AntaŭJESaj aferoj

7 views
Skip to first unread message

dorota.r...@gmail.com

unread,
Dec 10, 2013, 2:30:54 PM12/10/13
to jes-2013-organizantoj
Sal,

mi havas kelkajn demandojn kaj rimarkojn pri la proksimiĝanta JES

  • JES-libreto/broŝuro 
    •  ĉu ni faras ĝin ĉi jare? Kiu okupiĝas/os pri ĝi (enhave/teknike). Ĉu Tomek kompilos ion similan kion kompiladis por la unuaj JESoj?
  • nomŝildoj, nomŝildujoj kaj ŝnuroj
    • kiu preparos belegajn nomŝildojn? aŭ fakte redaktos tiujn de antaŭaj jaroj? kiel ni aranĝos printadon?
    • ni ŝajne ne havas nomŝildujojn, antaŭ unu jaro Lukiz mendis ilin al mia hejmadreso kaj mi portis ilin al la JESejo. Ĉu ĉi jare ni jam havas aĉetitajn (nun mi loĝas eksterlande do bv. ne sendi ilin al mia hejmadreso;)
    • ĉu ni havos iujn ŝnurojn de urbo ktp? aŭ ĉu ni eble uzos senŝnurajn nomŝildojn?
  • t.n. dua informilo - ĉu iu volontulo por kompili ĝin? ni dissendus ĝin kun antaŭaranĝa retmesaĝo al la aliĝintoj.
  • manĝkuponoj 
    • ĉu ni uzos? se jes mi povas prepari ilin. Ŝajne bezonatos ilin nur printi surloke.
  • kongresaj sakoj - ĉu ni havos ion?
  • niaj JES-aj subpantalonoj :) 
    • ĉu ili pret(iĝ)as? ĉu jam iu provis ilin? ;)
  • interreto
    • ĉu ekzistas jam iu solovo por ke ni havu ĝin tutcerte plej malfrue 28an matene? almenaŭ por organizantoj komence?
  • taga programo
    • ĉu ni vere komencu jam programon tuj post tagmanĝo 28an? Laŭ mi ne multaj homoj venos ĝis tiam (ĉu tutcerte prelegantoj jam venos?). Estus domaĝe okazigi interesajn prelegojn sen publiko (aŭ preleganto :)
    • ĉu por seminario de PEJ ni ne luas speciale salonon en la grandega konstruaĵo kun manĝejo (mi forgesis ĝian nomon)?
  • ekskursoj
    • en la retpaĝo ne estas prezoj de ili. Eblus ilin jam laŭte reklami kaj rekomendi (fejsbuk ktp.)
  • vespera programo:
    • aliĝis al JES Gavan Fantom kiu skribis en la aliĝilo: "Mi havas sperton pri lumtekniko kaj sontekniko. Mi laboris pri lumtekniko dum multaj JES kaj IS renkontigxoj. Mi ne scias kiajn planojn vi havas cxijare, sed se vi volas helpon bonvolu kontakti min por diskuti. Tio influas kion mi kunportos, do bonvolu kontakti min antaux la renkontigxo, ne nur surloke, se vi volas helpon pri teknikajxoj." Ĉu estas bezonata tiu helpo? Se jes mi liveros retpoŝtadreson de Gavan. Ĉu ĉio bonas kaj klaras pri la vespera programo? Kaj ĉu ni anoncos en la retpaĝo la artistojn?
    • interkona vespero - ĉu Kim? kaj ĉu nur li? ĉu iu gvidos la interkonan vesperon?
  • prizorganto de volontuloj/helpantoj (?) - disdonado de taskoj, ĉi jare denove ni havos fondusanojn kaj ŝanĝprogramulojn, anonciĝis helpantoj. De dua flanko ni havos sufiĉe multe da taskoj pro nia zorgado pri la purigado kaj pro preparado de la silvestra bufedo, ev. kontrolado de la manĝkuponoj. Bezonatas iu prizorganto de la helpantoj por ke ne estu tiel ke ni "laborigas" plej proksiman homon kiun ni rimarkas.
  • proksimiĝanta 15a de decembro - proksimiĝas fino de la sekva aliĝperiodo, lasta ŝanco por ankoraŭ reklami JES, ni ĉiuj faru tion
  • proksimiĝanta JES - ĉu vi eble jam scias ĉu vi venos al la JESejo 27an de decembro aŭ nur 28an? informu 
  • venontjara JES 
    • ĉu estas iu grupo kiu okupiĝas pri tio? ĉu estas jam iuj proponoj pri lokoj por venontjara JES? ĉu estas jam elektita JES-ĉefo por ĝi? aŭ iu grupeto kiu certe organizos ĝin?
amike,
dorota

Meva Cuenot

unread,
Dec 10, 2013, 2:55:19 PM12/10/13
to dorota.r...@gmail.com, jes-2013-organizantoj
Saluton!

- Laŭ mi ne indas okazigi programerojn jam post tagmanĝo la 28-an, ĉar efektive verŝajne estos tro malmulte da prelegantoj/partoprenantoj tiam por ke indu plani ion, eble oni simple oficiale komencu la aranĝon per la interkona vespero
- Se Kim proponiĝis por gvidi la interkonan vesperon, laŭ mi enordas - tamen kelkaj el ni (mi volontulas) povos okupiĝi pri pli etaj grupoj da homoj por klarigi al ili la regulojn de ludoj ktp
- Mi alvenos al la JESejo la 28-an de decembro ĉirkaŭ tagmezo per la karavano


Pri la aliaj demandoj mi bedaŭrinde tute ne povas respondi

amike,
Meva


2013/12/10 <dorota.r...@gmail.com>

--
Otrzymujesz tę wiadomość, ponieważ subskrybujesz grupę dyskusyjną Google o nazwie „JES 2013 organizantoj”.
 
Aby anulować subskrypcję tej grupy i przestać otrzymywać z niej wiadomości, wyślij e-maila do jes-2013-organiz...@googlegroups.com.
Więcej opcji znajdziesz na https://groups.google.com/groups/opt_out

Marta

unread,
Dec 10, 2013, 5:37:30 PM12/10/13
to dorota.r...@gmail.com, Meva Cuenot, jes-2013-organizantoj
Sal,
 
- mi povas okupigxi pri nomsxildoj, printado de ili ktp.
- nomsxildujon jam acxetis Karina,
- mi ne scias cxu ni ricevos sxnuroj de urbo, se ne ni havas iom da blua sxnuro - simpla, primitiva, sed tamen, (kompreneble mi acxetos pli da sxnuro),
- mangxkuponoj ni bezonos, kaj pintilon ni kunportos al JES.
- ni (mi, Irek, Vinga, Henrich, Lukiz, Natalia) planas veni al Szczawno 27-an frue matene
 
 
Amike,
Marta
--
Nie wierze w zabobony , ale przydałaby mi się czterolistna koniczynka.

Romualda Jeziorowska

unread,
Dec 10, 2013, 5:59:29 PM12/10/13
to jes-2013-o...@googlegroups.com
Sal
Jen kion mi scias:
subvestaĵoj, broŝuro, priskribo de ekskursoj kun detala prezo - ĉio tio pretiĝas kaj baldaŭ aperos.

Pri ŝnuroj: mi povas esplori pri eblo ricevi ilin ekzemple de Vroclavo (tio ŝajne ne sukcesos sed mi penos, estus bone tamen havi verajn ŝnurojn).




2013/12/10 Marta <martu...@poczta.onet.pl>



--
Pola Esperanto-Junularo - Polska Młodzież Esperancka
ul. Gen. Wł. Andersa 37/59a, 00-159 Warszawa, Pollando
Vizitu nin: www.pej.pl | Odwiedź nas: www.pej.pl

Arina Osipova

unread,
Dec 10, 2013, 11:01:59 PM12/10/13
to jes-2013-o...@googlegroups.com
Saluton!


Rilate al la Dorotaj demandoj pri la taga programo:

  • taga programo
    • ĉu ni vere komencu jam programon tuj post tagmanĝo 28an? Laŭ mi ne multaj homoj venos ĝis tiam (ĉu tutcerte prelegantoj jam venos?). Estus domaĝe okazigi interesajn prelegojn sen publiko (aŭ preleganto :)
    • ĉu por seminario de PEJ ni ne luas speciale salonon en la grandega konstruaĵo kun manĝejo (mi forgesis ĝian nomon)?
Saci ordigis cxiujn programerojn provizore. Ne estas problemo sxovi la programerojn de la 28a de decembro al iu alia tago :) Pri PEJ-seminario ni dume entute ne havas informon, pro tio ni ankaux metis gxin ien ajn por ne forgesi pri gxi.

Kaj mi planas veni al JES la 27an de decembro sed plej versxajne vespere.

Amike,
Arina


2013/12/11 Romualda Jeziorowska <jezior...@gmail.com>

Piotr Hołda

unread,
Dec 11, 2013, 9:16:31 AM12/11/13
to jes-2013-o...@googlegroups.com
Jes. Ni trovis firmaon de kiu oni povas aĉeti interreton (antaŭpage) por mallonga periodo. Krom tio ni kunportos kartojn por la senpaga reto en Pollando.

W dniu 10.12.2013 20:30, dorota.r...@gmail.com pisze:

Karina Mąkosa

unread,
Dec 11, 2013, 1:31:05 PM12/11/13
to Piotr Hołda, jes-2013-organizantoj
Saluton,

mi respondos al demandoj al kiuj ankoraux neniu respondis:

1. Nomŝildoj - ni decidis ke ni uzos simplan ŝnuron 9 Lukiz diris ke tiel estis jam dum kelkaj aranĝoj kaj sukcesis), tamen mi memoras ke urbestro promesis al ni iujn reklamajn ilojn de la urbo. Mi orientiĝos. Lukiz preparas desegnon de nomŝildoj.

2. Dua informilo - kutime Gonia preparis gxin, mi demandos cxu sxi emas fari.

3. Mangxkuponoj - vi povas fari Dorotka :) konfirmu al mi ke vi faros.

4. Kongresaj sakoj - ni ne havas. Sed ili ne estas necesaj.

5. Prizorgado de volontuloj/ helpantoj.

Tio estas bona demando. Ni bezonas tian kunordiganton de helpantoj, tamen mi ne scias al kiu mi proponu tion. Cxu vi havas iun ideon? Agniesza Mozer?

6. Jes, mi ankaux rimaris ke ni devas aldoni prezojn de ekskursoj. Mi faros.




Mélaine Desnos

unread,
Dec 12, 2013, 2:20:27 PM12/12/13
to Dorota Rodzianko, jes-2013-organizantoj
Saluton cxiuj kaj saluton Dorotka!

 
  • vespera programo:
    • aliĝis al JES Gavan Fantom kiu skribis en la aliĝilo: "Mi havas sperton pri lumtekniko kaj sontekniko. Mi laboris pri lumtekniko dum multaj JES kaj IS renkontigxoj. Mi ne scias kiajn planojn vi havas cxijare, sed se vi volas helpon bonvolu kontakti min por diskuti. Tio influas kion mi kunportos, do bonvolu kontakti min antaux la renkontigxo, ne nur surloke, se vi volas helpon pri teknikajxoj." Ĉu estas bezonata tiu helpo?
Verdire? Ne.

    • Se jes mi liveros retpoŝtadreson de Gavan.
Mi jam kontaktis lin.
 
    • Ĉu ĉio bonas kaj klaras pri la vespera programo?
Jes cxio klaras (krom unu afero sed baldaux estos certe).
 
    • Kaj ĉu ni anoncos en la retpaĝo la artistojn?
Ni anoncos ekde mi havos cxiujn prezenttekstojn de la artistoj en la pola kaj esperanta. Jonas devis okupigxi pri tio pasintsemajne jam, kaj kvankam mi sendis al li mesagxon, li ankoraux ne respondis... Mi kredas ke mi devas fulme transpreni tiun taskon.
    • interkona vespero - ĉu Kim? kaj ĉu nur li? ĉu iu gvidos la interkonan vesperon?
Nu, mi kontaktos na Meva por la tuton organizi.

@mike,
Melono


2013/12/10 <dorota.r...@gmail.com>

--

Łukasz Żebrowski

unread,
Dec 13, 2013, 12:54:28 PM12/13/13
to Karina Mąkosa, Piotr Hołda, jes-2013-organizantoj



2013/12/11 Karina Mąkosa <karina...@gmail.com>

Saluton,

mi respondos al demandoj al kiuj ankoraux neniu respondis:

1. Nomŝildoj - ni decidis ke ni uzos simplan ŝnuron 9 Lukiz diris ke tiel estis jam dum kelkaj aranĝoj kaj sukcesis), tamen mi memoras ke urbestro promesis al ni iujn reklamajn ilojn de la urbo. Mi orientiĝos. Lukiz preparas desegnon de nomŝildoj.

2. Dua informilo - kutime Gonia preparis gxin, mi demandos cxu sxi emas fari.

3. Mangxkuponoj - vi povas fari Dorotka :) konfirmu al mi ke vi faros.

4. Kongresaj sakoj - ni ne havas. Sed ili ne estas necesaj.

5. Prizorgado de volontuloj/ helpantoj.

Tio estas bona demando. Ni bezonas tian kunordiganton de helpantoj, tamen mi ne scias al kiu mi proponu tion. Cxu vi havas iun ideon? Agniesza Mozer?

Ŝi ne aliĝis, do malfacilus taskigi ŝin dum malĉeesto ;) kaj ĉiukaze estas tre maltaŭga tasko por ŝi. Ŝi pli verŝajne mem farus la laborojn ol taskigus iun ajn.

Alia ideo, mi vidis, ke laste aliĝis Carl Bauer (nuna GEJ-prezidanto). Kio pri li? Mi ne tiom konas lin, do ĉu GEJ-anoj povus pritaksi lian taŭgecon por tiu tasko? Bv taksi realisme, ĉar tiu tasko estas ege grava. Ja hodiaŭaj helpantoj estas iugrande ontaj aktivuloj, do necesas, ke ili helpu kaj samtempe kontenu kaj ricevu bonan impreson :) Mi pretus helpi en iuj ĝeneralaj motivigaj renkontiĝoj kun helpantoj/subvenciprogramuloj, sed ne administri ĉiutagan taskodisdonadon, ĉar tion devas fari iu sen aliaj taskoj.

Amike,
Łukasz
 

Karina Mąkosa

unread,
Dec 13, 2013, 12:57:46 PM12/13/13
to Łukasz Żebrowski, Piotr Hołda, jes-2013-organizantoj
Ni kun Marta hodiaux pripensis tion kaj decidis ke Sergeo estas tauxga por tiu tasko. Li jam konfirmis, ke li pretas helpi.


2013/12/13 Łukasz Żebrowski <lukasz.z...@gmail.com>

Łukasz Żebrowski

unread,
Dec 13, 2013, 12:59:02 PM12/13/13
to Karina Mąkosa, Piotr Hołda, jes-2013-organizantoj
Brile! :)
Ankaŭ al li mi pretas helpi dum iu kunordiga renkontiĝo komence kaj fine (kaj laŭnecese ie meze ankaŭ).
Ł.


2013/12/13 Karina Mąkosa <karina...@gmail.com>

dorota.r...@gmail.com

unread,
Dec 18, 2013, 4:12:37 PM12/18/13
to Łukasz Żebrowski, Karina Mąkosa, Piotr Hołda, jes-2013-organizantoj



2013/12/13 Łukasz Żebrowski <lukasz.z...@gmail.com>




2013/12/11 Karina Mąkosa <karina...@gmail.com>
Saluton,

mi respondos al demandoj al kiuj ankoraux neniu respondis:

1. Nomŝildoj - ni decidis ke ni uzos simplan ŝnuron 9 Lukiz diris ke tiel estis jam dum kelkaj aranĝoj kaj sukcesis), tamen mi memoras ke urbestro promesis al ni iujn reklamajn ilojn de la urbo. Mi orientiĝos. Lukiz preparas desegnon de nomŝildoj.

2. Dua informilo - kutime Gonia preparis gxin, mi demandos cxu sxi emas fari.
ĉu Gonia faros ĝin? se ne ĉu estas iu alia por fari? ŝajne maksimume lunde ni devintus dissendi ĝin 

3. Mangxkuponoj - vi povas fari Dorotka :) konfirmu al mi ke vi faros.
jes, mi faros ;) 

Karina Mąkosa

unread,
Dec 19, 2013, 6:25:12 AM12/19/13
to Dorota Rodzianko, Łukasz Żebrowski, Piotr Hołda, jes-2013-organizantoj
Do, la lasta respondo ;) Jes, Gonia preparas informilon. 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages