Mi estas membro de la junulara sperantista al la
senegala. Mia nomo estas cheikh ahmadou
bamba diaw. loxgas en senegalo. Mi volas esti
membro de la (UIEA). Mi bezonas alixginformoj
kaj alixgkotizoj. Ankoraxu, mi dezirus konatixgi
kun vi. Cxar ,ni estas islamistaj.
mi atendas via respondo. Dankon !!!
Islama Esperanto-Asocio por interkultura dialogo
Statuto
Artikolo 1-a
Islama Esperanto-Asocio por Interkultura Dialogo estas privata Asocio al kiu rajtas aliĝi islamanoj kaj ne-islamanoj interesiĝantaj pri islamo en la tuta mondo.
Artikolo 2-a
Ĝi celas:
a – disvastigi la internacian neŭtralan mondan lingvon inter islamanojn;
b – disvastigi informojn pri Islamo inter parolantoj de la monda lingvo Esperanto.
Artikolo 3-a
Estas membroj, tiuj, kiuj pagas la kotizon por la jaro kaj ne estis eksigitaj pro agado kontraŭa al la Asocio. La kotizo por ĉiu jaro estas decidita de la membroj per reta voĉdonado.
Artikolo 4-a
Inter unu Ĝenerala Asembleo de la membroj kaj la sekva, la Asocio estas direktata de Estraro, kiu konsistas minimume el 3 membroj: Prezidanto, Ĝenerala Sekretario kaj minimume 1 membro de la estraro.
Artikolo 5-a
La Prezidanto, Ĝenerala Sekretario kaj la estrarano(j) estas elektataj de la membroj per reta voĉdonado.
Artikolo 6-a
La sidejo de la Asocio estas ĉe la Prezidanto (aŭ Ĝenerala Sekretario) laŭ decido de la estraro.
Artikolo 7-a
La statuto estas ŝanĝebla per reta voĉdonado de la membroj per du-triona plimulto.
nuntempe la kotizo estas libervola kaj oni aliĝas per mesaĝo al islama.espe...@gmail.com
prezidanto: Saeed Ahmad el Pakistano
~~~
renato corsetti
renato....@esperanto.org