Amike,
Łukasz
Eblas trejniĝi pri negocado (nur kelketaj lokoj haveblas!)Kadre de la proksimiĝanta Junulara E-Semajno en Szczawno Zdrój okazos altkvalita seminario pri negocado. Eblos lerni dum ĝi interalie pri tio kiel rilati kun lokaj gravuloj por ricevi iun subtenon aŭ servon, kiel malaltigi la prezojn, kiam ni organizas ion en nia Esperanto-organizo.
La seminario estas la unua organizata kadre de dujara partneriĝo, subvenciata de Europa Unio, pere de la programo Tutviva Lernado - Grundtvig - Partnerado. La projekton “Volontulado kiel persona pluevoluiĝo: kiel pliboniĝi?” partoprenas kelkaj Esperanto-organizoj el Pollando, Nederlando, Skotlando, Francio kaj Italio.
Ĝenerale la seminario estas fermita kaj povas partopreni ĝin nur personoj nomumitaj de la organizoj partoprenantaj la projekton. Tamen verŝajnas, ke restos kelketaj lokoj por aliaj partoprenantoj de JES. Se vi ŝatus trejniĝi en la seminario, bonvolu sendi kandidatiĝon al
j...@pej.pl kun konciza sinprezento kaj klarigo, kial vi ŝatus partopreni ĉi tiun trejnadon.
La trejnado daŭros tuttage (10-14 kaj 15-19) la 29-an de decembro kaj dum antaŭtagmezoj (10-14) la 30-an kaj la 31-an, do kandidatiĝu nur se Vi planas partopreni la seminarion dum ĝia tuta daŭro. La rezultojn ni anoncos plej malfrue dum akceptado en JES, la 28-an de decembro.