ekde la pasinta noktomezo aĉeteblas per la retpaĝaro de la germana
fervojo (Deutsche Bahn, DB) - www.bahn.de - malmultekostaj vojaĝbiletoj
("Sparpreis") por vojaĝi laŭ la nova horaro, do inkluzivante jam la
periodon de JES. Atentu, ke la plej favoraj prezoj forvendiĝas rapide,
tial hastu aranĝante vian vojaĝon.
Eblas veturi tra tuta Germanio jam kontraŭ 29 €, kaj se pluraj personoj
aĉetas bileton komune, ĉiu plia persono pagas nur 20 €. Se vi ne estas
en Germanio, necesas pagi rete (per kreditkarto), kaj por sekve en la
trajno pruvi ke estas vi kiu aĉetis la bileton, vi devas aŭ mendante
printotan bileton doni numeron de iu via identiga karto kiun vi
kunportos (kreditkarto, civitana identigilo de kelkaj elektitaj landoj,
la klienta karto BahnCard, la senpaga poentkolekta karto bahn.bonus
Card...), aŭ vi petu bileton sendotan paperpoŝte (kontraŭ krompago) kiu
ne necesigas entrajnan pruvadon per ajna aldona dokumento.
Mi jam tiel sukcese aĉetis kontraŭ 49 € biletojn por mi kaj Salomé por
la 27-a de decembro sur la itinero Saarbrücken-Cottbus.
Atentu, ke malkiel la unua tago de JES, la lasta tago de la aranĝo - la
2-a de januaro - ja estas semajnfina tago, tial por la reveno plej
utilas ne Sparpreis, sed formi grupetojn de ideale po 5 personoj
vojaĝantaj kune kaj profiti la semajnfinan bileton "Schönes Wochenende"
kostantan 37 € por la tuta grupo kaj validan en ĉiuj regionaj trajnoj.
Mi supozas, ke denove revena karavano direkte al Saarbrücken aŭ
Strasbourg ekzistos (francaj esperantistoj jam aludis tion), ĉar malkiel
mi kiu pluiros el JES al Ĉeĥio, Salomé devos reveni la 2-an de januaro
al Francio.
Amike,
Marek