Ĉeesto dum JES

1 view
Skip to first unread message

Nils Martin Klünder

unread,
Nov 14, 2013, 5:34:28 PM11/14/13
to jes-2013-o...@googlegroups.com
Saluton,

laŭ aktuala stato, mi ne planos veni al la ĉi-jara JES. Kinejo do ne okazos. Ekzistas pluraj kialoj por tio, sed ili ne apartenas ĉi-tien.

Se neniu alia troviĝos por la farado de la broŝuro, mi tamen faros ĝin, kvankam mi preferus ne zorgi pri ĝi, ĉar mi ja ankaŭ ne estos surloke.

Mi volonte venos kaj plu kunorganizos denove venontjare.

Amike

Nils


dorota.r...@gmail.com

unread,
Nov 18, 2013, 6:34:04 AM11/18/13
to Nils Martin Klünder, jes-2013-o...@googlegroups.com
Saluton,

Nils, dankon pro la infomo. Bone ke vi informas nun, ni ankoraŭ havas tempon por trovi iun prizorganton de la kinejo (simpla 2D), ni ja havas taŭgan lokon por ĝi, indus ĝin uzi.

Se temas pri la broŝuro, ĉu iu povus kontakti (aŭ eble jam kontaktis) Tomek (Stachowicz) ĉu li pretas fari tion? Aŭ eble niaj krakovanoj?

Amike,
d.


2013/11/14 Nils Martin Klünder <Webm...@nomoketo.de>

--
Otrzymujesz tę wiadomość, ponieważ subskrybujesz grupę dyskusyjną Google o nazwie „JES 2013 organizantoj”.
 
Aby anulować subskrypcję tej grupy i przestać otrzymywać z niej wiadomości, wyślij e-maila do jes-2013-organiz...@googlegroups.com.
Więcej opcji znajdziesz na https://groups.google.com/groups/opt_out

Sarolta Bagó

unread,
Nov 19, 2013, 4:08:49 AM11/19/13
to Dorota Rodzianko, Nils Martin Klünder, jes-2013-o...@googlegroups.com
Salutojn,


En kazo de ebla filmomanko: ankaux mi volonte okupigxas kaj jam okupigxis pri subtekstigado, se vi eble interesigxas, mi havas subtekstojn por
- 2 hungaraj desegnofilmoj (Szaffi kaj Vuk, plenaj je lingvaj kaj aliaj humurajxoj, vere spektindaj)
- Mr. Nobody, The Fall (pli seriozaj, anglalingvaj filmoj, ambaux suficxe unikaj ankaux laux la bildoj mem)
- germanlingvaj filmoj: komedio de Fatih Akin (Im Juli) kaj Phantomsschmerz (Fantoma doloro), kiu temas pri duonprofesia biciklisto, kiel li supervivas psike perdon (amputadon) de unu piedo (tio sxajnas nun serioz- kaj tristega, sed estas ne nur tia)

Cxiuj filmoj estis jam projekiitaj dum iu nia arangxo, do la subtekstoj jam estas pli-malpli testitaj - sed se vi sxatus uzi iun, mi ankoraux tralegus/petus iun por rea tralego por pli certigxi pri la kvalito.

Amike:
Saci

dorota.r...@gmail.com

unread,
Nov 19, 2013, 5:36:31 AM11/19/13
to Sarolta Bagó, Nils Martin Klünder, jes-2013-o...@googlegroups.com
Bonege!

ni povos kolekti subtekstigitajn filmojn kaj eble ni povus fari ĉiu tage "teman" filmejon t.e. unu tago povas esti komedia filmejo, dua povus esti terorfilma nokto, ktp. aŭ eble unu povas esti germanfilma tago, dua francfilmatago, ktp. Mi pensas ke ni povus proponi 2 filmojn ĉiu tage/vespere (aŭ unu filmo tage kaj unu vespernokte post la koncertoj). Krome, ni povus proponi kiel kromprogramo filmejon por homoj kiuj ne partoprenos la ekskursojn. Tiam ili eble povu mem elekti filmo(j)n kiun ili spektos.

amike,
d.



2013/11/19 Sarolta Bagó <sarolt...@gmail.com>

Judith Meyer

unread,
Nov 19, 2013, 5:57:09 AM11/19/13
to jes-2013-o...@googlegroups.com
Pro mia neĉeesto dum JES, mi ne povos havebligi la glumarkojn kiel lastjare, sed homoj ŝatis ilin. Se vi volas havebligi ilin, uzu la alkroĉitajn dosierojn kaj printu sur glumarka papero kun etaj cirkloj - mi faris tion hejme. Indas printi ĉiun paperon plurfoje ĉar lastfoje multegaj homoj prenis.

Amike,

Judith 
JES glumarkoj kun simboloj 2.odt
JES glumarkoj kun simboloj 3.odt
JES glumarkoj kun simboloj.odt
JES glumarkoj priskriboj.odt

Łukasz Żebrowski

unread,
Nov 19, 2013, 6:09:02 AM11/19/13
to Judith Meyer, jes-2013-o...@googlegroups.com
Sal!

Ĉu Vi povus precizigi kiomfoje laŭ Via pasintjara sperto necesus produkti ĉiun paperon? :)

Amike,
Łukasz


2013/11/19 Judith Meyer <yutia...@gmail.com>

Judith Meyer

unread,
Nov 19, 2013, 9:43:01 AM11/19/13
to Łukasz Żebrowski, jes-2013-o...@googlegroups.com
Sal,

Mi ne plu certas, eble trifoje. Jen la papero kion mi uzis: http://www.amazon.de/Herma-Etiketten-4385-Movables-abl%C3%B6sbar/dp/B000M20TB6 . Unu ujo enhavas 25 foliojn, do pli ol sufiĉas. Se vi tiun paperon ne trovas en Polando, ŝajne ankaŭ eblas uzi ajnan paperon kun rondaj glumarkoj de Ø 1cm.

Amike,

Judith




2013/11/19 Łukasz Żebrowski <lukasz.z...@gmail.com>

Łukasz Żebrowski

unread,
Nov 19, 2013, 10:12:16 AM11/19/13
to Judith Meyer, jes-2013-o...@googlegroups.com

Judith Meyer

unread,
Nov 19, 2013, 10:17:36 AM11/19/13
to Łukasz Żebrowski, jes-2013-o...@googlegroups.com
Ne, tiuj ŝajne ne estas por printi. Malpli multas kvankam la kvanto da folioj pli multas. Bezonatas la produkto kun numero 4385. 


2013/11/19 Łukasz Żebrowski <lukasz.z...@gmail.com>

Łukasz Żebrowski

unread,
Nov 19, 2013, 10:20:04 AM11/19/13
to Judith Meyer, jes-2013-o...@googlegroups.com
Dankon!

Demando al ĉiuj. Kiu havas hejme/laboreje/aliloke koloran printilon por printi la etikedojn?

Amike,
Łukasz

Arina Osipova

unread,
Nov 19, 2013, 12:10:30 PM11/19/13
to Łukasz Żebrowski, Judith Meyer, jes-2013-o...@googlegroups.com
Saluton!

Revenante al la temo pri la kinejo. Mi jxus parolis kun Aleksandr Osincev (Rusio), kiu organizis Esperanto-kinofestivalon en Brazilo. Li volonte okupigxus pri la 2D-kinejo dum JES. La nuna problemo estas nur, ke gxis tiu momento li ne planis veni al la arangxo pro tio ne zorgis pri la vizo. Cxu tio ja eblas solvi? :)

Amike,
Arina


2013/11/19 Łukasz Żebrowski <lukasz.z...@gmail.com>

Łukasz Żebrowski

unread,
Nov 19, 2013, 2:38:53 PM11/19/13
to Arina Osipova, Judith Meyer, jes-2013-o...@googlegroups.com
Jes, sed li aliĝu tuj! :)
Ł.


2013/11/19 Arina Osipova <arina....@gmail.com>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages