenerale)
- titol-kreado
- serĉado de fontoj
- tradukado de novaĵoj
- kunlaboro transnacia
- bildoj, sonoj, videoj
- utilaj programoj
La trejnadon gvidos: Stano Marček – redaktoro de la revuo Esperanto kaj
la E@I-estraranoj: Peter Baláž – kunordiganto, Jevgenij Gaus –
programisto de aktuale.info, Marek Blahuš – nuna E@I-staĝanto, Yves
Nevelsteen – eldonisto.
Interesiĝantoj pri la trejnseminario bv. anonciĝi antaŭ JES rete al:
in...@aktuale.info, aŭ venu rekte dum JES al la seminario. (La trejnado
okazos la 28-an, la 30-an kaj la 31-an de decembro de la 11:00 ĝis
13:00; pri la preciza loko bv. konsulti la programon surloke.)
PS: ĝuste dum JES estos lanĉita la nova projekto de E@I – novaĵ-retejo
pri E-movado: www.aktuale.info. Venu al la trejnseminario kaj partoprenu
ĝian naskiĝon!
Rim.: Se vi havos vian teko-komputilon kun vi en JES, bv. kunporti ĝin –
utilos :)